Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Jean-Pol SPARENBERG
Edukado-ensalutnomo: jpsparenberg
Vivtempo: 1948 -
Devenlando: Belgujo
Prezento: Naskiĝis en Ath, Belgujo, la 2an de oktobro 1948.
Esperantiĝis en printempa 2003 dank'al kurso en Loveno-la-Nova, gvidita de Alain DELMOTTE.
Ano de la klubo de Bruselo en 2003/2004.
Post mia translokiĝo en Lobbes, Valonio, mi aliĝis al la klubo de Charleroi. Tie, ekde 2007, mi gvidis kursojn por komencantoj kaj poste ankaǔ por komencintoj.
En 2008, mi amikiĝis kun Valère DOUMONT. Kune, ni organizis kelkajn PEKOjn (Printempa Esperanto Kunveno). Ĉefe Valère laboregis...
Pro malagrablaj sanproblemoj, mi forlasis la movadon dum 2 jaroj, ekde 2012.

En 2014, mi helpis Valere-n krei la Asocion "La Verdaj Skoltoj", ĉar ni opiniis, ke gravas oferti al gejunuloj ejon, kie Esperanto ne estas celo en si mem, sed ilo por amikumi, rilati, kreski.
Freŝbakita (septembron, 2018) prezidanto de la Valona Esperanto Asocio (APE), miaj plej gravaj celoj estas, antaǔ ebla korinfarkto, revigligi la valonan movadon kaj helpi Valère-n efektivigi kelkajn strategiajn ideojn, por nia ŝatata lingvo.

Fonto: Jean-Pol por la Panteono, en novembro 2018.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; | Aldoni propran komenton

3.
kokino je 2018-12-18 10:44:39

Kara, mi gratulas vin pro via eniro en la Panteono de Edukado.net! Estas rekompenso pro via laborego en la esperantista movado kaj vi sendube meritas ĝin!

2.
germainpirlot je 2018-12-15 12:53:52

Gratulojn kaj sukcesegojn !

1.
probal je 2018-12-15 09:13:45

Gratulon, Jean-Pol. En via prezento vi skribas "antaŭ ebla kor-infarkto". Se ekzistas konkretaj maltrankviloj pri via sano nun, mi deziras al vi jarojn sen maltrankvilo. Se montriĝos ke mi miskomprenis viajn vortojn, mi ĝojos pro tiu miskompreno: fartu bone kaj atingu eĉ pli gravajn altojn!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.