Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Ireneusz BOBRZAK
Kromnomo:Irek
Edukado-ensalutnomo:Irek
Vivtempo:1960 -
Devenlando:Pollando
Agadlando(j): Pollando
Prezento:Mi apartenas al tiuj, kiuj Esperanton ne deziris lerni. Multaj jaroj mi rezistis. Kaj, kio estas iel amuza, mi naskiĝis la 20-an de oktobro en 1960 en Varsovio, en vera proksimeco al la loko, kie troviĝas monumento-tombo de Ludoviko L. Zamenhof. Klare mi memoras, ke kiel knabo, kun kamaradoj, vestita en hejme plu nebezonatan blankan littukon, ŝate mi kuradis sur kaj laŭ la muroj de la juda tombejo, ludinte fantomon. Ĝis larmoj feliĉa mi tute ne sciis, ke trapasas mi la tombojn de la Zamenhofa familio. Mi povas konfirmi almenaŭ du oldulinojn, kiuj aŭdinte niajn inferajn lamentojn kaj vidinte nin flugantaj kvazaŭ super la muro rapide forkuris el la tombejo pro timo. Mi dubas, ke ili havis ian rilaton al la lingvo internacia, do ne traktu tion, bonvolu, kiel agon kontraŭ Esperanto.

Pri ekzisto de la lingvo mem mi eksciis iom poste, ankoraŭ en tempo de la baza lernejo, kaj el la Pola Televido, imagu. Antaŭ laŭvica parto de porinfana filmo, kiun ŝate mi sekvis, aperis saĝa sinjoro kiu ekzercis kun grupo da geknaboj lingvon, eltrovitan de iu okulkuracisto. Tion mi fiksis en la memoron, kaj ankaŭ la vorton: telefono, kiu dum multaj jaroj restis mia sola ekzemplo de scio pri Esperanto. Tiun sinjoron, kiu tiam gvidis la lecionon, ekkonis mi multajn jarojn poste, kiam mi komencis labori kun li pri kunaj projektoj kaj nun fiere mi akceptas lian alvokon: saluton, amiko! Temas, kompreneble, pri Roman Dobrzyński.

Fakte ne mi malkovris Esperanton, sed Esperanto malkovris min. La historio, kvankam banala, estas iom komplika. Amikino de mia koramikino studis la germanan, ekamis ŝin germano, lernanta la polan kaj tiu, en iu momento de nia konateco, subite venis al konkludo, ke mi bezonas lerni novan lingvon. Tiel komenciĝis post iom pli ol kvin jaroj da lia obstina penado konvinki min pri praveco de sia malkovro. Helpis nek lernoliboj, portitaj el Germanio, nek fotokopiitaj polaj lerniloj, kiujn li trovis en la universitata biblioteko. Al tio ĉio revenis mi dum tempo de mia malsano, kiam enuiĝante en la lito mi serĉis ion novan por legi. Inter la fotokopiaĵoj mi trovis unu interesan pri Doktoro Zamenhof. Kaj ĝuste tiam mi komprenis, ke temas ne nur pri lingvo.

Mi ne bezonis kurson. Sufiĉis fotokopiita lernolibro de prof. Mieczysław Sygnarski: Esperanto en 25 lecionoj, kiun kun pasio mi komencis studi. Facila Esperanto ne prezentis sin facila. Miaj talentoj kuŝis ĉe alia flanko. Mi ne bezonis penadon lerni fizikon, kemion aŭ mekanikon kaj elektronikon, ĉar tiujn ĉi mi simple sentis. Aliel estis ĉiam pri la humanismaj lerno-objektoj, kiuj en mia kazo estis kvazaŭ la proverba aĥila kalkano. Pro tio ŝate mi iĝis elektronikisto, por ke poste, jam en la profesia vivo, ĉeestu projektadon kaj konstruadon de modernaj televidiloj en la varsovia fabriko de ili, kaj post falo de ĝi mi okupiĝu pri konservado de elektronikaj mezuriloj en la scienca instituto kaj sekve pri la medicina aparataro, pri kiu zorgas mi ĝis nun.

Fine de La Unua Libro Ludoviko L. Zamenhof petas ĉiun leganton, kion mi povas resumi koncize: se vi havas tempon kaj emon, helpu. Tio estas mia ĝusta respondo, kial mi komencis okupiĝi pri Esperanto kaj kial mi iĝis fidela sekvanto de tiu ĉi ideo. Necesas aldoni, ke ĉion, kion mi faris kaj faras en Esperantujo, kiel ajn tion vi traktu, estas kvazaŭ mia respondo al tiu zamenhofa peto. Ne interesiĝas mi pri plendoj, konfliktoj ene de la movado, pri la organiza karierumado aŭ memsento esti iu grava. Simple mi havas tempon kaj emon, mi helpas do. Kaj ĉio. Nenio pli.

Mia unua kontakto kun la esperantistaro, krom la menciita amiko el Germanio, estis ĝene malalloga. Subite mi trovis min en la rondo de vivantaj kadavroj, al kiuj sola interesa temo estis kvalito de akvo por teo kaj kafo en diversaj kvartaloj de Varsovio. Kaj temis pri junularo! Nek pri Esperanto ili interesiĝis nek parolis en la lingvo. Konscie do mi mencias tion, ĉar la unua impreso de novulo tre gravas kaj malgraŭ fluo de tempo similajn ekzemplojn plu mi malkovras en diversaj anguloj de la mondo. Feliĉe ne novajn amikojn mi venis serĉi. Mia propra vivo svarmis de kontaktoj viglaj, plenaj de ideoj, pretaj ludi kaj kontentiĝi pro nenio. Kial do mi restis? La vivo instruis min, ke postuli kaj plendi pli facilas ol ion mem ŝanĝi, krei. Gravis ne ili sed Esperanto, komencis mi varbi en Esperantujon homojn gajajn kaj viglajn kaj pere de ili sukcese mi kolorigis la kadavran etoson. Tiam la unuan fojon mi riskis instrui la lingvon, ĉar oficialaj kursoj de la lingvo estis tro longaj kaj multkostaj.

Pri tiu periodo mi povus verki sciencfikcian libron, ĉar inter la esperantistoj mi sentis min kvazaŭ en alia galaksio. De la unua flanko mi komencis ekkoni homojn tre saĝajn kaj valorajn, sub impreso de kiuj ĝis nun mi estas, de la dua flanko forĵetitajn el la realeco karierulojn, fanatikulojn, oportunismajn trompulojn kaj homojn, kiuj ĉiam multe parolis, sed nenion kapablis realigi kaj fari.
Tamen mi estis petita verki ne libron, do permesu al mi koncize rakonti nur pri konstruo de la propra kosma ŝipo, ĉar tiu, en kiun mi venis, odiseadis sencele kaj malgraŭ multaj provoj ne eblis fari ion sencan kun tiea teamo. En 1991 kun kelkaj gejunuloj, de mi instruitaj mi eniris bazan lernejon, troviĝanta relative proksime al mia hejmo. La direktorino kun entuziasmo permesis al ni uzi posttagmeze unu el la klasĉambroj, sekvis do kelkaj informaj renkontiĝoj kaj la klasĉambro iĝis plenplena. Mankis lernolibroj, vortaroj – mia malnova tajpilo laboris do dum noktoj por ke poste mi povu foto-kopii speciale verkitajn lecionojn. Kaj, ĉar la renkontiĝojn mi decidis organizi senpage, la lernejo volonte helpis kovri kostojn de la foto-kopiado.

Oni ne devis min instrui, kion mi faru. Intuicie mi sciis, ke se oni parolas pri lekilo, la lekilon oni devas doni kaj poste ne nur prezenti la ĝustan direkton, kie troviĝas la sekva, sed instrui kaj instigi tiun mem serĉi. Neniam temis do nur pri lernado de la lingvo, sed ankaŭ pri kreo de kromaj interesiĝoj. Tiel fondiĝis redakcio de eta revuo, la fotografia rondo, teatro, ankaŭ teamo respondeca pri organizado de lecionoj, renkontiĝoj kaj eventoj. Komenciĝis periodo de korespondado, pri kio kore helpis Ada Fighiera-Sikorska, kiu de iu eksciis pri mia agado kaj ĉiam, kiam ŝi vizitis Varsovion, vizitadis ankaŭ min. Aperis en la lernejo Jerzy Fornal kun siaj teatraĵoj, Irena Łowińska, blinda esperantistino, kiu siatempe estis ĉef-redaktorino de la Pola Stelo brajle, kaj kiu ludis pianon kaj kantigis la lernantaron laŭ frap-frazo: lernu kantante, kantu lernante. Komencis vizitadi niajn renkontiĝojn ankaŭ Jerzy Uśpieński, unu el la fondintoj de la Pola Radio en Esperanto, ĉiam kun eta radio-aparato por kapti programojn de la varsovia redakcio kaj Ĉina Radio Internacia. La grupo, sekve klubo, ricevis nomon: Varsovia Vento, ĉar el Varsovio en 1887 ekblovis la vento de espero.

Malfacilas rakonti pri multaj jaroj de tiu kosma aventuro. Rezulte el la fondita bazlerneja grupo kreskis aktivuloj, kiuj ne nur kontribuis al la reapero de la Pola E-Junularo, sed ankaŭ iĝis aktivaj membroj de TEJO-estraro. Dume, kun tiuj gejunuloj, mi komencis organizi la novjaran ASon (Ago-Semajnon), kiu havis sian gravan internacian periodon inter la jaroj 2003-2008. Nek mi nek ili tiam havis monon aliĝi kaj veturi al iu fama junulara evento esperantista eksterlande. Pli facile estis do krei similan aranĝon mem kaj post kelkaj jaroj evidentiĝis, ke AS estis ne nur komparebla al la fama IS (Internacia-Seminario), sed iĝis pli interesa, internacia kaj multnombra. En la jaro 2004 sekvis refondiĝo de la Pola E-Junularo, kiu nun estas unu el la plej aktivaj junularaj organizoj. En 2005 la grupo, trejnita de mi estis preta organizi la 65-an IJKon en Zakopane, Pollando, kiu evidentiĝis unu el la plej grandaj kongresoj en la historio de TEJO. En 2009, interkonsente kun la organizantoj de la Internacia Seminario, AS kaj IS unuiĝis en unu internacian eventon, nome JES (Junulara E-Semajno), kiu daŭras ĝis nun.

Eblas do eniri la bazan lernejon kaj ne resti nur ĉe la unua leciono. Tion sukcese mi pruvis. Jes, multaj gejunuloj trairis la klubon, mi elektis ne devigi ilin sed instigi. Ne pri ĉio eblas rakonti en tiu konciza priskribo. Alĵetos mi nur, ke sukcese mi kunorganizis krome kelkajn lingvajn seminariojn, efikan kunlaboron kun pluraj junularaj organizoj, kunorganizadon de la aliaj eventoj eksterlande, kongresojn, inklude de aliaj IJKoj kaj eĉ UK. Dume kun la grupo redaktis mi du siatempe konatajn revuojn: Raporton de Varsovia Vento kaj Tornadon. Februare en 2006 aperis nova branĉo de nia agado, kies ĉefa celo estis kaj estas prezenti al la esperantistaro nian propran kulturon - radio elsendejo rete: Varsovia Vento-Elsendoj.

Kompreni, kio estas instruado, instigis min Katalin Kovats. Fascinis min, kaj ĝis nun fascinas, Cseh-metodo, ĉar ĝi estas simile logika kiel elektroniko. Surbaze de evoluo en tiun direkton kun miro, mi aldonu, ekŝatis mi la gramatikon, imagu! Pli sperta jam lingve en tiu periodo sukcese organizis mi krome kelkajn internaciajn kursojn kaj eĉ dum tri jaroj oficiale instruis mi Esperanton ĉe la Varsovia Universitato. Nur tri, ĉar fakte pro multaj aliaj devoj finfine mi devis elekti, kio al mi pli gravas. Tamen ĝis nun mi helpas ĉe instruado.

Mi ne rigardas al la plenduloj, al homoj ĉiam malkontentaj, plenaj je problemoj, al kontraŭbatalantaj sin mem pacaj batalantoj, eĉ ne deziras. Similaj homaj ecoj ĉirkaŭas min ĉiutage. Ne plaĉas al vi io – ŝanĝu! Mankas io – eltrovu! La organizantoj de la esperantista evento ne estas lertaj – helpu al ili! Esperanto fartas malbone – agu por ke estu alimaniere! Jen mia simpla recepto. Pro tio neniam mi seniluziiĝos, neniam perdos esperon, ĉar la sorto de Esperanto ja estas en niaj manoj. Kaj jen mi. Tiu, kiu ne deziris lerni Esperanton, kiu ricevis la lingvon senpage kaj senpage ĝis nun ĝin disvastigas.

Fonto: Irek pro la Panteono, en decembro 2018.



Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; | Aldoni propran komenton

3.
edmond je 2018-12-16 18:51:29

Elkorajn gratulojn por via grandioza laboro kaj bonvenon en la Verda Panteono !
Edmond kaj Arlette Plutniak (Arras).

2.
andor je 2018-12-16 16:48:23

Gratulojn je la nomo de E-Klubo en Radom.

1.
probal je 2018-12-15 08:31:19

Saluton, Irek! Permesu, ke mi babilu kaj ke tiu babilo estu mia maniero gratuli. -- Vi i.a. skribas < > , kaj tiel vi tuŝas klavon gravan ankaŭ por mi. En Barato mi havis bonan sperton en 1967-68, sed en la okcidento, kiel studento, mia unua sperto en 1975 vidalvide kun efektiva esperantisto estis katastrofa; temis pri la (karmemora kaj certege multmerita) Richard Wood (kun kiu mi estis korespondinta, kaj tial mi anticipis bonan sperton ĉe la renkontiĝo). Post tiu malagrabla impreso, mi dum du jaroj sisteme kaŝis min de la organizita movado. Nur la pozitivaj spertoj dum la rejkjavika Universala Kongreso kaj la postlaboro en Roterdamo tiuseptembre rekonvinkis min pri la fosindeco de la movada sulko. Ĉiuokaze, jen ni, mi ege ĝojas povi enpaŝi sur ĉi tiun podion kune kun vi, kaj mi rememoras nian agrablan unuan konversacion (ĉu ne en Poznano? la aranĝoj iel miksiĝas, sed mi klare memoras la enhavon de la konversacio mem). Vian laboradon pri podkastoj mi nun pli klare komprenas post via memskizo: vi do facile naĝas en la aparataj akvoj, bonege. Kaj via tuta laborado estas tosto al Zamenhof mem, kies naskiĝtagon ni festas hodiaŭ. Mi tostas al vi, sed senalkohole kaj senfote! Vivu la spirito de Zamenhof, kiu energias ankaŭ nin en ĉi tiuj latitudoj! Kaj, finfine, gratulon, Irek!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.