Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Giwan BAK
Kromnomo: Amondo
Edukado-ensalutnomo: bakgiwan
Vivtempo: 1956 -
Devenlando: Sud-Koreujo
Agadlando(j): Ĉinujo
Prezento: Mi estas koreo kaj naskiĝis en Koreio en 1956, en malgranda urbo Pohang, kaj eklernis Esperanton en 1973 en la urbo Busano, kaj doktoriĝis pri la gramatiko de Esperanto kaj la korea en 1992 en la universitato Konkuk, Seulo, Koreio (“Studo pri Morfologia Kontrasto de la Korea kaj Esperanto”). Ekde 1985, kiam reviviĝis Esperanto-instruado en koreaj universitatoj, mi komencis mian profesian vivon per-Esperantan, instruante ĝin en la universitato Dankook kiel docento. Kaj mi ankaŭ laboris kiel esploristo en la Esperanto-Instituto de la sama universitato. De tiam mi instruadas Esperanton kaj la korean en kelkaj universitatoj en Koreio kaj Ĉinio.

En la jaro 2002 mi transloĝis al Ĉinio kaj ĝis nun mi vivas en Ĉinio kiel gastoprofesoro de korea lingvo kaj Esperanto en 3 ĉinaj universitatoj, sinsekve. Kaj de kiam establiĝis Esperanto-fako, 4-jara bakalaŭra programo, en la ĉina universitato Zaozhuang en 2018, mi profesoras tie en la fako. En la universitato ankaŭ troviĝas Esperanto-Muzeo.

Mi verkis kelkajn librojn pri Esperanto kaj korea lingvo, ĉefe pri iliaj gramatiko kaj lernado. Interalie en Esperanton mi tradukis la antikvan korean libron, libro pri la invento de korea alfabeto far' la granda reĝo Seĝong (Sejong) en 1446, en la tempo de la regno Ĝoseon (Joseon), kaj ĝin eldonis la prestiĝa korealingva instanco Korea Lingva Societo. Pri ĝi oni povas konsulti mian artikolon pri korea alfabeto, aperinta ĉe revuoesperanto.org.

Ekster universitatoj mi gvidadas diversnivelajn Esperanto-kursojn por la publiko de la jaro 1980 ĝis hodiaŭ. Nuntempe mi gvidas la interretan kurson “KULZAM” (Kurso de Unua Libro de Zamenhof) por koreaj mez- kaj altnivelaj esperantistoj per Zomo, kaj en la jaro 2022 mi havas planon gvidi tie per la Dua Libro de la Lingvo Internacia.

Mi laboris kiel rektoro de la 70-a sesio de IKU ĉe la 102-a UK en Seulo, 2017.

Eldonaĵoj:
1980 Provu en Esperanto (unue memeldonita; en 1992, 4-a eldono pere de Eldonejo Espero, Seulo)
1989 Korea Eksprese (facila aliro al la korea), Eldonejo Hanshin, Seulo
1989 Gramatiko de Esperanto (en la korea), Eldonejo Hanshin, Seulo
Gramatiko de Esperanto (en Esperanto, esperantigita de Kim Uson),
Eldonejo Hanshin, Seulo (ĉe Guglo-Librejo, senpage)
1989 Hun Min Ĝong Um (esperantigita), Korea Lingva Societo, Seulo
1991 Traduko de Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto far' John C. Wells (kun aliaj, en la korea), Eldonejo Hanshin, Seulo (ĉe Guglo-Librejo, senpage)
1992 Esperanto 1, Eldonejo Deoksu, Seulo
1992 Esperanto 2, Eldonejo Deoksu, Seulo
1994 Elevatora Seulo (esperantigita poemaro, originale verkita de Kim Yocho), Eldonejo Hyehwadang, Seulo
2015 Esperanto-Retkurso 100, Korea Esperanto-Asocio, Seulo (ĉe Guglo-Librejo, senpage)
2017 Interesaj Esprimoj en la korea, Korea Esperanto-Asocio, Seulo

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; | Aldoni propran komenton

3.
bakgiwan je 2021-12-22 05:55:26

Mi ĝojas kaj kore dankas vin ĉiujn~~

2.
Tamara20 je 2021-12-16 10:06:51

Gratulon al AMONDO!
Elkoran dankon

1.
Arko je 2021-12-15 13:09:44

Gratulon al vi!
Vi multe kontribuis al ĉina E-instruado en universitatoj. Laŭdinde!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.