Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Marjorie BOULTON
Vivtempo:1924 - 2017
Devenlando:Britujo
Agadlando(j): Britujo
Prezento:La 30an de aŭgusto 2017 forpasis Majorie Boulton.

Ŝi naskiĝis la 7-an de majo 1924. Ŝi studis ĉe la Universitato de Oksfordo kaj gajnis sian unuan diplomon en 1944. Post du jaroj kiel licea instruistino, ŝi studis por dua diplomo, kiun ŝi akiris en 1948. Poste ŝi laboris en seminarioj por estontaj instruistinoj kaj, inter 1962 kaj 1970, estris seminarion tian en la angla Laga Regiono. Reveninte al Oksfordo, ŝi doktoriĝis en 1976 kun disertacio pri la verkisto Charles Reade.

Majorie Boulton verkas kaj en la angla kaj en Esperanto. Ĉefaj anglalingvaj verkoj – el entute 16 – inkluzivas The Anatomy of Drama (Routledge & Kegan Paul, 1960) kaj Zamenhof: Creator of Esperanto (Routledge and Kegan Paul, 1960). Ŝi eklernis Esperanton en 1949 kaj ŝia unua poemo aperis en Esperanto en Skotlando. Sekvis Esperantaj libroj: ekz. la poemaro Kontralte (1955), la dramaro Virino ĉe la landlimo (1960), la novelaro Okuloj (1967), la legolibro Faktoj kaj fantazioj (1984). Samtempe ŝi multe artikolas, ĉu fake, pri literaturo, ĉu ĵurnalisme (ekz. en Monato), prelegas kaj en Britujo kaj en aliaj landoj (ekz. ĉe Universalaj Kongresoj, el kiuj ŝi ĉeestis 27), kaj korespondas kun amikoj en la tuta mondo. Ŝi estas plurfoje premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA, membras ekde 1967 en la Akademio de Esperanto, estas honora membro de UEA, kaj prezidanto de la Esperanta kat-amikara asocio Rondo-Kato.
Kiel Esperanto-instruisto Marjorie Boulton estas aparte ŝatata pro sia humuro, sia pacienco kaj – nelaste – siaj vastaj konoj pri la lingvo kaj la literaturo de Esperanto. Dum 25 jaroj ŝi estris la Esperantajn somerkursojn ĉe Wedgwood Memorial College, Barlastono, Britujo (kiuj festis 50-jariĝon en 2010).

Instruante, ŝi ĝenerale havas surtable ekzempleron de PIV: per kutima humileco kaj modesteco ŝi atentigas, ke neniu – nek elstara poeto, dramisto, novelisto, biografiisto, nek membro de la Akademio de Esperanto, nek kandidato por Nobel-premio pri literaturo (proponita en 2008) – tro eminentas por ne daŭre, konstante kontroli lingvon, kiun ŝi evidente amas.

Paul Gubbins por la Panteono de www.edukado.net, oktobro 2010.
Pliaj informoj pri M. Boulton en Vikipedio.

La 10an de majo 2014 okaze de la 90-jara datreveno de Marjorie Boultn Humphrey Tonkin omaĝis al ŝi per prelego dum la Malferma Tago ĉe UEA. La prelegon vi povas spekti en nia FILMEJO.
Liston de ŝiaj verkoj kun ligoj al la tekstoj vi povas trovi en Originala Literaturo Esperanta

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 65; | Aldoni propran komenton

35.
Forigita uzanto je 2014-05-12 07:24:14

Sanon, pacon kaj ĝojon al vi kara sinjorino.
Estimplene Bojana, Beogrado-Serbujo

34.
herzbergcentro je 2014-05-11 17:25:09

Kara Marjorie,
mi havis la bonŝancon viziti vin, esti via gasto, ĝui vian gastamon, literaturan verkaron, vidi vian hejman bibliotekon kaj ludi kun viaj katoj...belegaj memoroj, same la renkontoj dum Esperanto-eventoj, kongresoj. Vi ne havis la eblon gastiĝi ĉe ni en Herzberg kaj vidi viajn verkojn sur nia biblioteka bretaro, sed certe ĝojigas vin la scio, ke tiuj verkoj trovas per nia kleriglaboro siajn legantojn. Ni sendas al vi niajn gratulojn, bondezirojn okaze de via naskiĝtago ankaŭ nome de klubanoj, geamikoj de Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg. Akceptu korajn salutojn de Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar el Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo

33.
molnar44 je 2014-05-08 15:23:12

Kara Marjorie Boulton,
antau ĉio permesu al mi saluti vin okaze de via 9ojara naskiĝdatreveno kaj deziri bonan sanon ,multan forton kaj sufiĉan energion por daurigi vian tre riĉan kaj sekvindan vivovojon kaj artan karieron.

Via nomo en si mem ĉiam memorigas min pri la solena inauguro de la Memorĉambro omaĝe al Dr-o Kolomano Kalocsay
okazinta dum la 68a UK en lia naskiĝloko Abaujszánto /Norda Hungario/

Nun mi ŝatus kapti la okazon danki vin pro la persona partopreno en la aranĝo
Kun via permeso ĉi-kaze mi ŝatus danki ĉiujn ,kiuj lau la atesto de la Gastlibro ĉeestis la okazintaĵon kaj grandmezure kontribuis al tio,ke la aranĝo iĝis vere internacia kaj sukcesa.

Mi rememoras kaj neniam forgesos pri via afabla personeco kaj pri la subtilaj dank-kaj entuziasmigaj vortoj.Koregan dankon

Kion nun deziri por la mondkonata,ŝatata kaj ege produktiva literatur-sciencistino ?
Nature fortan sanon,ĉiam sufiĉan energion por kapabli daurigi la jam ĝis nun ege indan vivovojon,karieron kaj publikigi la novajn subtilartajn,sincero-kaj humanismo-plenajn verkojn,do pliriĉigi la trezorejon de vi kreitan ĉu en via gepatra ,ĉu en Esperanto.

Lau la proverbo- "Timigu min kaj mi obeos honte:konvinku min kaj mi obeos volonte "-vi konvinkis min kaj esperas ,ankau aliulojn ,ke en via agado kaj personeco la intelekta,la emocia kaj la arta kvalitoj estas en harmonio ,en paca kunekzisto kaj
ĉion vere ecigas la sincero kaj la humanismo,kiujn trajtojn la homaro ne nur soifas ,sed nepre bezonas.

Kun respektplenaj salutoj kaj bondeziroj,via
Molnár László,Sárospatak /Norda Hungario/
.

32.
Raita je 2014-05-08 13:11:35

Saluton.
.
Bonvolu pasi mia bondeziron por estimata s-ino Majorie Boulton , se eblas .
Bondezirante vin ankaŭ
Navin Shrestha el Kathmandu. Peris Saliko tra Finnlando.

31.
RoSartoro je 2014-05-08 02:09:03

Saluton Marjorie: feliĉan naŭdekan datrevenon, nome de argentinaj geamikoj kaj legantoj... kiuj esperas rememorigi vin dum nia 99-a UK! Estu benita kun plia sano kaj feliĉo!

30.
EsperantoFranz1 je 2014-05-04 22:28:51

Mi same gratulos al vi pro via naskiĝtago la 7-an de majo. Cetere mia unua Esperantlingva libro, kiun mi legis antaŭ pli ol 30 jaroj estis via "faktoj kaj fantazioj". Krome mia naskiĝtago situas prokzime al la via. Mi staras nur kelkajn tagojn antaŭ mia 60-jariĝo (10-a de majo) je unu triono pli juna ol vi. Do mi ĉefe deziras sanon kaj ĉion kion vi mem deziras. Amike Franz el Pfaffenhofen (Bavarujo).

29.
r7o6b je 2014-05-04 18:59:26

Kara nia Poetino,
Kiel trezoron mi konservas vian letereton pri la faka asocio de nefumantoj. Kiel bele vi rondelis kun William Auld! Kaj kelkajn "Ĝojkantojn" mi parkerigis. Koran dankon kaj ĝuu vian naŭdekan!
Rob Moerbeek.

28.
stelamiko je 2014-05-03 07:39:41

Perita saluto de Birthe Lapenna, Kopenhago, Danlando:

Kara Marjorie,
Tutkoran gratulon okaze de via grava naskiĝtago! – Mi deziras ĉi tie esprimi al vi miajn ĝojon kaj elkoran dankon pro ĉio, kion vi faris por Ivo kaj mi: pro via enorma laboro tradukadi la verkon 'Retoriko' el Esperanto en la anglan; pro la multaj belaj poemoj, kiujn vi verkis pri ni, inkluzive tiun pri la venko de Ivo ĉe UNESCO/Unesko en Montevideo en 1954; pro via libro 'Virino ĉe la Landlimo', eldonita de la fama KOKO-eldonejo (Kirsten Zacho kaj Poul Thorsen); pro via granda verkaro, kiu multe ĝojigis kaj ĝojigas la tutan esperantistaron, ktp. ...
Ofte mi pensas pri niaj belaj kunestadoj ĉie en la mondo, inkluzive tiuj en via hejmo en Oxford, en Frostavallen (Svedio), kie ankaŭ via kara Patrino ĉeestis, en la hejmo de miaj gepatoj, Kirsten kaj Peter Zacho en Kopenhago, kaj en la hejmo de Ivo kaj mi en Londono. Mi deziras esprimi miajn ĝojon kaj dankon pro nia ĉiama amikeco, Marjorie!
Fine, mi deziras al vi belan feston, kiun VI pli ol meritas. Kvankam mi nun ne plu loĝas en Londono, mi tamen ĉeestos enpense. Ĉion plej-plej bonan por via estonteco, Marjorie.

Plej kore, via
Birthe Lapenna

27.
Francois je 2014-05-02 18:24:13

Kara Marjorie Boulton,

Mi salutegas vin okaze de via naskiĝtago!

Francois
U.S.A.

26.
Dimitrije je 2014-05-02 04:27:28

Mi aldonas floron en bukedon de bondezirojn, kara kaj tre estimata M. B.!

25.
Roze je 2014-05-01 11:47:37

Estimata Marjorie Boulton
Vi, viaj verkoj estas tre gravaj por ni, kiuj lernas Esperanton. Mi deziras al vi ĉion plej bonan. Feliĉan naskiĝtagon!!!!
Rosangela.

24.
minuski je 2014-05-01 03:13:51

Kara Marajorie Bulton,

Mi uzis Faktoj kaj Fantazioj por lerni Esperanton. La rakontoj riĉaj de multaj vortoj tre plaĉis al mi.
Via laboro por Esperanto estas tre grava !
Okaze de via naskiĝfesto, mi gratulas vin !

Bruno HENRY Nilvange Francio

23.
Mike59 je 2014-04-30 19:36:16

Estimata Marjorie,
Mi tutkore deziras al vi ĉion plej bonan okaze de via naskiĝtago! Gratulon pro viaj elstaraj verkoj (mi multe ŝatis la legadon de via biografio de Zamenhof, ekz.). Dankegon pro via admirinda agado favore al nia bela lingvo!
El Francio, kun miaj plej amikaj pensoj kaj salutoj,
Mikelo

22.
Myntsy je 2014-04-30 17:45:12

Karega Marjorie,
Neniam mi forgesos nian unuan interparoladon dum mia dua UK en Brajtono en la kongresa Libroservo. Klientoj raris, mi foliumis librojn, sciencajn, novelajn, poemlibrojn´. Mi ekkonis vin kaj rimarkis, ke vi tre afable ridetante sekvis mian laboron. Iom post iom vi alproksimigxis kaj alparolis min: "Cxu mi rajtas diveni vian profesion?" Mi sentis, ke al mi parolis verkistino , kiu tuj divenas la vivon de kunparolanto. Vi gxuste sciis. Ni interparolis longe pri literaturo,. Cxiam ,kiam mi legas Faktoj kaj fantazioj , mi memoras nian interparoladon. Dum pli ol dudek jaroj, mi donacis "Faktoj kaj fantazioj " al kelkdekaj diverslandaj novaj esperantistoj por helpi ilin plibonigi sian lingvoscion amuze. Poste ni havis kelkfoje eblecon iom interparoli ekz pri katoj k.t.p. En Vilnius mi gxojis sidi apud vi en auxtobuso por viziti bibliotekon. Ofte mi gxuas legi viajn poemojn kaj librojn. Mi deziras al vi sendolorajn noktojn kaj belajn tagojn, manoj de cxiuj esperantogeamikoj kaj legantaro de viaj anglalingvaliteraturo anime portas vin. Amike Synnöve Mynttinen, finnlandanino el Suomio

21.
stelamiko je 2014-04-30 15:15:56

Tre estimata Marjorie Boulton,
Varmajn gratulojn kaj bondezirojn okaze de via 'granda tago'.
Vi estas la unua eksterlandano, kun kiu mi havis la plezuron interŝanĝi pensojn en la Internacia Lingvo, nome tuj antaŭ la UK 1956 en Kopenhago.
Tutkoran dankon pro via multjara, altkvalita laboro por la bono de Esperanto kaj ĝia kulturo.
Elkore salutas 'missekata' sekretario Mogens Rude Andersen, Espergærde, Danlando

20.
Bettyc234 je 2014-04-30 13:54:56

Kara Marjorie,
Okaze de via naskiĝtagdatreveno mi deziras al vi ĉion plej bonan. Viaj libroj ĉiam inspiras kaj pensigas min, do pro tio mi ankaŭ volas danki vin.
Mi sendas al vi elkorajn bonajn dezirojn de Danio.
Betty Chatterjee

19.
Monika je 2014-04-30 12:16:00

Kara Marjorie,
Mi deziras al vi tre felicxan naskigxtagon kaj bonan sanon. Dankon por via altkvalita laboro!
Elkore, Monika

18.
Forigita uzanto je 2014-04-30 11:18:07

Ni tre kore gratulas al Marjorie, deziras refortighon kaj estonte ankorau multe da ghojo che pli bona sano.
Wera kaj Detlev Blanke el Berlin

17.
Vojacek je 2014-04-30 10:45:59

Ankaŭ mi aldoniĝas al gratulantoj kaj deziras precipe sanon kaj feliĉon. Josef Vojáček.

16.
Avelojo01 je 2014-04-30 10:35:43

El Francio, Petro kaj mi Eva Chibleur, ni plej kore salutas vin okaze de via datreveno ; ni deziras al vi ĉion la plej bonan, sanon kaj realon de viaj plej karaj bondeziroj.

15.
rafaellima je 2014-04-29 22:24:00

Kara Marjorie Boulton. Gratulon pri via naskiĝtagon. Vi estas ekzemplo por ni....

14.
Kelli je 2014-04-29 19:04:44

Kara Marjorie Bouton,
Feliĉan naskiĝtagon, multan pacon, sanon kaj ĝojon.
Dankon, legi belegajn rakontojn kaj poeziojn estis kiel eniri ravan mondon.
Kore, Kelli.

13.
Kamali je 2014-04-29 18:49:01

Dankon al vi pro ĉio, kion vi bonvole faris por Esperanto. Mi deziras al vi sanon kaj feliĉon.

12.
sudastelaro je 2014-04-29 15:57:10

Ni ĉiuj kore dankas pro la fruktodona laboro de via plumo, kiu montris, ke Esperanto povas esti kaj estas riĉesprima lingvo. Plenan resaniĝon kaj refortiĝon je tiu bela rondcifera aĝo, kun sano, survoje al via centjariĝo!
James Piton
Brazilo

11.
petrolaverno je 2014-04-29 15:47:35

Feliĉe, ke spertulino progresigas la mirindan lingvon "ESPERANTO" .Daŭrigu viajn agadojn!

10.
rzerbetto je 2014-04-29 15:45:56

Kara Marjorie,
Mi ege admiras vian talenton. Tuj post esperantistiĝi mi estis ensorĉita de viaj verkoj. Koran dankon pro via elstara kontribuo al Esperanta literaturo.
Via, Rafael H. Zerbetto

9.
nazarelaroca je 2014-04-29 15:04:54

Kara Marjorie Boulton,
Via Poezio beligas mian vivon!
Koran dankon!
Sanon, pacon, ĝojon al vi!
Plej admire,
via: Maria Nazaré Laroca (el Brazilo)

8.
Forigita uzanto je 2014-04-29 14:34:52

Nun kiam la 20-a jarcento jam malantauas,
sendubas ke la ina bardo de la jarecnto Ŝi estis:
la talento, la erudiciulo, la emocia pilono, la kronikisto, biografo...
Shi kiu la popolon verdan sentis, la lingvon ludovikan majstris,
la kulturon de Espero profundigis.
Marjorie, la eterna.
Zlatko Tišljar

7.
vmel je 2014-04-29 14:29:09

Kara Marjorie,
mi tutkore gratulas vin okaze de via jubileo. Mi ĉiam admiras viajn verkojn (kaj cetere, ŝatas katojn samkiel vi). Al mi bonŝancis vidi vin persone kaj esprimi mian omaĝon dum UK en Vilno, 2005. Via kontribuo al Esperanto-literaturo estas vere elstara.

6.
kuniklo je 2014-04-29 14:16:33

Saluton kaj sanon al nia dojena autorino
de eminenta poezio.
Kurt Fischer

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.