Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Maurizio Giacometto
Kromnomo:Rico
Edukado-ensalutnomo:Mao87
Vivtempo:1972 -
Devenlando:Italujo
Agadlando(j): Britujo
Prezento:Maurizio Giacometto (en Esperantujo ‘Maŭrico’ aŭ ‘Rico’) unue eklernis Esperanton en la jubilea jaro 1987, kiam li estis mezlernejano, en sia naskiĝurbo Torino, Italujo, kie li sekvis la kurson de Pedro Aguilar Solá. Li trapasis la ekzamenon de la itala Esperanto-Instituto, tuj antaŭ la bakalaŭriĝo. Elmigrinte al Britujo por la universitataj studoj en eŭropaj kaj internaciaj komercaj aferoj kaj teknologio, kaj poste multe vojaĝante tra Eŭropo kaj deĵorante en pluraj landoj pro sia laboro, li ne plu trovis tempon por la Internacia Lingvo.
Post longa paŭzo, li revenis al la lingvo kaj movado kaj ĉeestis plurajn kursojn de EAB (Esperanto Asocio de Britio) kaj poste trapasis unu el ĝiaj ekzamenoj. En 2018 li sukcese trapasis la KER-lingvoekzamenon je la nivelo C1-kompleksa kaj nuntempe helpas al multaj lernantoj prepariĝi al tiuj ekzamenoj.
Maurizio estas unu el la plej aktivaj geonkloj en la lingvoprogresiga programo de Edukado.net, Ekparolu! kie li jam gvidis pli ol 130 sesiojn (ĝis la fino de 2021) kun multaj genevoj, kiuj loĝas en diversaj partoj de la mondo, de Azio ĝis Nord-Ameriko, de Sud-Ameriko ĝis Eŭropo.
Tuj post la kreado de la retejo uea.facila, ĝia redaktoro Anna Löwenstein, proponis al Maurizio kunlaboron en la retejo. Ekde la komenco de 2019, li verkas kaj voĉlegas artikolojn por la retejo, ĉefe kiel redaktoro de la rubriko ‘libroservo’.
La redaktoran laboron li faras ankaŭ en la ‘fizika’ mondo, ne nur en la Interreto. Maurizio estas redaktoro de la nacia bulteno de EAB, ‘Update’, kompilanto de la bulteno de la Londona Esperanto-klubo kaj de tempo al tempo korespondanto de la revuo Monato en Britujo. Li estas nun multjara membro de EAB kaj UEA.
Li kontribuas diversmaniere al la brita movado, precipe en la instru-kampo sed nun ankaŭ en aliaj fakoj kiel libro-tradukado kaj voĉlegado. Li instruadas en la semajnfinaj kursoj de EAB, Lernu! kaj Lernu Plu! ĉe la sidejo de EAB en Barlastono kaj, ekde la komenco de la pandemio, virtuale per la programo Zoom. La privata traduk-laboro lastatempe iĝis ‘profesia’, kiam Maurizio havis la okazon traduki unu el la multaj porinfanaj libroj, kiujn EAB elangligas kaj publikigas. Lia unua verko estos disponebla fine de 2021.
En la somero de 2021 li estis unu el la ĉefaj voĉaktoroj en la lernolibro 'Enjoy Esperanto’, de Tim Owen. La sondosieroj disponeblas kiel suplemento al la papera libro.
Krom la ‘profesiaj’ verkoj kaj laboro, Maurizio amuziĝas per verkado de poemetoj, mallongaj rakontoj kaj mikronoveloj. Kelkajn el tiuj publikigis Esperanto-USA en sia bulteno ‘Usona Esperantisto’.
Organize li aktivas ĉefe en sia loka regiono en suda Anglujo, kie li kreis Esperanto-grupon en sia loĝurbo por renkontiĝi kun aliaj novaj kaj malnovaj Esperantistoj. Dum la pandemio, li pli kaj pli kunlaboris kun la Londona Esperanto-klubo, integrante la konversaciajn renkontiĝojn de la loka grupo en la ampleksan kursaron de Londono, prelegante por la klubo kaj kreante kvizojn, paroligajn kaj lernigajn ludojn kaj prezentojn.
Lernado neniam finiĝas. Krom la daŭra legado de Esperanto-verkoj, li planas trapasi la novan C-2 nivelon de la KER-Ekzamenoj. Intertempe, lia interesiĝo pri la Esperanto-kulturo, literaturo, fonetiko, gramatiko, lingvo-instruado kaj pri lingvistiko kaj interlingvistiko igis lin aliĝi al la tri-jara (2021-2024) postdiploma studprogramo de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Pollando.
Aldone al la angla kaj al Esperanto, li parolas ankaŭ la italan, kiel denaskan lingvon, la francan kaj la piemontan. Li atribuas sian amon al lingvoj, kulturoj de la mondo kaj Esperanto, al la tri-lingva medio en kiu li naskiĝis kaj pasigis la jarojn de la infaneco.
Malkabeinta esperantisto, ‘Rico’ priskribas sin kiel reveman verkemulon, senbridan legemulon kaj senhontan kvizemulon. Demisiinte de kelkaj jaroj de sia laboro kiel taksiisto de la gefiloj, li nun havas multe pli da tempo por Esperantumado. Li loĝas apud Oksfordo, Britujo.

Fonto: Maurizio mem, por la Panteono, la 30an de novembro 2021.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 6; | Aldoni propran komenton

6.
mojo je 2022-01-05 12:36:00

Koran gratulon, Rico, ke vi enpanteoniĝis! Mi miras pri kaj dankas pro viaj ŝajne neelĉerpeblaj energio kaj tempo, tiom multflanke kaj profunde vi engaĝiĝis por nia afero. Mi deziras al vi pliajn sukcesojn ĉe ISUAM!

5.
Amira je 2021-12-22 14:22:12

koran dankon. Ankauh mi tre ghojjs pro nia konversacio. Dank 'al vi mi povos eniri chi tiun lecionon. Mi iom timas paroli kun alilandanoj . Sed fakte mi kredas ke mia esperanto pli kaj pli bonighos ..Dankon.

4.
Mao87 je 2021-12-18 14:50:14

Korajn dankojn al ĉiuj pro la gratuloj, ĉi tie kaj en aliaj forumoj. :-)

3.
Monika je 2021-12-17 22:48:41

Elkorajn gratulojn, Rico!

2.
Tamara20 je 2021-12-16 10:07:43

Gratulon al onklo mia!!!

1.
Patrick75 je 2021-12-15 08:53:51

gratulegojn karulo!!!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.