Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Françoise Jeanne PELLEGRIN
Kromnomo:Kokino
Edukado-ensalutnomo:kokino
Vivtempo:1953 -
Devenlando:Belgujo
Agadlando(j): Belgujo, Nederlando
Prezento:Françoise (prononcu: Fransuaz) naskiĝis en Namur, Belgio en 1953.
Profesie ŝi estas apotekistino.
Ŝi esperantistiĝis danke al sia najbarino, Hélène Falk, kiu gastigis ofte homojn el diversaj landoj, el diversaj kontinentoj.
Iam Françoise demandis al ŝi kiun lingvon ŝi uzas kun siaj multnombraj gastoj. Kaj ŝi respondis 'Esperanton'.
Kio, do, estas tio? demandis Françoise al ŝi? Kaj tiel komenciĝis la granda aventuro en 1999. Ŝi instruis Françoise la lingvon, kunprenis ŝin al la brusela klubo, kie Françoise daŭrigis la studadon kun Charles Lebaigue. Tiu lasta petis de Françoise repreni lian kurson kaj ekde tiam Françoise mem instruas Esperantonn en la brusela klubo.


Françoise kreis sian propran kurson bazitan sur rekta metodo kaj ilustritan per amaso da materiolo.
Ŝi estis korektantino ĉe Esperanto-France dum pluraj jaroj.
Ekde 2005 ŝi prezentis Esperanton en multaj lernejoj.

Ŝi kreis fulmo-kurson, amuzan kaj ludan, kiu permesas dum 45 minutoj konatiĝi kun la bazoj de Esperanto.
Tiu kurso estas nun uzata por promocii Esperanton dum lingvaj foiroj, interalie dum Excell’langues ĉie en Valonio, danke al Valere Doumont kaj lia teamo.
Françoise sukcese trapasis en 2013 la KER-ekzamenon, je nivelo C1.
Ŝi gvidis kurson pri Esperanto en diversaj alt-lernejoj kaj en gimnaziaj klasoj.
Dum pluraj jaroj, ŝi respondecis pri la organizado de la Zam-festo en Bruselo. Tiuj festoj havis kiel temon la Universalan Kongreson de la venonta jaro.
Françoise gvidis kurson en multaj diversaj esperantistaj renkontiĝoj: Peko, Beneluksa Kongreso, Kuko, 24 horoj de Esperanto,….
Ŝi partoprenis diversajn belgajn elsendojn, ĉe radio aŭ ĉe televido.
Ŝi gvidas ĉiun jaron kurson dum la stud-semajn-fino en Nederlando.
Françoise gastigis multajn esperantistojn, ekzemple kantistojn, instruistojn, ĵurnalistojn, kaj eĉ la nunan prezidanton de UEA.
Ŝi prelegis plurfoje kaj prelegos en diversaj kluboj pri la vakcinado, subjekto kiu ege kortuŝas min, kiel apotekisto.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; | Aldoni propran komenton

3.
Jorgos je 2020-01-06 01:29:37

Gratulon al vi pro Panteoniĝo !

Ĉu vi povas sciigi, kiel akiri kopion de via amuza & luda fulmo-kurso, per kiu en 45 minutoj konatiĝi kun E-bazoj ?
. Antaŭdanke & samideane al vi, Js.

2.
ApproMat je 2019-12-21 11:33:03

Tre kara amikino Françoise,
Mi tre ĝojas ke vi eniris la Panteonon.
Vi certe meritas ĝin. Gratulojn !
Vi estas perfekta esperantistino sed ankoraŭ kaj ĉefe bonega intruistino.
Mi tre ŝatas viajn kursojn.
Plej amike,
Serge

1.
Forigita uzanto je 2019-12-15 18:26:12

Kara Francoise Jeanne, Elkorajn gratulojn al vi!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.