Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Paweł Fischer-Kotowski
Edukado-ensalutnomo:fiskot
Vivtempo:1990 -
Devenlando:Pollando
Agadlando(j): Francujo, Nederlando, Pollando
Prezento:Estas ĉiam bona sento malkovri junajn aktivulojn, helpi ilin ekinstrui kaj servi la movadon. Paweł havis jam antaŭe multajn meritojn, sed lia agado kiel juna kaj talenta instruanto estas tre laŭdinda. Ni kun ĝojo enirigas lin en la Panteonon ankaŭ (sed ne nur) pro tiu fakto, ke en 2020 li estis la plej diligenta onklo en nia projekto Ekparolu!, gvidante nur en tiu ĉi jaro ĝis mezo de decembro 145 parolsesiojn. Krom tio li multe helpis la redaktoron en la grupaj Zoom-lecionoj kaj en la provlegado de la nova Manlibro. Legu sube lian sinprezenton.
------------

Paweł FISCHER-KOTOWSKI (n. 1990) – pollanda esperantisto, bibliotekisto kaj hom-rajta aktivulo. Studis interlingvistikon en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, poste sekvis tie la instruistan trejnadon de ILEI kaj edukado.net.

Kunlaboranto de kelkaj Esperanto-revuoj, provleganto, ekde 2018 vicredaktoro de La Ondo de Esperanto kaj sekretario de la konkurso La Esperantisto de la Jaro.

Ekde 2012 membro de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro de ILEI. Pri la instruado de Esperanto okupiĝas aktive ekde 2019, de post la aliĝo al la programo Ekparolu! En la jaro 2020 la plej aktiva onklo kun preskaŭ 150 sesioj. Instruas ĉefe per la interreto, gvidante ankaŭ grupajn kursojn por Pola Esperanto-Junularo kaj Nord-londona Esperanto-grupo. En aŭgusto 2020 gvidis en Grésillon (Francio) dusemajnan intensan Esperanto-kurson pri la lingvo, movada historio, kulturo kaj literaturo. Unu el la provlegantoj de la 4-a eldono de Manlibro pri instruado de Esperanto.

Dumviva membro kaj delegito de UEA. Antaŭe komitatano A por Pollando (2011–2016) kaj oficisto – redaktoro de la Jarlibro por la jaroj 2016 kaj 2018. En TEJO plenumis plej diversajn funkciojn: komitatano A (2011–2012), komitatano B kaj ĝenerala sekretario (2012–2014), komitatano C/Ĉ (2016–2018) kaj membro de la Elekta Komisiono (2015–2017). En la jaroj 2014–2015 plentempa volontulo de TEJO en la Centra Oficejo. En 2016 LKK-ano de la 72-a Internacia Junulara Kongreso en Vroclavo (Pollando), respondeca pri financo. Krome, kunorganizis ankaŭ aliajn junularajn E-aranĝojn, i.a. JES en 2010, 2011 kaj 2019.

En la profesia vivo laboras kiel bibliotekisto kaj okupiĝas pri scienca informado, bibliografio kaj katalogado. Post trijara deĵoro ĉe la Nacia Biblioteko de Pollando transiris al la ĉefa biblioteko de la Sporta Altlernejo de Varsovio, kie li estas plenrajtigito pri ciferecigo. Ekster la laboraj kaj Esperantaj kadroj okupiĝas ankaŭ pri homaj rajtoj kaj kontraŭdiskriminacia agado, aparte en la asocio Lambdo Varsovio (Lambda Warszawa), en kiu okupas la postenon de vicprezidanto, kunordigas la bibliotekan fakon kaj la teamon de psikologoj kaj juristoj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 6; | Aldoni propran komenton

6.
ClaudeNourmont je 2020-12-22 12:50:45

Multajn gratulojn!

5.
Forigita uzanto je 2020-12-15 17:33:22

Kara Pawel, elkorajn gratulojn, bonvenon en la Panteonon.

4.
Mao87 je 2020-12-15 15:43:17

Kara Pawel,
Gratulojn pro via eniro en la Panteonon. Vi estas bonega ekzemplo por multaj Esperantistoj, ne nur instruistoj.
Amike
Rico

3.
valer je 2020-12-15 14:46:39

Gratulojn kaj bonvenon en la Panteono ;-)

2.
Patrick75 je 2020-12-15 04:38:51

Gratulojn Pawel! Vi estas ekzemplo por mi. Vi multe helpis min en Poznan: viaj konsiloj tre valoris kaj mi esperas partopreni la trijaran postdiploman studadon ĉe UAM en septembro 2021

1.
Katalin je 2020-12-14 23:04:57

Koran dankon, Pawel, por via rekorda nombro de Ekparolu-sesioj ĉi-jare, helpo en la grupaj Zoom-sesioj, pro via multflanka subteno, kaj speciale pro la ĉi-jara helpo en la provlegado de la Manlibro. Pluan sukcesan agadon en la novado, amike, Katalin 

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.