Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:José Roberto Tenório
Edukado-ensalutnomo:Vortulo
Vivtempo:1961 -
Devenlando:Brazilo
Agadlando(j): Brazilo
Prezento:José Roberto Tenório

Mi estas 57-jara brazila esperantisto eraranta en la Esperanto-movado ekde 1996. La unua halto okazis en Esperanta Klubo Zamenhof, en tiu sama loka klubo kie mi konatiĝis kun la lingvo kaj ses monatojn poste, pro manko de kursgvidanto, mi naive akceptis la inviton ekinstrui "la plej facilan lingvon en la mondo" kiel reklamis la pli fervoraj samideanoj. De tiam ĝis 2017 mi gvidis bazajn kursojn kaj paroligajn rondojn en diversaj lokoj de mia loĝurbo.

La dua signifa halto okazis en la tiama Brazila Sekcio de ILEI, kie mi deĵoris inter 2004 kaj 2009, unue kiel sekretario kaj poste kiel provizora sekciestro. Dume mi fariĝis ankaŭ redaktanto de ĝia organo, la revueto Brazilei (http://www.esperanto.es:8080/jspui/handle/11013/3716).

La tria kaj plej rapida halto okazis ĉe la iama eldonejo Oportuno (2005-2008), kunfondita de triopo, inter kiuj mi, kaj parte celanta la esperantistan publikon.

La kvara kaj plej defia halto okazis en Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (http://easp.org.br), kie mi gvidis diversajn kursojn de Esperanto, partoprenis en la estraro diversrole, inkluzive kiel prezidanto (2009-2016), redaktis ĝian organon La Lampiro (2002-2003) kaj prizorgis ties fasonon dum pli ol deko da jaroj (http://easp.org.br/asocio/lampiro).

La kvina kaj plej aŭdaca halto ekestis junie de la kuranta jaro per lanĉo de la eldonprojekto "Nia Juvelaro" (http://esprima.com.br), kiu celas aperigi dekojn da tiaj libretoj en kvin jaroj.

Informoj de Tenorio por la Panteono.

Rimarko de la redaktoro: Tenorjo plurfoje helpis en la multobligado kaj dissendado de KER-testoj en Brazilo. Sen li plurfoje ne povintus okazi ekzamenoj en tiu lando. Dankon.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; | Aldoni propran komenton

3.
Progiante je 2019-01-01 21:47:07

Gratulon al la respondeculoj de Edukado.net pro la enirigo de José Roberto Tenorio en tiun gravan Panteonon. Kiel brazilano kaj ano de EASP-Esperanto Asocio de San-Paulo, mi akompanas lian senlacan laboradon por la disvastigo de Esperanto, tute idealisma kaj senprofita.

2.
Karina je 2018-12-26 17:58:40

Li estis mia esperanta instruisto dum la jaro 2008, kaj la plej malnovaj memoroj kiujn mi havas en la esperanta mondo estas ligitaj al li. :)

1.
probal je 2018-12-15 09:19:29

Saluton, José Roberto, kaj gratulon!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.