Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Fernando Jorge PEDROSA MAIA Junior
Vivtempo: 1983 -
Devenlando: Brazilo
Prezento: Fernando Jorge PEDROSA MAIA Junior, pli konata kiel Fernando MAIA Jr. (naskiĝis la 24-an de marto 1983 en Recifo, Brazilo) estas brazila esperantisto kaj geologo. Li bakalaŭriĝis pri Geologio en la Universitato de Braziljo (2005) kaj specialistiĝis unue pri Analizo de Sedimentaj Basenoj en la Universitato de la Subŝtato Rio-de-Ĵanejro (2007) kaj poste pri Kompleksa Petrofiziko en la Universitato de Teksaso ĉe Aŭstino en Usono (2010). Li komencis labori kiel geologo kaj petrofizikisto en 2007 por la nafto-kompanio de Brazilo, Petrobras, en la nordorienta urbo Arakaĵuo. Ekde 2015 li estas kunordiganto en Petrobras, ĉe la sidejo de la kompanio en Rio-de-Ĵanejro.

Post la reveno de Usono li estis invitita instrui petrofizikon en la Universitato Petrobras kaj en la Federacia Universitato de Serĝipo en Arakaĵuo kaj kunrespondecis pri la revizio kaj aktualigo de la kapabligaj programoj de Petrobras por geologoj kaj petrofizikistoj. Li estis elektita prezidanto (2016-2018) de la brazila ĉapitro de la Monda Societo de Petrofiziko (SPWLA), kiam tiam li inaŭguris la unuan studentan ĉapitron de SPWLA en Sud-Ameriko, ĉe la Federacia Universitato de Rio-de-Ĵanejro. Li respondecis pri rilatoj kun universitatoj en Petrobras kaj SPWLA kaj en 2019 li estis elektita regiona direktoro de SPWLA por Latin-Ameriko, kun aparta kunagado ĉe la Industria Universitato de Santander en Kolombio. Tiun postenon tamen li poste abdikis por povi plene sin dediĉi al Universala Esperanto-Asocio (UEA). En 2020 li estis invitita krei tutnovan kapabligan programon por Petrobras pri geologia modelado por esploristaj geologoj kaj kunordigi novan funkcimodelon en la kompanio por la fakoj geologia modelado, geokemio kaj petrofiziko aplikitaj al esplorado, pro kio li nuntempe kunordigas teamojn al tiuj fakoj dediĉitajn.

Esperanton li eklernis en 2006 ĉe studgrupo en la Universitato de Braziljo kaj per la libro “Esperanto sem mestre”, de F. V. Lorenz. En la sama jaro li fariĝis vikipediisto de la Esperanta Vikipedio. Li estis kasisto (2009-2014) kaj prezidanto (2014-2016) de Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO), kadre de kiu li starigis en 2011 la Fonduson por subteno al la junulo en Poznano, kun la celo subvencii la partoprenon de brazilaj junuloj en la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz en la urbo Poznano, Pollando. En BEJO li ankaŭ kunfondis la eventojn Novjara Aranĝo (NOVA) kaj Vintra Aranĝo (VINA). En 2014 li fariĝis membro de la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj laboris por la enirigo de TEJO en la Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj (IKRJO), la platformo per kiu UN kaj Unesko rilatas kun internaciaj junularaj organizaĵoj. Fine de 2014 li vojaĝis al Bakuo, Azerbajĝano, por partopreni la 1-an Globan Forumon pri Junularaj Politikoj, de Unesko, kaj por defendi la partoprenon de TEJO en la estraro de IKRJO, al kiu TEJO finfine estis elektita. En 2015 li vojaĝis al Novjorko, Usono, por sukcese defendi novan mandaton de TEJO en la estraro de la platformo dum jarkunsido okazinta en la sidejo de UN.

Ekde 2016 li estas Financa Direktoro de Brazila Esperanto-Ligo (BEL). En 2018 li estis elektita Komitatano C de UEA kaj estrarano de UEA pri kulturo kaj kongresoj. En 2019 li fariĝis komitatano A por Brazilo kaj estis elektita 1-a vicprezidanto de UEA (2019-2022). En 2020 li ekrespondecis i.a. pri la reta agado de UEA, kadre de kiu okazis la trimonata (junio-septembro) Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), responde al la pandemio de KOVIM-19 kaj kompense al la nuligo de la 105-a Universala Kongreso (UK), kiu okazus en Montrealo. MondaFest’ 2020 gastigis diversajn edukrilatajn eventojn, kiel NASK, SES, SEP kaj VEKI (de ILEI), krom la 1-an Virtualan Kongreson de Esperanto, kiun li ĉefgvidis por rehavigi virtualen plurajn programerojn de la nuligita UK, inkluzive la Tagon de Lernado (kompilita de ILEI) kaj aliajn klerigajn programerojn.

Ankaŭ kiel parton de la reta agado de UEA en 2020, partnerece kun Luis Obando kaj Kolombia Esperanto-Ligo (KEL) li kunkonceptis la retan Esperanto-kurson por hispanparolantoj. En 2021 kaj la kurso kaj la virtuala kongreso havis siajn duajn eldonojn. Al la du eldonoj de la kurso sume aliĝis pli ol 1300 homoj, el kiuj sume ĉirkaŭ 300 aliĝis kiel unuafojaj individuaj membroj de UEA.

La unuajn jarojn de la infanaĝo li pasigis ĉe la nordorienta marbordo de Brazilo, en la urbo Olindo, tamen ĉirkaŭ sep-jaraĝa li translokiĝis kun la gepatroj al kampara regiono apud la brazila ĉefurbo, Braziljo, en la centro de la lando. La patro estas elektronikisto kaj pionira komputilisto en Brazilo. La patrino estas instruistino kaj pedagogo. Kvankam simplaj homoj kaj loĝantaj en la kamparo, ambaŭ multe instigis ekde lia infanaĝo por interesiĝo pri legado (inkluzive de enciklopedioj) kaj pri temoj diversaj kiel sciencoj, arkeologio, agronomio, naturmedio, geografio, religioj kaj lingvoj. Oftaj estis vizitoj al onklino, kiu loĝis ĉe la Altebenaĵo Veaderoj, najbare al la brazila ĉefurbo, kie cetere troviĝas la bienlernejo Bona Espero, regiono riĉa je kristaloj kaj alternativaj iniciatoj. Pro Bona Espero, 13-jaraĝa li unuafoje aŭdis pri Esperanto, de la onklino kaj de la patrino, en epoko, kiam interreto estis nur en komenca staĝo. Ekde la junaĝo kontraŭa kaj al la hegemonio de kelkaj lingvoj kaj al la morto de kulturoj, kion li rimarkis esti okazanta en la Brazilo de la 1990-aj jaroj, li finfine sukcesis lerni Esperanton 10 jarojn poste en la universitata medio. Al la gepatroj, al la onklino, al la Altebenaĵo Veaderoj kaj al Bona Espero li ŝuldas sian esperantistiĝon kaj bakalaŭriĝon pri geologio. En 2020 li estis elektita Esperantisto de la Jaro, kion li ankaŭ ŝuldas al tiuj pli fruaj jaroj en sia historio.

Fonto: Fernando MAIA Jr por la Panteono.
Foto: Anna Striganova/Revuo Esperanto

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.