Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Guozhu HU
Kromnomo:Miĉino, Eĉino
Vivtempo:1938 - 2020
Devenlando:Ĉinujo
Prezento:La 22-an de aprilo 2020 en hospitalo de WUHAN (Ĉinio) en sia 82a vivojaro forpasis HU Guozhu (1938-2020), ĉina fama esperantisto (ekde 1956).

Hu Guozhu (1938-02-03) naskiĝis en Wuhan. Jarfine de 1954 diplomiĝis en la Tekstila Politeknika Lernejo de Wuhan. Dum 1955-1966 li laboris en la 1-a kaj 6-a Ŝtata Tekstila Fabriko de Zhengzhou, Henan-provinco. Ekde la majo de 1966 laboris en Huangshi.
En 1981 fariĝis inĝeniero, en 1989 fariĝis supera inĝeniero, en 1994 emeritiĝis.
En 1956 li komencis memlerni Esperanton, la lernado daŭras dumvive. Dum 1959-1966 kontribuis tradukojn al la revuo El Popola Ĉinio.
1979: aliĝis al Hubei-a Esperanto-Asocio, funkciis kiel komitatano(1979-1986), vic-prezidanto(1986-2000), prezidanto(2001-2010).
1981: funkciis kiel prezidanto de Huangshi-a Esperanto-Asocio.
1990: aliĝis al ĈEL. Poste fariĝis konsiliano kaj honora konsiliano.
1983: membriĝis al UEA. 1989: al ILEI kaj fariĝis rajtigita ekzamenanto. 2004: al Esperantlingva Verkista Asocio (EVA).
Verkis la libron Esperanta Metriko (eldonita de Huangshi-a Esperanto-Asocio 1983).
Aliaj verkoj HU Parolas Maldelire(2000),Guozhu kaj Ni(2006),HU Laŭdas Verdakore(2004),Nefinlegebla Dante(2006),Ĉineska Gvidlibro(2007),Dek Mesaĝoj pri Esperanta Metriko(2008),Dek Mesaĝoj pri Rondelo(2008), Ĉina Galerio·108 Rondeloj de Guozhu(2008),Kantoj dum Vojaĝo de Homa Vivo (poemoj en la ĉina).
Eseo: Nova Floro kun Ĉina Odoro (2007),
librotrilogio El Verda Klaravo (2011 en tri volumoj), Babiloj Sur Verda Monto en du kolektoj po cent pecoj. La papera versio de la unua kolekto (n-ro 001-100) aperis en 2015 kaj tiu de la dua kolekto (n-ro 101-200) aperis en 2016.
1972 prove versis ĉineske, fariĝis iniciatinto de ĉinesko.
Kompilis lernolibron Elementa Kurso de Esperanto, eldonita de ĈEE 1992. (Ĉina Eldonejo de Esperanto)
Esperantigis la libron Matenaj Floroj Kolektitaj en Vespero de Lusin (1981, EPĈ).
Triptiko de Amrakontoj de Tang-dinastio(1998), Penseo,Senfina Bedaŭro kaj la Bivistino(2000 HEA).
Ĉinigis la eseon de D-ro Zamenhof Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia(1980, Xinhua KEL).
Kroata fabelo Wakajtajpu(2006, HEA)
Kunredaktis Poemoj de Armand Su (1992, ĈEE).
Kuntradukis Poemoj de Li Bai (1997, Japanio), Poemoj de Tang-dinastio (2007 Ĉinio).
Redaktoro de Nova Floro(1980-1989), Penseo(1997-1999)
1987-3-29/30 CRI raportis pri La Vojo de ĉina esperantisto Hu Guozhu. EPĈ (1996-10) raportis prie.
2007-12-09 en la 7-a Ĉina Kongreso de Esperanto estis honorita per la Premio de Speciala Kontribuo por Ĉina EM.
En 2009 maje CRI dissendis intervjuon kun Guozhu.
Inspirite de la fakto ke la Esperantigo de la Plena Teksto de Strangaĵoj de Liaozhai tradukita dum 30 jaroj neniam havas la ŝancon eldoniĝi, ekde 2003 memlernis fari eLibrojn kaj pli ol 30 eLibroj de Guozhu jam aperis interrete: http://www.elerno.cn/elibro/elibroj.htm
Ekde 2012 redaktis la rubrikon Aprezo pri Ĉinaj Antikvaj Poemoj por la retpaĝo El Popola Ĉinio.
Papera kolekto Babiloj Sur Verda Monto aperis en 2015 (la unua kajero kun cent pecoj) kaj en 2016 (la dua kajero).
Estas kunlaboranto de La Gazeto kaj La Kancerkliniko.
En 2016 akiris la titolon Honora Profesoro de Zaozhuang-a Universitato.

En 2017 li fariĝis honora membro de ILEI.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; | Aldoni propran komenton

3.
Forigita uzanto je 2020-04-24 14:28:56

Ankaŭ mi renkontis Lin persone kelfoje. Kondolencojn mi sendas al liaj familianoj.
Gouzhu HU ripozu en paco.

2.
Renatocorsetti je 2020-04-24 13:03:35

mi ankaŭ havis rilaton kun li. Mi kunbedaŭras. Renato

1.
vmel je 2020-04-24 09:58:15

Talenta poeto kaj bonega homo!
Mi havis bonŝancon korespondi kun li.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.