Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Adonis Saliba
Edukado-ensalutnomo:amss
Vivtempo:1952 -
Devenlando:Brazilo
Agadlando(j): Brazilo
Prezento:En 1966, mi lernis Esperanton en Belo Horizonte, Minas Gerais, Brazilo.

Mi estis 15-jaraĝa kaj mi amegis la lingvon kaj ties idealon ekde la unuaj lecionoj. Tiam, eĉ ankoraŭ studante la lingvon, mi komencis lernigi ĝin al kolegoj, amikoj, skoltoj kaj parencoj. Tiel naskiĝis en mi la eterna misio, kiun mi havas portante Esperanton ĉien, kien mi povis. Dum mia profesia vivo, kiel inĝeniero, magistro kaj doktoro pri nuklea teknologio en la kampo de materialoj, laborante en reserĉado, mi ne havis tiom da tempo por dediĉi al la lingvo, sed mi ĉiam memoris mian destinon rilate al la necesa instruado de la internacia lingvo.

En la komenco de la jaroj 1990aj, jam programisto kaj amatora komputilisto, mi faris la unuan vindozan kurson de Esperanto, nomita VinKE, kiu estis multe utiligata, ne nur en Brazilo, sed ankaŭ en sia versio en la hispana. Kaj tiel ĝi fariĝis uzata en diversaj landoj, dum kelkaj jaroj. En la kampo de retoj, antaŭ la vera alveno de interreto, ekzistis sistemo nomata afiŝejoj (BBS), kiu estis praa sistemo de interreto, uzata por diskonigo de mesaĝoj bazitaj en hejmaj komputiloj. Tiam, mi lanĉis la unuan afiŝejon en Brazilo por lernantoj de Esperanto kaj esperantistoj, nomata “Alta Astralo”. Post la alveno de interreto (1995), mi havis la oportunon lanĉi la famajn diskutlistojn VEKI (Virtuala Esperanto-Klubo Internacia) kaj EKI (Esperanto-Kurso por Iniciantoj). VEKI ankoraŭ postvivas ĝis hodiaŭ (2018) kaj estis bazo de kontakto inter multaj esperantistoj tra la mondo en la komencoj de 2000j.

En 2002, dum la UK en Fortalezo (Cearao, Brazilo), mi estis invitata de Renato Corsetti fariĝi komisionestro de UEA Amerika Komisiono. Mi deĵoris dum 3 jaroj kaj tiam mi lanĉis projekton NESTO, interrete bazita, kiu famiĝis pro la kvanto da lernantoj tra la mondo. Ni atingis ĉirkaŭ 5000 homojn kun 30 monitoroj en diversaj landoj. Projekto Nesto estis premiita de UEA per “Cigna Subvencio” en 2006 (91ªUK Florenco). Pro la apero de multaj aliaj pli modernaj instruprojektoj tra la mondo, kiel Edukado.net, Lernu.net kaj aliaj Projekto Nesto malaperis en 2007, kaj en 2011, ĝi reaperis kun novaj vestoj en “Programo Mia Amiko (http://miaamiko.brazilo.org)”.

Programo Mia Amiko (PMA) estas direktata al portugallingvanoj, ĉefe al brazilanoj. Ĝi celas esperantistiĝon, ne nur esperanto-instruadon. Ĝi baziĝas sur la parigo de esperantistoj kun interesatoj pri la lingvolernado en la reto. Ni flegas ilian lernadon. Ĝis 2018, ni jam atingis preskaŭ 2000 homojn, kiuj estis interesataj pri Esperanto kaj ili lernas la lingvon en diversaj amikecaj etosoj, tamen utiligante jam pretan kaj kompetentan metodon propran, laŭ la nova informada teknologio, por saĝfonoj kaj komputilo. Ni uzas La Teorion Nakamuran de Lernu.net. Tamen, ne nur la lernado estas celata, sed ni ankaŭ celas la esperantistiĝon de la lernantoj. Ni faras tion per vacapo, skajpo, hangaŭto kaj multe kunvenas virtuale por trejnado de la lingvo. Ni funde kredas, ke "nur esperantistoj instruas Esperanton", kaj ni baziĝas en la principo ke “instruante ni lernas”. Tiel ni preparas nian movadon, virtualan kaj fizikan, por ricevi pli da esperantistoj kaj volontuloj por nia movado. Nia celo estas ke niaj lernantoj atingu la pinton de sia esperantistiĝo, ebligante ilin fari KER-ekzamenon por internacia rekono de ilia Esperanto-scio kaj rajtigon por ilia instruado de la lingvo.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; | Aldoni propran komenton

1.
probal je 2018-12-15 09:11:32

Gratulon, Adonis!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.