Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Johan Derks
Vivtempo:1940 - 2020
Devenlando:Nederlando
Agadlando(j): Burundo, Nederlando, Serbujo
Prezento:Ni premie invitas al la Panteono Johanon Derks, ĉefe pro lia aktiva partopreno en nia Ekparolu!-programo, kie li okazigis 76 sesiojn en la unuaj jaroj de la programo. Nun Johano ne plu aktivas inter la geonkloj, sed ni dankas lin pro la antaŭaj helpoj. Bonvolu sube legi lian sinprezenton.
-------------------

Mi eklernis Esperanton kiel 15-jarulo per koresponda kurso en la katolika movado en Nederlando kaj mi esperantumis ĝis mia 23a jaraĝo. Poste venis longa paŭzo kaj mi revenis al la movado en 1994, kiel 54-jarulo.

Mi estis instruisto de matematiko kaj havis malfacilajn laborspertojn. En universitato mi studis sociologion kaj maljunaĝe mi studis ankaŭ en Poznano, kie mi finis la Interlingvistikajn Studojn tie en 2017.
---
Mi estas nederlandano, sed vivas kun mia serba edzino en Beogrado. La serban lingvon mi neniam plu regos je mia aĝo kio kaŭzas mankon de kontaktoj, sed Esperanto malizolas min. Mi parolas kvin lingvojn.
Pri miaj antaŭaj spertoj mi diru, ke mi lernis la Cseh-metodon kaj gvidis Esperanto-kursojn.
Mi lasis min inviti al Rumonge, Burundo, Afriko, en 2009 kun mia esperantista edzino por doni kurson kaj instigis la tieajn Afrikajn esperantistojn krei Esperanto-centron, kiu nun estas uzata ĉefe kiel infanĝardeno por la unua kaj dua gradoj.
En 2004 mi organizis kun Gradimir Kragić sukcesan seminarion por balkananoj en Bosnio, sub la nomo Teslića Alvoko Moviĝi al Eǔropa Nacieco.
Mi fondis en 2015 revuon ˝Balkana Verda Stelo˝, kiu estis altnivela, sed pro manko de internacia redakcia teamo post du jaroj ni ne plu povis eldoni ĝin.
Mi opinias, ke Esperanto estas valora utopio, ĉar oni povas multe riĉigi sian konon de la homoj sur tero (historio, kutimoj, suferado, karakteroj, literaturo) pere de Esperanto. Mi estas maljuna, sed ankoraŭ vigla, kaj admiras la kuraĝon de komencantoj, komencintoj kaj progresantoj paroli vizaĝon al vizaĝo kun fremdulo.
Mi estas preciza rilate la (mal)aprobindecon de Esperanta lingvaĵo kaj scias la Antaŭparolon de la Fundamento parkere.

Mi partoprenis la projekton 'Ekparolu!' kun entuziasmo.

(Fonto: Johan Derks por la Panteono, en 2020.)

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
Burdo je 2020-12-18 19:38:03

Mi kore gratulas vin tiun distingon. Vi plene meritas ĝin!

1.
carlosaraujo je 2020-12-12 21:20:45

Li estis bona persono, mi partoprenis en parolsecio unu Foje kun li, post li
Fariĝis mia amiko, Foje Foje li telefonis al mi, ke Dio benas vin amiko!
Carlos Araujo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.