Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Laura Brazzabeni
Edukado-ensalutnomo:brazza
Vivtempo:1964 -
Devenlando:Italujo
Agadlando(j): Italujo
Prezento:Mi devenas el Italio, estas instruistino pri fremdaj lingvoj kaj pri Esperanto.
Mi doktoriĝis en fremdaj lingvoj kun eseo pri instruado de fremdaj lingvoj kaj literaturo kaj poste en italaj beletroj.
Mi oficiale rajtas instrui la anglan, la germanan, la hispanan kaj Esperanton kaj mi bone regas ankaŭ la francan.
Mi estas vicprezidantino de Itala Esperanto Federacio kaj membro de Itala Instituto de Esperanto, kie mi aktive laboras por kursoj kaj ekzamenoj.
Mi instruas Esperanton ekde 1990 kun kursoj ankaŭ en lernejoj. Mi nun instruas ankaŭ rete.
Mi respondecis pri komisiono pri instruado en IEF (Itala Esperanto-Federacio) kaj mi nun estas membro de la komisiono.
Mi laboris por la kreado de reta kurso KIREK de IEF preparante la ekzercojn de la lecionoj. La kurso havas dek lecionojn kaj oni proponas ĝin rete kun helpantoj.
Mi estas la administranto de la reta kurso KAPE por Italio.
Mi kunlaboras kun la itala versio de la reta kurso "Gerda malaperis".

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 8; | Aldoni propran komenton

8.
Myntsy je 2020-12-30 08:02:20

Kara Laura,gxuu la vivon nun antau la UK en Torino!
Vi vere meritas la lokon en Panteono,lerta lingvoinstruistino kaj agema organizanto, brakumojn el Finnlando.

7.
Ilia78 je 2020-12-30 01:15:51

Gratulon! Mi nur unua foje renkontis vin en itala kongreso 2011. Mi tamen memoras ke vi estas ege aktiva en itala movado.

6.
Jorgos je 2020-12-19 01:02:59

Saluton Laura !
Same, kiel Monika mi de E-Kongresoj en Italujo (Torino & Mazara del Vallo) konis vian agemon. Gratulon ! Js.

5.
Renatocorsetti je 2020-12-17 20:02:18

Gratulojn, Laura! Renato

4.
Forigita uzanto je 2020-12-15 17:27:29

Kara Laura, elkore mi gratulas vin.

3.
valer je 2020-12-15 14:43:31

Gratulojn!

2.
Monik je 2020-12-15 08:46:14

Kara Laura,
Mi ĝojas vidi vin eniri la Panteonon, Gratulojn ! ĉar vi estas tre agema mi ĉefe renkontis vin okaze de italaj kongresoj kiujn mi tre ŝatis, tiel bone ili estis organizitaj !
Bonan daùrigon kaj sanon . tutkore Monika05

1.
Patrick75 je 2020-12-15 06:07:14

Du italoj pliaj en la Panteono!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.