Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Julia Sigmond
Vivtempo:1929 - 2020
Devenlando:Rumanujo
Agadlando(j): Hungarujo, Italujo, Rumanujo
Prezento:MEMORE AL JULIA SIGMOND
Naskiĝis en Turda (Rumanio), 11 julio 1929
Esperantistiĝis en 1956
Forpasis en Piacenza (Italio), 23 marto 2020

Nia kara samideanino Julia SIGMOND estis por mi unu el la homoj, kiujn mi tiom admiris, ke mi provis (kaj daŭre provas) imiti. Ŝi uzis tiom bele kaj inteligente la tempon de sia vivo, ŝi havis tiom multajn interesojn kaj tiom multajn talentojn, ŝi agis entuziasme kaj sindoneme en tiom multaj flankoj, ke estas malfacile por mi priskribi ŝian brilan personecon en tiom malgranda kadro. Mi opinias, ke Julia estis tiom eksterordinara homo, ke ŝi meritus unu longan biografian romanon, aŭ eventuale plurajn romanojn fare de diversaj aŭtoroj, kiuj konis nur po kelkajn aspektojn de ŝia bunta vivo.
Unu el la plej emociiga aspekto de la vivo de Julia estis kapabla inspiri romanverkistojn kaj filmreĝisorojn, estis ŝia fabela romantika amo kaj geedziĝo je la aĝo de 80 kun la esperantista verkisto Sen RODIN el Italio.
Mi kredas, ke ĉiu persono kiu konis ŝin, ricevis de ŝi kelkajn neforgeseblajn spiritajn donacojn: iuj konis ŝin kiel instruitinon pri Esperanto en Transilvanio, aliaj kiel aktorinon ĉe la pupteatro “Puck” en Kluĵo, aliaj kiel verkistinon, redaktoron de la revuo “Bazaro”, aktiviston por la diskonigo de vegetarismo kaj de ekologiaj agadoj, fidelan anon de la Unitaria Preĝejo en Kluĵo, talentan korusanon, orgen-akompananton, amikeman koleginon, helpeman najbarinon, lertan kuiriston de sanigaj bongustaj manĝaĵoj, ameman onklinon aŭ bapto-patrinon ktp.
Mi havis la grandan bonŝancon koni ŝin precipe kiel pli aĝan amikinon. Iuflanke, Julia estis tiom pura kaj sincera kiel infano, aliflanke ŝi estis saĝa kiel maljuna homo kiu scipovis donaci amon al ĉiuj konatoj kaj ricevi ties amon.
Kiel instruistino pri Esperanto, Julia estis entuziasma praktikanto de la rekta metodo, kiun ŝi riĉigis, adaptis kaj modernigis per siaj pedagogia kreemo kaj aktora talento. Ŝi plilarĝigis sian instruistan agadon pere de porinfanaj rakontoj. Ŝia kompaktdisko “Novaj fabeloj pri Ursido Pu kaj Porketo” estas la unua (kaj ĝis nun la sola) porinfana sonlibro originale verkita en Esperanto. Ĝia valoro estas des pli granda, ĉar Julia uzis sian aktoran talenton por kapti la atenton de la infanoj.
La porinfana rakontaro “Steĉjo-fabeloj” estas alia literatura juvelo, kiun Julia donacis al Esperanto-parolantaj infanoj. “Libazar kaj Tero”, kiun Julia verkis kune kun sia edzo Sen RODIN, estas tre originala scienc-fikcia romano, kiun la aŭtoroj donacis precipe al adoleskaj parolantoj de Esperanto, sed ankaŭ al plen-aĝaj legantoj.

Okaze de sia 90-jariĝo, Julia respondis al interesa intervjuo en la hungarlingva revuo “Unitárius Közlöny” 2019/9. (La intervjuisto estis Klára ASZTALOS).

Jen kiel finiĝas la intervjuo:

“Klara ASZTALOS: Kiel homo, plenuminta sian 90an vivojaron kaj kolektinta multajn spertojn,kion vi mesaĝas al la post vi paŝantoj, kio estas la plej grava en la vivo?
Julia SIGMOND: Ni provu vivi tiel laŭ la leĝoj de la amo, ke post sunsubiro ni povu diri kun pura koro en nia preĝo: Dankon, Sinjoro, ke ankaŭ hodiaŭ mi ne vivis vane!”

Luiza CAROL la 25an de marto

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 6; | Aldoni propran komenton

6.
fejfi je 2020-06-17 20:51:43

Mi havis la honoron rete konatiĝi kun Julia kunlaborante pri la slovaka versio de du el ŝiaj poemoj eldonitaj libroforme en multaj lingvoj. Sekve mi rajtis ĝui ŝiajn ĉiumonatajn retleterojn al siaj geamikoj kun multaj informoj el ŝia vivo kaj multaj interesaĵoj ĝenerale. Mi iam kaj tiam reagis al la aferoj, kiuj tuŝis min, kaj Julia ĉiam instigis min: Ci, Fejfi, skribu al mi denove!" Nun tio ne plu eblos... Julia kaj Filippo, niaj esperantistaj Romeo kaj Julia, forlasis nin, unu post la alia, por ĉiam. Sed ilia vivsaĝeco restos en iliaj verkoj kun ni - same por ĉiam. Julia, Filippo, ripozu en paco! Estimplene Fejfi

5.
Dimitrije je 2020-03-26 19:06:50

Elkoran kodolencojn al familianoj.
Ripozu en paco, kara Julia!

4.
Forigita uzanto je 2020-03-26 15:39:48

Mia unua renkontiĝo kun Julia okazis en 1996 dum la KELI Kongreso en Sabatejo. Ekde tiam ni estis tre bonaj amikinoj.
Almenaŭ tri fojojn mi estis invitita por kanti en Kluĵo. Kiam ni interparolis ni uzis la formon "ci", sed ankaŭ en niaj korespondado same. Ŝi petis min skribi artikolon en "BAZARO", kiam mi estas la plej feliĉa en mia vivo. Mi lernis multon de ŝi, ĉu rilate al Esperanto, ĉu pri la esperanta pupteatro, kie ŝi aktoradis profesie. Mi ricevis de ŝi la lastan verkon skribita de ŝi "90", kun tre belaj poemoj kaj aliaj tekstoj. Sed estis ankaŭ ricevitas libroj de ŝi.
La forpaso de Julia estas granda perdo por la esperantistaro.
Julia ripozu en paco.

3.
Renatocorsetti je 2020-03-26 15:26:13

Mi rilatis kunJulia en la lasta jardeko, de kiam ŝi estis en Italujo kaj mi tradukis por ŝiaj libroj kaj trovis tradukantojn. Vera esperantistino!
Kondolencojn al ni ĉiuj!

Renato

2.
Sylvain je 2020-03-26 15:25:54

Elkorajn kondolencojn al la familio. Eĉ mi kiu ne konis ŝin, inspiriĝas legante pri ŝi. Eĉ postmorte ŝi ne vivis vane.

1.
Katalin je 2020-03-26 15:14:46

Korajn kondolencojn al la familio kaj amikaro de Julia, tiu mirinda "vivartisto", kiu kiel viktimo de la kronviruso, forpasis en Italio Ripozu, kara Julia en paco.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.