Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Andrzej Pettyn
Vivtempo: 1938 - 2021
Devenlando: Pollando
Agadlando(j): Finnlando, Pollando, Svedujo
Prezento: Andrzej Pettyn (1938–2021), konata pola esperantisto, forpasis post longa malsano la 23an de aprilo 2021.

Li studis pedagogion kaj en la jaroj 1961–1964 li instruis en bazlernejo kaj en la Kolegio pri Stenotipado kaj Fremdaj Lingvoj.
Pettyn ekkunlaboris kun la Esperanto-redakcio de la Pola Radio jam kiel junulo en 1959 kaj laboris tie dum pli ol 50 jaroj. Li fariĝis plentempa laboranto de Pola Radio en 1962. Entute li aktivis pli ol 40 jarojn en ĝia Esperanto-redakcio kaj dum 12 el tiuj jaroj samtempe en la finna redakcio, plie estris la Esperanto-redakcion inter 1983 kaj 2000.
Pettyn aŭtoris pli ol 40 lernolibrojn, vortarojn, ekzercarojn, legolibrojn kaj kasedojn kun parolekzercoj. Reaŭskulteblas lia konata voĉo en la instrumaterialo MAZI en Gondolando.
Lia lernolibro Ĉu vi parolas Esperante? aperis ankaŭ en pluraj aliaj landoj. Li instruis Esperanton kaj prelegis pri ĝi, interalie en Pollando, Finnlando kaj Svedio. Li abunde tradukis kaj prezentis literaturajn tekstojn, fabelojn, kantojn kaj aliajn poeziaĵojn.
Pettyn estis membro de UEA ekde 1958 kaj delegito ekde 1959. Li estis komitatano 1974-82, 1986-92 kaj 1995-2001, estrarano 1977-80 kaj ano de la Lingva Servo de UEA 1986-95. Inter 1975 kaj 2006 li estis membro de la Akademio de Esperanto.
-----
A. Pettyn loĝis en apudvarsovia urbo Milanówek /milanuvek/ kaj post sia emeritiĝo ĉe Esperanto-redakcio de la Pola Radio li ekaktivis en la societo de sia loĝurbo. Li unue estis kunfondinto de la Societo por Enamiĝintoj de Milanówek - organizo kun bonega atingo, precipe en la kampo de kontinua esplorado kaj reklamado de la tradicioj kaj atingoj de la urbo. Ekde 2001, li estas ĝia prezidanto organizante multajn eventojn kaj zorgante pri eldonaĵoj kaj arkivigoj de dokumentoj.

Li estis premiita multfoje pro sia engaĝiĝo antaŭenigi kulturon. La Ministerio pri Kulturo kaj Arto aljuĝis al li la meriton de kulturaktiva insigno.
En majo 2008, la Eksterordinara Kongreso de la Membroj de la Mazowieckie-Societo por Kulturo donis al li la titolon de Honora Membro de ICC "pro sia speciala kontribuo al la disvolviĝo de kulturo en la Masovia Regiono".
En novembro 2008, okaze de la 10a datreveno de Grodzisk Poviat, la ĉapitro de la honora premio "Patrono de Kulturo" donis al li "Pro elstara agado subtenante kulturajn agadojn en Grodzisk Poviat" - medalon "Patrono de Kulturo".

Li estas premiito de naciaj ĵurnalismaj premioj (1-a premio de la prezidanto de la Radio kaj Televida Komitato "por popularigi la polan kulturon en la mondo"- 1986) kaj Esperanto-premiojn (Vieno 1970) "pro disvastigado de scioj pri Pollando - la patrujo de Esperanto";
En Valencio en 1993 li ricevis la Japanan pacpremion ONISABURO DEGUCHI "pro lia kontribuo al konstruado de kompreno inter nacioj en elsendoj de Pola Radio."
Okaze de la 80-jariĝo de Pola Radio, rekone al liaj ĵurnalismaj atingoj, la Administra Estraro donis al li la Honoran Insignon de Pola Radio SA.
De la blindula komunumo, kiu dankeme donis al li la Honoran Insignon de Pola Blindula Asocio.
Dum multaj jaroj li kunlaboris kun polaj pupteatroj. En 1986 li ricevis la premion de la Internacia Festivalo de Pupaj Artoj en Zagrebo "pro la tuto de tradukoj de polaj pupartoj en Esperanton kaj popularigado de pupteatro". Li ricevis ŝtatajn ordenojn - la Arĝentan Meriton kaj Kavalira Kruco.

Andrzej Pettyn publikigis pli ol 40 librojn en Esperanto, el ili pluraj aperis ankaŭ en Finnlando, Ĉinio, Japanio, Usono kaj en pluraj eŭropaj landoj.

Pri kelkaj el liaj instrulibroj kaj materialoj vi povas legi en nia Katalogo, kie ni atendas komentojn pri la libroj.

Radio-elsendo de Pola Retradio, la 23an de aprilo 2021, en la tago de la forpaso de Andrzej Pettyn. En la programo ni povas aŭdi la anoncon komunikatan de Barbara Pietrzak pri la morto de A. Pettyn kaj du telefonajn intervjuojn faritajn de Barbara kun la iama kolego, Andrzej.

La funebra ceremonio de Andrzej Pettyn ​​okazos en Milanówek la 28an de aprilo.

La prezenton kompilis Katalin Kováts laŭ diversaj fontoj kiel: Vikipedio kaj Pola Retradio kaj la hejmpaĝo de Milanówek kaj mortanonco de la retejo de Pola Radio.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 5; | Aldoni propran komenton

5.
Raita je 2021-05-05 07:02:24

En Finnlando Andrzej Pettyn efike agis enmultaj someraj kursoj, el kiuj profitis mi inter la aliaj partoprenantoj.
Dankeme
Saliko /Raita Pyhälä

4.
Vojacek je 2021-04-26 13:22:32

Mi sincere kondolencas al familio, kolegoj kaj konatuloj. Mi memoras nian renkontiĝon okaze de UK en Vilno, kiam mi aĉetis de Andrzej CD kun mallongaj lecionoj de kurso Mazi en Gondolando, kiun mi uzadis en instruado, ĉar tiam ankoraŭ ne estis Mazi en interreto.

3.
EsperantoFranz1 je 2021-04-24 18:08:29

Mi elkore kondolencas al la kunuloj de s-ro Pettyn !

2.
Forigita uzanto je 2021-04-24 16:38:50

Kara Andrzej, vi ege mankas al ni ĉiuj. Okaze de mia vizito en la Esperanto Redakcio Pola Radio, vi interjuis min tiel, ke vi dissendis ĝin. Donis al mi multe da tre bonajn konsilojn rilate Esperanton, ties pli lernadon ankaŭ literature kaj vi donacis
la de vi verkitan lernolibron. Vi kuraĝigis min ankaŭ rilate la kantadon pro kiuj multe da dankoj ankaŭ nun. Ripozu en paco.

1.
Katalin je 2021-04-24 13:39:15

Kara Andrzej, 
Kvankam vi promesis al mi en 2018 verki biografion por la Panteono, pro via malsano vi neniam sukcesis realigi tiun promeson. Jen, nun mi provis kompili pri vi tekston, certe mankohavajn pro ne sufiĉaj konoj pri viaj meritoj. Kaj vi ne povas kompletigi ĝin plu.... Mi tristas. Mi almenaŭ certas pri via ŝatata foto, ĉar vi skribis al mi, ke mi uzu tiun ĉi. Mi rakontu al la aliaj, kion vi jam scias, ke mi lernis Esperanton (post hungara libro) aŭskultante la sonmaterialon de "Ĉu vi parolas Esperante?" kaj transskribante ĉiujn dialogojn mane, nehavante la tekston kaj la lernolibrojn. Mi ĝuis fari tion kaj mi eĉ nun memoras multajn detalojn. Via voĉo tute familie gravuriĝis en mian koron.  Mi konas kaj posedas plurajn el viaj libroj, kaj ŝatus havi ankaŭ la aliajn, eĉ se verkitajn por poloj. Mi memoras niajn babiladojn dum pluraj kongresoj kaj aranĝoj, kune faritan promenadon ekz. en Valencio, viajn intervjuadojn. Mi legas nun viajn lastajn mesaĝetojn al mi ...  viajn - plejparte - senkulpiĝantajn frazojn, kiujn mi ĉiam komprenis kaj pardonis. Kun sincera bedaŭro pri via frua forpaso mi kondolencas al via edzino, familio, kolegoj kaj samideanoj kaj al nia tuta komunumo. Ripozu en paco.  

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.