Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Luis Miguel OBANDO TOBAR
Kromnomo:Luis Obando
Edukado-ensalutnomo:luis
Vivtempo:1995 -
Devenlando:Kolombio
Prezento:Luis Miguel OBANDO TOBAR, pli konata kiel Luis Obando (naskiĝis la 21-an de decembro 1995 en Cali, Kolombio) estas kolombia esperantisto kaj financisto. Li bakalaŭriĝis pri Merkatiko kaj Internaciaj Negocoj en la Universitato Cudes (Kolombio), kaj studis (sed ne finis) Juron kaj Politikajn Sciencojn en la Libera Universitato de Kolombio, kaj nuntempe magistriĝas pri Negoca Administrado en la Universitato de la Homoj (Kalifornio - Usono).
Profesie li laboris kiel financisto kaj komerca direktoro kaj nune okupiĝas pri investado en la borso, kaj ĝeneralaj merkataj tendencoj.
Li loĝis en Usono kaj dum kelkaj monatoj en diversaj eŭropaj landoj. Li parolas flue la italan, la anglan, la hispanan (denaske) kaj Esperanton, krome li havas mezan nivelon pri la KSL (Kolombia signolingvo), la germana, la gvarania kaj Tokipono.
Li eklernis Esperanton en 2018 post komprenado de la logiko de Esperanto, ĉefe pro sia ĉiama ŝato al scienco pri la formoj kaj leĝoj de la pensado kaj pro emo eniri diverslingvajn mediojn, li neniam havis instruiston aŭ gvidanton pri la lingvo, sed lernis ĉefe per libroj. Kelkajn monatojn poste li multe interesiĝis pri gramatiko kaj ellegis PMEG-n kaj aliajn prestiĝajn librojn tiajn, kaj ekdiskutis pri gramatikaĵoj.

Dumviva membro de UEA, kunlaboranto de UEA, ESF kaj KEL, eksestrarano de TEJO, kunlaborinto de Ekparolu, Vikipedio, Tutmondaj Voĉoj, kaj aliaj.
En UEA dum la lastaj jaroj li okupiĝis i.a. pri la voĉlegado de la revuoj Esperanto kaj Monato kaj ties sendado al organizoj de blindaj esperantistoj kaj lernantoj, kiuj plibonigas sian komprenon per aŭskultado de aktualaj artikoloj, li kunordigas la jutuban kanalon UEA-viva. Kadre de UEA kaj sub la gvido de la Esperantisto de la Jaro 2020 Fernando Maia, Luis multe kunlaboris por MondaFest’ kiu okazis anstataŭ la 105-a Universala Kongreso (UK) de Montrealo 2020. MondaFest’ 2020 gastigis plurajn gravajn eventojn, i.a. edukrilatajn kiel NASK, SES, SEP kaj VEKI.

Li sukcese trapasis B1 KER-ekzamenon unu monaton post eklernado de Esperanto kaj C1 kompleksan KER-ekzamenon malpli ol unu jaron poste, nuntempe estas la ununura kolombiano, kiu sukcesis pri C1-Kompleksa KER-ekzameno.

Li tradukis plurajn artikolojn kaj fragmentojn el diversaj libroj, i.a. 600-paĝa libro de proverboj en pli ol 12 lingvoj, ankaŭ tradukis kantojn kiujn li mem sole aŭ akompane kantis kaj voĉaktoris en E-dublaĵoj kaj voĉlegis en diversaj E-videoj kaj aliaj.

Li instruas Esperanton kaj virtuale kaj ĉeeste, kreis grupojn de lernantoj kaj instruis en publikaj bibliotekoj, je la pandemia epoko li ekinstruis virtuale unuope al pli ol 50 lernantoj el pli ol 20 landoj, kaj en 2020 post konversacioj kun la vicprezidanto de UEA Fernando Maia, invitis al KEL (Kolombia Esperanto-Ligo) kaj ties plej fervoraj kunlaborantoj Moisés Herrera kaj Doniben Jiménez kunlabori por krei la plej grandan virtualan kurson de Esperanto por hispanparolantoj, ili kvar kune kreis la kurson de Esperanto, kiu ricevis helpon de pluraj instruistoj, kaj aliĝojn de pli ol mil lernantoj (entute 2020 kaj 2021), centoj el ili nun estas membroj de UEA kaj aktivas en Esperantujo.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.