Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Jannick HUET SCHUMANN
Edukado-ensalutnomo:jannick
Vivtempo:1954 -
Devenlando:Francujo
Agadlando(j): Francujo
Prezento:Jannick Huet Schumann naskiĝis en 1954 en Parizo. Ŝiaj gepatroj estis avangardaj por edukado, popola kulturo, feminismo ktp... Ŝi estas la unua filino kaj havas 4 gefratojn. Ŝia patrino estis instruistino en publika lernejo kaj apartenis al la movado ICEM de Freinet-pedagogoj. En 1976, la patrino, Joëlle Huet, lernis Esperanton kun Sonia Amariglio, post propono de Esperanto kiel lingvo uzita en la tiama ICEM kongreso en Pollando. Poste, Jannick partoprenis kun la patrino ICEM Esperanto-studperiodojn ekde 1983 por lerni la lingvon kaj aktivis en la E-o klubo de sia patrino.
Ŝi ekinstruis en 1977 kiel instruisto de fiziko kaj kemio en liceoj apud Parizo.
Dum la 80-aj jaroj ŝi proponis al liceanoj lerni Esperanton dum la tagmezaj paŭzoj kaj prezentis Esperanton dum «Eŭropa festivalo» en la liceo.
Ŝi edziniĝis kun germana esperantisto Bert Schumann en 1992 kaj fondis Esperanto-familion. Naskiĝis Gretel en 1993 kaj Johann en 1995. La familio translokiĝis al Rennes en Bretonio tiam. La familio aktivis en Renkontiĝoj de Esperantistaj Familioj kaj en la Kulturdomo de Gresillon.
En Gresillon, ŝi organizas ekde 2012 la studperiodon PRINTEMPAS kaj KER-ekzamenajn sesiojn.
Ŝi estas la prezidantino de la asocio «Interkant», kiu proponas kantstaĝojn en Gresillon 2 foje jare kun la korus-estrino Zdravka Bojĉeva kaj organizas koncertojn kun lokaj korusoj.
Ŝi estas onklino en la programo Ekparolu de Edukado.net ekde januaro 2017 kaj kadre de tiu laboro okazigis iom pli ol 80 sesiojn (dec. 2019) al 65 diversaj genevoj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 6; | Aldoni propran komenton

6.
Raita je 2020-01-13 05:45:25

Saluton, Jannick! Dankon pro via laboroj por Gresillon kaj la kongreseto de infanoj kaj adoleskantoj en Lahtio. Mi momente vidis vin tie.
Saliko finna

5.
Jorgos je 2020-01-06 01:06:58

Bonvenon sam-Panteonanino ! Gratulon !Kaj kuraĝon por longtempe daŭrigi E-igon de la Mondo !
Mi bone memoras pri via patrino, kiu partoprenis unu el niaj korusaj staĝoj ĉe Pireneoj...

Zdravka unuafoje gvidis en '90-aj jaroj, kiel el BG fraŭlino, poste nian 10-an staĝon, kiel el Alpoj nov-edzino kaj 20-an & kelkajn sekvajn, kiel patrino de adoleskoj, kiaj niaj denaskuloj. Mi ĝojegis pro tio, ke ŝi estis nia KARMEN', gvide de Franjo por INTERKANT'. Dankon al vi ankaŭ pro via plurfoja partopreno kaj gratulon pro via plua laboro en tiu korusa fako !

Vi certe ja scias tion, ke post tri-foje Rineke H. (el kant-grupo AKORDO), denove Zdravka el LUX venos por gvidi nian 27-an staĝon ĉe Pireneoj. Ankaŭ vi revenu... kun familio !

Amike bondeziras via Js.

4.
Telemo je 2019-12-20 19:32:32

Gratulojn Jannick!
Mi 100% samopinias kiel Monik05.
Sukceson, sanon kaj feliĉon mi deziras por vi.
Plej amike
Jean-Claude

3.
Monik je 2019-12-18 15:13:59

Saluton Jannick,
Jam de longe mi aùdis pri vi ĉar mi renkontis vian patrinon en la Freinet Movado kaj sufiĉe frue mi konatiĝis kun vi.
Jam de longe vi multe kaj bone agas por Esperanto.
Mi ĝojas ke vi eniris la Panteonon
Gratulojn kaj sukcesan daŭrigon.
Amike
Monik 05

2.
Forigita uzanto je 2019-12-15 18:23:28

Saluton Jannick, Mi ĝojas revidi vin ĉi tie. Mi deziras pliajn multe da sukcesoj al vi.

1.
Mao87 je 2019-12-15 17:25:35

Jannick, dankon pro sindonema agado por Esperanto kaj gratulegojn pro via eniro en la Panteonon. :-)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.