Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Valère DOUMONT
Edukado-ensalutnomo:valer
Vivtempo:1979 -
Devenlando:Belgujo
Agadlando(j): Belgujo
Prezento:Naskiĝis en Namur, Belgujo, la 11an de julio 1979.
Ekstudis plurajn fakojn sensukcese, poste lernis pri edukado dum 3 jaroj (edukisto). Laboras kiel pedagogo kun lernejaj klasoj kiuj semajnumas en arbaro.
Esperantistiĝis en septembro 2005 dank'al kurso en Namuro, gvidita de Denis FLOCHON.
Mi lernis Esperanton pro Pasporta Servo. Por realigi revon vojaĝi en Japanio. Post informado pri Esperanto kaj Pasporta Servo, mi eklernis Esperanton en 2005. En 2007, mi vojaĝis dum pli ol unu monato en Japanio loĝante ĉe Esperantistoj kaj partoprenante Universalan Kongreson.
Poste mi provis instrui Esperanton al miaj genevoj kun malgranda sukceso. Ili bone scias pri Esperanto kaj havas pozitivan ideon pri ĝi sed nur la pli aĝa flue parolas la lingvon.

En 2008, Jean-Pol Sparenberg kontaktis min kaj proponis al mi agi ene de la valona movado. Ni multe diskutis pri strategioj kaj indaj agoj. Tre helpis nin la ideoj de Lu Wunsch-Rolshoven.

Ĉar mankis renkontiĝo en Valonio, Jean-Pol kaj mi decidis organizi semajnfinon. Estis la unua PEKO (Printempa Esperanto KunvenO) en 2011. Organizita kun la helpo de Jean-Pol Sparenberg, Mireille Marnette kaj multaj kontribuantoj. Mi daŭre organizis ĝin ĝis 2018.
Ĉar mankis renkontiĝoj ankaŭ por adoleskaj Esperantistoj kaj adoleskoj kies gepatroj ne parolas Esperanton (kiel miaj genevoj), mi fondis la asocion Verdaj Skoltoj en aŭtuno 2012. En la unua semajnfino estis 8 skoltoj el 3 landoj (Flandrio, Valonio, Francio, Germanio).
En la unua tendumado estis 5 skoltoj el 3 landoj (Flandrio, Francio, Germanio).
En 2017 estis 25 skoltoj kaj estroj el 8 landoj (Francio, Belgio, Nederlando, Germanio, Libano, Hispanio, Usono, Luksemburgio) kaj en 2018 23 skoltoj kaj estroj el la samaj 8 landoj.
Vidu ĉe www.verdajskoltoj.net
Fotoj pri niaj aranĝoj estas ĉi tie:

Ekde januaro 2015 ĝis februaro 2016, dank'al donacoj de pluraj asocioj (APE, BEF kaj EBG) kaj individuoj, mi estis plentempe dungita por plifortigi la asocion Verdaj Skoltoj. Estis tre utila sperto por mi.
Mi regule kunlaboris kiel kontribuanto al NR, kiel kunorganizanto al FESTO 2013, IJK 2015 kaj aliaj eventoj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; | Aldoni propran komenton

4.
kokino je 2018-12-18 10:39:34

Kara, mi gratulas vin pro via eniro en la Panteono de Edukado.net. Tio estas rekono pri via dediĉo al Esperanto kaj certe vi meritis ĝin!

3.
germainpirlot je 2018-12-15 12:52:46

Gratulojn kaj sukcesegojn !

2.
probal je 2018-12-15 09:10:31

Gratulon, Valere!

1.
Monika je 2018-12-15 06:48:11

Gratulojn!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.