Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Vida KULIKAUSKIENĖ
Edukado-ensalutnomo: vaikuku
Vivtempo: 1965 -
Devenlando: Litovujo
Agadlando(j): Litovujo
Prezento: Vida Kulikaŭskiene (nacilingve: Vida Kulikauskienė) estas litovino, naskiĝinta la 27-an de marto 1965 en malgranda vilaĝo Povilaŭskai, distrikto Paneveĵis (Panevėžys), Litovio. Ŝi finis Vilniusan Universitaton kaj nun laboras kiel programistino en la urbo Paneveĵis.
Ŝi konatiĝis kun Esperanto estante 10-jaraĝa knabino. En patra libroŝranko ŝi trovis malgrandan verdan libreton: litovan-esperantan vortaron de St. Sabalis, eldonitan en 1960. Tio estis la unua konatiĝo kun esperantaj vortoj kaj gramatiko, kreado de vortoj tiam ŝajnis al ŝi kiel ludo.
Post mezlernejo ŝi ekstudis en la matematika fakultato de Vilniusa Universitato. Komence de la jaro 1984 tie estis organizita elementa kurso de Esperanto. La kurson gvidis Roĵe Aŭkŝtikalnite (Rožė Aukštikalnytė) el klubo „Juneco“. La E-kurso estis populara inter la studentoj: post tri monatoj atestilojn ricevis pli ol 40 novaj esperantistoj, inter ili ankaŭ Vida.
Vera aliĝo al E-agado okazis nur post pli ol 20 jaroj en 2006, kiam ŝi venis en E-klubon „Revo“ (Paneveĵis).
Ŝia unua E-aranĝo estis Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-43) en Ŝiaŭliai. Ĝi gravis, ĉar tio estis puŝo perfektiĝi en Esperanto. Konatiĝo kun eksterlandaj esperantistoj, volo babili kun ili, kaŭzis decidon, baldaŭ paroli sen vortaro. La serioza decido donis rapidan rezulton.
Post BET sekvis aliaj aranĝoj: Internacia Festivalo en Germanio en la jaroj 2008 kaj 2009, Somera Esperanto-Studado en Slovakio (2011), Olŝtinaj Tagoj de Esperanto en Pollando (2012), multaj BET en Litovio kaj Latvio, UK (2015, 2016, 2018) ktp. Krom la aranĝoj aldoniĝis vojaĝoj kun kaj ĉe E-amikoj en Aŭstrio, Bulgario, Slovakio, Francio, Nederlando, Pollando, Ukrainio...
Vida ne nur partoprenas aranĝojn, sed ankaŭ organizas ilin. La plej grandaj organizitaj aranĝoj estas Kongreso de litovaj katolikaj esperantistoj (2016) kaj jubilea BET-55 en Paneveĵis (2019). Dum BET-55 ŝi estis vicprezidantino de organiza komitato.
Esperanto por Vida estas ne nur aranĝoj, vojaĝoj kaj amikoj. Laŭ ŝia propono en 2009 estis renovigita eldono de la kluba informilo „REVulo“, kiun ŝi redaktis ĝis 2016. De 2017 ŝi estas membro de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio. Ŝiaj artikoloj kaj fotoj kelkfoje aperis en litovaj, slovakaj, ĉeĥaj, aŭstraj kaj francaj E-revuoj.
Vida helpas ĉe eldono de E-libroj: kompilas, provlegas, preparas maketojn. En la klubo ŝi gvidas paroligan kurson.
En 2013 Vida iĝis prezidantino de la klubo „Revo“ kaj ĝin gvidas ĝis nun. De 2014 ŝi apartenas al la estraro de Litova Esperanto Asocio.

En 2017 Vida aliĝis al projekto „Ekparolu!” kiel onklino. La agado estis sukcesa kaj en 2018 ŝi ricevis la titolon de "la plej diligenta onklino".
Ŝi okazigis ĉ. 130 sesiojn (ĝis decembro 2019) al 81 diversaj genevoj.
Vidante la agadon de sia patrino, pri Esperanto ekinteresiĝis ankaŭ ŝia filino.

Vida diras:
Laŭ mi, Esperanto estas perfekta rimedo de internacia komunikado. Tial mi tre ĝojas, ke iam trovis verdan vortaron en ŝranko de mia patro. Ĝi donacis al mi la tutan mondon...

Fonto: Vida por la Panteono en novembro 2019.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 6; | Aldoni propran komenton

6.
Jorgos je 2020-01-06 01:17:24

Gratulon Vida pro via bona Vido... al Verda libreto !

Daŭrigu diskonigadon & instruadon ! La mondo bezonas vin !

5.
osote je 2019-12-22 00:59:29

Kara Vida!
Ankaŭ mi "malkovris Esperanton" per tre malnova libro kiun mi hazarde trovis en biblioteko de eks katolika lernejo en Havano, kiam ni estis 18 jara. Mi ege miris pri la ideo krei lingvon kaj tuj vidis ke ĝi estis genia kaj bela.
Dankon Vida pro ĉio kion vi faras por nia kara lingvo. Feliĉan Kristnaskon el Florido!

4.
Telemo je 2019-12-20 19:20:48

Tre kara amikino Vida,
Mi tutkore gratulas Vin.
Vi estas perfekta esperantistino, kaj modelo por ni ĉiuj.
Sanon, feliĉon por vi kaj via familio kaj sukceson por ĉiuj viaj agadoj!
Plej amike
Jean-Claude

3.
ClaudeNourmont je 2019-12-15 19:51:52

kara Vida,
Mi ĝojas, ke vi eniris la Panteonon.
Gratulojn!
Claude

2.
Forigita uzanto je 2019-12-15 18:25:06

Kara Vida, elkorajn gratulojn al vi.

1.
Mao87 je 2019-12-15 17:15:06

Dankon al vi pro via sindonema agado por Esperanto kaj gratulegojn pro via eniro en la Panteonon. :-)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.