Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:William HARMON
Kromnomo:Vilĉjo
Vivtempo:1927 - 2019
Devenlando:Usono
Prezento:William R. HARMON (naskiĝis en 1927 en El Dorado, Kansaso) estis usona esperantisto. Li loĝis longan tempon en norda Kalifornio. Li forpasis la 27an de novembro 2019 en maljunulejo en suda Oregono, Usono.

Li translokiĝis al Kalifornio en 1938. Dum la dua mondmilito li estis militmaristo, plejparte en la Atlantiko kaj Mediteranea Maro. De 1949 li profesiiĝis en la transporta fako, unue ĉe la Fervojo Santa Fe dum 17 jaroj kaj poste kun diversaj martransportaj kompanioj. Li emeritiĝis en 1990 de Matson Navigation Company kiel Vicprezidanto kaj estro de la fako pri tarifoj. Krom edzino Lusi, lia familio konsistas el tri filoj, sep genepoj kaj sep pragenepoj.

Li esperantistiĝis en 1939 en Los-Anĝeleso de instruisto s-ro John Clewe. Li estis aktiva en la Esperanto-Klubo de Los-Anĝeleso ĝis milita servo en la Usona Militmaristaro ekde 1944, li kunfondis Esperanto-klubon en Long Beach, Kalifornio kun William O. Wanzer. Li instruis Esperanton sur militŝipo USS Franklin D. Roosevelt inter 1945 kaj 1947, kontaktante multajn esperantistojn en Eŭropo, Afriko kaj Brazilo dum tiu tempo.

Dum trijara loĝado en Japanio 1972-75, li estis aktiva en diversaj Japanaj Esperanto-organizoj. Li ofte prelegis, vizitis Ĉinion plurfoje, en unu okazo helpe al la planado de la Pacifika Konferenco en Qingdao, Ĉinio en 1992. Aktiva en la Usona nacia organizo ELNA ekde tuj post ties komenco en 1952, li establis la iaman Centran Oficejon de ELNA en Kalifornio en 1975. Li estis estrarano de ELNA 1958-1960 kaj 1966-1997, entute 35 jarojn; prezidanto de ELNA 1976-1981; kaj estrarestro 1965-1967. ELNA nomis lin Honora Membro en 1992.

Ĉefdelegito de UEA en Usono ekde 1987, li ĉeestis multajn Universalajn Kongresojn kaj lia edzino Lusi reprezentis la Usonan Esperantistaron kiel Komitatano A de UEA. Ekde 1993 li estis dum 6 jaroj kunordiganto de la Elekto-komisiono de UEA. UEA nomis lin Honora Membro de UEA en 1998.

Li verkis anglalingvan Historio de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (2002). Li ofte servis kiel interpretisto en esperantistaj vojaĝgrupoj kaj ĉe publikaj prezentadoj. Li tradukis en Esperanton du gravajn verkojn de Ĉefo Luther Standing Bear, Mia indiana knabeco (My Indian Boyhood) kaj Historietoj de la Siuoj (Stories of the Sioux), ambaŭ publikigitaj de Eldonejo Bero.

Vilĉjo kaj Lusi multon investis finance kaj labore por la kreado de la instrumaterialo Pasporto al la tuta mondo, kaj per tio kontribuis al la instruado de Esperanto.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
Tim je 2020-02-05 16:03:51

Vilĉjo estis mia unua Esperanto-instruisto, kiam en malfrua 2002 mi faris la senpagan kurson de la tiama ELNA. Ĉiun vesperon mi sendis respondojn; ĉiun matenon atendis min la korektoj kaj klarigoj. Mi estas danka, ke li helpis min, kaj tre kontenta, ke longan vivon li havis.

1.
Forigita uzanto je 2019-12-23 16:22:59

Kondolencojn al liaj familianoj. S-ro Harmon ripozu en paco.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.