Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Sylvain LELARGE
Edukado-ensalutnomo: Sylvain
Vivtempo: 1957 -
Devenlando: Francujo
Agadlando(j): Argentino, Britujo, Ĉinujo, Francujo, Germanujo, Hispanujo, Hungarujo, Islando, Italujo, Japanujo, Kubo, Litovujo, Nederlando, Pollando, Portugalujo, Slovakujo, Sud-Koreujo, Svislando, Vjetnamujo
Prezento: Ekde la unua tago mi malŝatis la lernejon. Dum horoj sidi sur benko, silente, por ‘studi’ ion, kion oni neniel elektis kaj kiu plej ofte ne estas prezentita tiel, ke oni interesiĝu… Mi dum jaroj terure enuis, kvankam fakte tre ŝatis libere lerni. Do mi revis for, kaj multe legis libertempe. Tio nutris miajn imagpovon kaj fantazion kaj donis al mi klaran senton pri tio kiel oni NE devas instrui.

En 1981, post mia diplomiĝo kiel agrikultura inĝeniero, mi ekvojaĝis kaj forlasis mian naskiĝlandon, Francion, por ekloĝi apud Hago (Nederlando). Tie mi kunkreis kaj dum la sekvaj dudek jaroj kungvidis konferencdomon kaj lingvoinstituton nomitan ‘Narwal’, kie mi enkondukis (kaj adaptis al la nederlanda kulturo) ‘sugestopedion’ (lernometodon originale disvolvigitan de la bulgaro Georgo Lozanov). Mi malkovris Esperanton en 1995, serĉante ion interesan por fari kun mia unua filo, kiu enuis en la lernejo. Tuj mi fasciniĝis de la lingvo kaj de interna ideo kaj eklernis ĝin, unue el libro kaj poste, en Kvinpetalo (Bouresse – Francio), dum pluraj kursoj de Katalin Kováts (tiam Katalin Smideliusz). Rapide mi emis provi instrui Esperanton pere de sugestopedio, kaj verkis tekstojn kaj kreis materialojn kaj aktivajojn tiucele. En 1998, kiam Bessie Schadee, la direktorino de Narwal, decidis lanĉi projekton por subteni la indiĝenajn popolojn en ilia mondskala lukto por transvivo, ŝi petis min gvidi la tuton kaj mi tutnature proponis al Katalin kunlabori kaj estri la pedagogian kaj lingvan aspektojn.
Ni kunigis skipon de 4 instruistoj por la kvar gravaj pontolingvoj (la angla, la hispana, la franca kaj la rusa) kaj organizis du plursemajnajn kursojn en Nederlando, en kiu partoprenis kvardeko da indiĝenoj el dudek diversaj popoloj tra la tuta mondo.
La celoj de la projekto – ‘Indiĝenaj Dialogoj’ – estis: ebligi daŭran kaj efikan komunikadon inter ili pere de Esperanto, interreta kontaktiĝo kaj interkultura kompreno. Domaĝe (kaj antaŭvideble), la projekto ne daŭris sufiĉe longe por atingi siajn celojn. Sed ĝi inspiris multajn esperantistojn kaj ne-esperantistojn kaj enkondukis Esperanton en mediojn kie ĝi neniel estis konata.
En 2000, Katalin kaj mi decidis kunvivi kaj ni geedziĝis en Hago en 2001. Mi subtenis ŝin en la kreado de www.edukado.net kaj en ties multflanka disvolviĝo, kaj ni ekde 2004 transprenis la paroligajn kursojn dum la UK-oj tra la tuta mondo. Ĝis nun *2018) ni instruis dum 15 kongresoj.

Profesie mi instruas la francan lingvon por nederlandanoj, aperigas prilingvajn kaj kulturajn artikolojn en nederlandaj revuoj pro francamantoj. Mi havas propran lingvoinstituton. Mi regule gvidas kursojn pri la franca lingvo en Nederlando kaj en Francio kaj kreas multajn lernmaterialojn. Mi esperantigis por edukado.net kvindekon el ili. Ilin vi povas trovi en la sekcio Instrumaterialoj.

Mi instruis dufoje ĉe NASK, en Poznan, okaze de ERASMUS+ programo kaj en diversaj aliaj okazoj. Ne necesas mencii ke miaj kursoj ne estas lernejecaj, sed vivplenaj renkontiĝoj dum kiuj oni certe ne enuas...

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 5; | Aldoni propran komenton

5.
edmond je 2018-12-16 19:09:03

Per mil bravokrioj ni gratulas vin por via senlaca kaj fruktodona laboro. Vi mirinde transdonas al viaj lernantoj la emon kaj la plezuron gaje lerni lingvojn.
Plej amike,
Edmond kaj Arlette Plutniak.

4.
neghero je 2018-12-15 21:05:50

Gratulon Sylvain, mi miras ke nur nun vi eniras en tiun-ĉi rondon!
Ĉiam ridetanta kaj efika vi estas, en UK, kiel en Pluezeko kaj Stella en Francio kaj kompreneble en multe aliaj lokoj, landoj.
Gravas ke kelkaj el ni agas pare.

3.
stelamiko je 2018-12-15 16:32:02

Kara Sylvain. Jam longe vi meritis en-Panteon-iĝi pro via laborego por la bono de la Internacia Lingvo. Varmajn gratulojn.

2.
probal je 2018-12-15 08:52:58

Saluton, Sylvain, kaj grandan gratulon. Via felietona surtabligado de lingvaj frandaĵoj en la franca klare montras regulan nutriĝon ĉe la Esperanta fonto de la senlaca kaj aventura gustumado de la plej kaŝitaj sukoj ene de kaj inter la vortoj en ĉiuj niaj lingvoj. Mi nun strebas konatigi la bengallingvan kun la arto fosi la Esperantan sulkon por povi des pli verve kultivi ĝuste la bengallingvan humon, kaj tie via ...gastronomio inspiras min. (La detaloj de tiu mia strebado estas sekretaj: mi ankoraŭ ne subskribis la kontrakton kaj do ne emas diri pri kiu eldonejo temas; feliĉe, la esperantistoj ja ne sufloros al tiuj specifaj mialandanoj de kiuj necesas kaŝi; sed per ĉi tiu retoriko mi ne signas seriozan bezonon kaŝi ion, sed simple reprenas la konatan fadenon < > .) Mi kredas ke via specifa apudmeto de tiu afero "vortismo-kolektantoj" (se tian redonon vi ŝatas...) apud via konata priEsperanta laborado estas aparta kaj unika kontribuo al la malofte fosata sulko < > . Bonvolu ne miskompreni mian nesendadon de kolekteroj al la entrepreno "vortismo-kolektantoj" -- mia kono de la franca estas ĉefe pasiva, kaj mi do ne estas inter la veraj rajtantoj. Havu ĉi tiun signon de mia konstanta atento al tiu parto de via unike valora paletro. Fine, denove, gratulon!

1.
Monika je 2018-12-15 06:44:21

Salutegojn kaj gratulegojn Kolego! Post tiu ĉi vortludo (iom ŝerca, kvankam vera) mi sincere kaj elkore gratulas vin pro via meritita loko. Estis jam temp'! Gratulojn kaj kisetojn, Sylvain!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.