Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Iwona KOCIEBA
Vivtempo:1960 -
Devenlando:Pollando
Agadlando(j): Belgujo
Prezento:Mi naskiĝis en la pola urbo Łódź (Lodzo, dua urbo en Pollando) la 2-an de marto 1960.
En la elementa lernejo (8-jara) mi komencis lerni la unuan fremdan lingvon, la rusan kaj en la mezlernejo (4-jara) la anglan kaj daŭrigis la rusan. En la universitato mi daŭrigis lerni tiujn du fremdajn lingvojn.
Post la unua jaro en la Lodza Universitato, kie mi studis ekonomion/eksterlandan komercon dum 5 jaroj, mi subite havis 3-monatan ferion, ĉar mi sukcese ekzameniĝis pri ĉiuj fakoj kaj la propono de mia kunstudentino Agnieszka influis mian tutan vivon. Ŝi invitis min partopreni la someran internacian Esperanto-aranĝon por junuloj ĉe la pola maro. Tie mi la unuan fojon en mia vivo renkontis multajn eksterlandanojn, kiuj parolis la saman lingvon, Esperanton. Neniu partoprenanto volis paroli angle kun mi. Tio ege impresis min. Jen la tute nova mondo antaŭ mi.

Mi lernis Esperanton aŭtodidakte, poste mi sekvis kelkajn kursojn i.a. por fariĝi lingvoinstruanto.
Mi fariĝis prezidantino de la Scienca Esperanto-Rondo en mia universitato, organizis Esperanto-kursojn (ankaŭ instruis) kaj somerajn Esperanto-aranĝojn por junuloj. Mi aktivis ankaŭ en la tiama Pola Studenta Esperanto Komitato (PSEK).
En mia studenta periodo mi komencis vojaĝi eksterlanden (unua Esperanto-vojaĝo estis al Sarajevo kaj Oŝijek). Mi gvidis Esperanto-kursojn en la Pola Esperanto-Asocio (PEA) en Lodzo, kaj unu jaron en mia universitato (tiam mi jam magistriĝis). Ankaŭ mia nura fratino Ewa fariĝis mia lernantino.
La 9-an de aprilo 1988, en Lodzo, mi edziniĝis al belga (flandra) esperantisto en 3 lingvoj: en la pola, nederlanda kaj Esperanto. Tiu ĉi internacia ceremonio fariĝis “granda” evento, kiu aperis en la lokaj gazetoj.
Kiam mi transloĝiĝis al Belgio (Antverpeno) en majo 1988 mi tuj komencis instrui Esperanton i.a. kadre de la Flandra Esperanto-Ligo (FEL) kaj la loka klubo “La Verda Stelo” (kies prezidantino mi estis en la jaroj 2000-2003).
Iom poste mi instruis Esperanton oficiale en la urba lingvo-lernejo „Encora” (14 lingvoj) dum preskaŭ 15 jaroj, samlonge kiel la polan (entute en la periodo 1998-2018).
La 1-an de majo 1992 naskiĝis nia nura filo Adrian, kiu estis edukita en 3 lingvoj dum siaj unuaj 14 jaroj. Mi parolis Esperanton kun mia edzo preskaŭ 15 jarojn, poste ni parolis nederlande/pole. Triope ni partoprenis multajn Esperanto-aranĝojn (i.a. novjarajn kaj paskajn renkontiĝojn), dum kiuj regule mi donis diversnivelajn kursojn.
En la jaroj 2003-2005 mi studis Interlingvistikon en la Universitato de Adam Mickiewicz en Poznań (PL) ĉe profesorino Ilona Koutny. Post la studoj mi kreis kelkajn ekzercojn por la retejo edukado.net, kiun gvidas d-ino Katalin Kovats.

Resumo: dum 32 jaroj mi instruis Esperanton, dum 15 jaroj la polan.
Pro mia kronika malsano mi ĉesis instrui en 2018. En la loka klubo „La Verda Stelo” mi ankoraŭ gvidas la konversacian Esperanto-rondon por babilŝatantoj. Cetere nia 10-persona grupo babilas jam de 25 jaroj ;-)

Fonto: Iwona por la Panteono, en decembro 2019

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; | Aldoni propran komenton

3.
Raita je 2020-01-13 05:39:29

Estimata Iwona! Sanon kaj interesiĝon pri novaj kaj malnovaj aferoj mi deziras al vi en 2020. Mi ne konis vin antaŭ ol trovi vin en Panteono.

2.
Jorgos je 2020-01-06 00:52:04

Gratulon Ivona !

Kian misteron pri la edzo flandra...

Estu forta por pluinstrui !

Kore via Js.

1.
Forigita uzanto je 2019-12-15 18:24:30

Elkorahn gratulojn al vi.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.