Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Judit FELSZEGHY
Edukado-ensalutnomo:Judit
Vivtempo:1949 -
Devenlando:Hungarujo
Agadlando(j): Hungarujo, Italujo, Svislando
Prezento:FELSZEGHY Judit
Post supergrada ŝtata lingvoekzameno pri Esperanto, mi diplomiĝis en 1990 kiel Esperanto-instruisto, okazigita de Hungara Esperanto-Asocio. Poste mi partoprenis kursojn pri instruado (Projekto Klera, Kultura Centro Esperanto) gvidata de D-ro Katalin Kováts kaj D-ro Giorgio Silfer.
Mi instruas Esperanton, ĉefe grupojn de plenkreskuloj, ekde 1994, ĝis 2000, kadre de Kultura Centro Esperantista, Kooperativo de Literatura Foiro, en Svislando; poste, ĝis 2007 ĉe Lingvo-Studio kaj Eszperntó Alapítvány, en Hungario, plej ofte en Budapeŝto. En la jaro 2012 en universitato SzTE –JGyPK, en urbo Szeged mi instruis komunikadon. Nun, mi preparas lernantojn por lingvoekzameno en budapeŝta lingvolernejo, Hajtómű Nyelviskola For Bt.

Ekde 2009 mi neregule instruas ankaŭ rete, krom skajpa instruado mi aktivas en virtuala programo, kie la instruado kaj lingva trejnado okazas 90%e nur esperantlingve kaj senpage.
Inter 2005 – 2008 mi kontribuis per ekzercoj al la instrumaterialoj de Edukado.net.

En 2010 kaj en 2014, en privata eldonaĵo aperis libro, kun titolo „Temagemo
Ekde 2005 mi regule kontribuas al la revueto Juna Amiko per konversaciaj temoj, kun celo helpi al esperanto-instruistoj, kursgvidantoj, sed same al lernantoj.
Ekster instruado mi kunlaboris ĉe Hungara Esperanto-Asocio, ekde 1991 ĉe LF-koop ĝis 2000 (Italujo kaj Svislando), inter 1993 – 2000 kiel sekretario de Esperanta PEN-Centro, poste kiel membro.
Mi diplomiĝis pri turismo, tiel mi klopodis utiligi miajn fakajn konojn ankaŭ en Esperantio, ĉe HEA kaj ĉe LF-koop, dum mia kunlaboro.
Aperis kelkaj literaturaj verketoj de mi, krom 2 antologioj, en Monato, Literatura Foiro kaj Femina.

Fonto: Judit Felszeghy por la Panteono en decembro 2018.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
probal je 2018-12-15 09:11:00

Gratulon, Judit!

1.
Monika je 2018-12-15 06:46:17

Gratulojn, Judit!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.