Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Pálma Csiszár-Salomon
Edukado-ensalutnomo:cspalma
Vivtempo:1975 -
Devenlando:Hungarujo
Prezento:Palma Csiszár-Salomon (hungare: Salomonné Csiszár Pálma), estas denaska lernanto de Esperanto (1975). Esperanto estas ŝia patra lingvo. Ŝiaj gepatroj Zsuzsa kaj Ernő (Ernesto) Csiszár dum multaj jaroj organizis la Renkontiĝojn de Esperantistaj Familioj, tiel la du filinoj havis internacian amikaron jam tre frue. La familio estis membro en Pasporta Servo. Ili vojaĝis multe en Eŭropo kaj ofte havis interesajn gastojn.
Ŝi diplomiĝis pri Esperanto kaj la itala lingvo en 2002 en la budapeŝta universitato ELTE. Dum la universitataj jaroj kun sia fratino Nora aktivis en la junulara movado, organizante plurajn JER kaj IJS. Ŝi edziniĝis al franca Esperanto-parolanto, Thierry Salomon.
En 1998 ŝi komencis instrui plenkreskulojn en la kursoj de KEA. En 2002 ŝi fariĝis ekzamenanto pri Esperanto en la Fremdlingva Ekzamena Centro de Budapeŝto (ELTE-ITK, nun ELTE-ONYC). Post kelkaj jaroj ŝi fariĝis tie la respondeculino pri Esperantaj dulingvaj ekzamenoj. Inter ŝiaj taskoj estas kreado de ekzercoj, kunordigo de la korektado de la taskoj kaj ekzamenado.
Ekde 2004 ŝi partoprenas ankaŭ en la kompilado de abiturientaj taskoj pri Esperanto. En 2008 ŝi partoprenis la ellaboron de la unulingva KER-ekzameno laŭ peto de UEA kaj ITK. Kiel estrarano de ILEI-HU ŝi kunlaboras en organizado de Pedagogiaj Tagoj ekde 2002. Ŝia plej grava tasko estas informi hungarajn geinstruistojn pri la ekzamenaj spertoj kaj postuloj, ja nun la akiro de tiu ekzameno estas la ĉefa motivo por lernado de Esperanto en Hungario.
Ŝi provlegis kaj lektoris plurajn lernolibrojn, kaj laŭ la peto de la eldonejo “Akadémiai Kiadó” ŝi kompilis du ekzercarojn kun ekzamenaj taskoj kaj adaptis plurlingve ekzistantan temvortaron al Esperanto.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; | Aldoni propran komenton

4.
Forigita uzanto je 2018-12-15 15:07:05

Mi konis Palma tre proksime kiel bona hejmamiko de familio Csiszar en la tempo de shia 4-jarigho ghis 17-jarigho. Shi estis kvieta kaj disciplinema infano kaj persono. Oni povas plene fidi al shi. Kompreneble, ankau tre inteligenta. Do, tio, kion shi faras certe estas tre utila por la E.movado. Dankon, Palma, kaj daurigu.
Zlatko

3.
probal je 2018-12-15 09:09:47

Gratulon, Pálma!

2.
StenSvenonius je 2018-12-15 08:45:54

Mi kun agrablo memoras pri REF-oj organizitaj de familio Csiszár kiam miaj infanoj estis malgrandaj kaj ĝojas legi pri via daŭra agado por esperanto.

1.
Monika je 2018-12-15 06:45:34

Gratulojn, Pálma!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.