Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Yves Nevelsteen
Edukado-ensalutnomo:yvesnev
Vivtempo:1974 -
Devenlando:Belgujo
Agadlando(j): Belgujo, Francujo, Nederlando
Prezento:Yves NEVELSTEEN estas eldonisto, enpaĝigisto, komputilisto, tradukisto kaj volontulo ĉe Flandra Esperanto-Ligo kaj Esperanto Valonio.

Li bone regas la nederlandan, la francan, la anglan kaj la germanan. Esperanton li eklernis en 1989. Li estas iama prezidanto de Flandra Esperanto-Junularo (2004 ĝis 2007), estrarano de E@I (2007-2009) kaj verkinto de plurlingva vortaro pri komputilaj vortoj (Komputeko), manlibroj pri Vikipedio kaj diversaj praktikaj broŝuroj pri komputilaĵoj. Li (kun)organizis la beneluksan junularan kaj familian renkontiĝon PSKK inter 2002 kaj 2008. Al la kopirajta sceno li kontribuis per oficiala Esperanto-traduko de la permesiloj Creative Commons.

Yves instruas Esperanton en Benelukso, gvidas plurajn paroligajn rondojn kaj organizas trejnadon por instigi kaj helpi aktivulojn pli bone komuniki kaj pli efike uzi komputilon kaj interreton. Ekde 2018, li estas ankaŭ unu de la instruistoj dum la Stud-semajnfino en Nederlando (nivelo: progresantoj). Por Flandra Esperanto-Ligo li interalie helpas pri la libroservo kaj enpaĝigas revuojn kaj librojn. Ekde 2019 Yves pli aktivas en la suda parto de Belgio. Li multe provas kunlaborigi flandrojn kaj francparolantojn.
Fine de 2019, Yves faris prelegvojaĝon tra Francio, laŭ invito de Espéranto France. Li prelegis interalie pri Oftaj eraroj kaj novaj vortoj en Esperanto kaj pri Eventa Servo. Tiun ĉi lastan projekton kreis Fernando Ŝajani; Yves estas 'ĉefhelpanto': konsilanto, testanto de novaj funkcioj kaj komunikanto (kun uzantoj kaj gazetaro).
Por Eldonejo Libera, Yves estas provleganto. Li regule helpas pri provlegado de diversaj retejoj kaj libroj. Ankaŭ la novan Manlibron pri instruado de Esperanto li provlegis. Li cetere enhave kontribuis al tiu ĉi verko per du artikoloj.
Komence de 2020, Yves iĝis komisiito de UEA pri reta agado. En aŭgusto 2020, dum la Virtuala Kongreso de Esperanto, li de la estraro de UEA ricevis diplomon pri Elstara Agado, pro elstara kunlaborado en pluraj retaj agadoj (Eventa Servo, Vikipedio, Komputeko), starigo de la fonduso Instigo-Liberapay, Esperanto-traduko de retejoj kaj programoj kaj aliaj projektoj, kiel Eksterrete kaj kolekto de markoj en Esperanto.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 11; | Aldoni propran komenton

11.
ClaudeNourmont je 2020-12-22 12:56:19

Gratulojn!

10.
robinvdv je 2020-12-21 00:26:06

Gratulon, Yves!

9.
Telemo je 2020-12-16 19:41:38

Gratulojn Yves!

8.
jpsparenberg je 2020-12-15 19:12:26

Mi tre kore gratulas vin, kara Yves

7.
Forigita uzanto je 2020-12-15 17:36:31

Kara Yves,
Elkorajn gratulojn al vi!

6.
tiderat je 2020-12-15 17:06:02

Elkoraj gratulojn al vi,kara Yves! Edit kaj Tamás el Hungario

5.
Mao87 je 2020-12-15 15:41:52

Kara Yves,
Gratulegojn pro via eniro en la Panteonon!
Amike
Rico

4.
valer je 2020-12-15 14:48:32

Gratulojn kaj bonvenon en la Panteono ;-)

3.
germainpirlot je 2020-12-15 07:44:59

Gratulojn kaj sukcesegojn !

2.
Patrick75 je 2020-12-15 06:00:31

Sukceson Yves, amike Patrick

1.
Katalin je 2020-12-14 23:11:11

Koran dankon, Yves, gratulojn pro via multflanka agado por la movado, kaj speciale pro la ĉi-jara helpo en la provlegado de la Manlibro. Pluan sukcesan agadon en la movado, amike, Katalin 

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.