Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Lucija Borčić
Vivtempo: 1921 - 2015
Devenlando: Kroatujo
Prezento: LUCIJA BORČIĆ (1921-2015)
Lucija Borčić naskiĝis la 26-an de julio 1921 en Podšpilje, insulo Vis. Ĝis emeritiĝo ŝi estis oficistino de la Plastikarta Asocio de Kroatio, en Zagrebo. Laŭ edukiĝo ŝi ne estis lingvisto, sed tio ne malhelpis ŝin ĝuste tiukampe agi.
Ŝi esperantiĝis en la jaro 1940 en Zagrebo kaj de la jaro 1946 aktive partoprenis en la movado. Ŝi gvidis diversgradajn kursojn, kaj plenumis diversajn funkciojn ĉe la loka kaj nacia niveloj. La unua grava kaj granda aranĝo kiun ŝi ne nur organizis, sed same estis inter la iniciatintoj, estis de la 38-a Universala kongreso de Esperanto okazinta en Zagrebo (1953). Ŝi estis honora membro de la Universala Esperanto Asocio (2001) kaj membro de la Akademio Literatura de Esperanto (antaŭe Esperantlingva Verkista Asocio).
Lucija Borčić dum sepdeko da jaroj (ĝis du semajnoj antaŭ la morto!) donis nemezureblan kontribuon al la disvastigo de la kroata kulturo, tradukante. Sen ia aparta modesteco oni ja povas fiere diri, ke ŝi certe trovas lokon inter la plej fruktodonaj kroataj tradukistoj al iu ajn lingvo. Nome, kutime la tradukistoj specializiĝas ĉu por iu ĝenro de la literaturo, eĉ por specifa historia periodo. Kaj Lucija estis super ĉio: ŝi tradukis verkojn de la kroataj verkistoj de mezepoko ĝis nunaj tagoj. Same, ŝi majstre tradukadis poezion kun aparta sentemo por rimo. Aliflanke, ne mankis ege atentemaj prozaj tradukoj. Ŝi i.a. tradukis verkojn de Marko Marulić (1450-1524), Marin Držić (1508-1567), Petar Hektorović (1487-1572), Petar Zoranić (1508-1543/1569), Milan Begović (1876-1948), Antun Šimić (1898-1925), Ivo Andrić (1892-1975), Vesna Parun (1922-2010), Ivan Golub (1930-2018), Mile Prpa (1944), Siniša Glavašević (1960-1991), Šimun Šito Ćorić (1949) kaj de aro de poetoj kies verkoj aperis en diversaj antologioj.
Ŝi majstre esperantigis plurajn kroatajn popolajn, popularajn kaj religiajn kantojn, kvankam ŝi mem ne posedis muzikan edukiĝon, (tamen la muziko estis unu inter ŝiaj ŝatataj okupoj)! Ni aldonu, ke ĉiuj tradukitaj kantoj estas kaj bonege tradukitaj, kaj samtempe tute akorditaj kun la muziknotoj. Aparte mi ĉi tie menciu la tradukon de la kroataj kristnaskaj kantoj.
Krom beletro, ŝi ankaŭ esperantigis la tekstojn kun aliaj karakterizoj: pri dommastrumado, pri politikaj temoj.
Kronon al sia tuta poresperanta agado ŝi donis per kompilado de la duvoluma vortaro: Kroat-esperanta kaj Esperant-kroata. Ŝi aldonis plurajn nuancojn, kaj ĝi iasence eĉ pli ampleksas ol PIV.
Ŝi mem verkis poemojn kiuj trovis siajn lokojn en diversaj antologioj, sed same memstaraj eldonoj. Por iuj eĉ ŝi ricevis premiojn. Origine ŝi verkis en Esperanto, sed plurajn ŝi mem tradukis al la kroata.
La verkoj, kiujn tradukis Lucija Borčić, troviĝas en la plej grandaj esperantaj bibliotekoj (Roterdamo, Ateno, Vieno, Romo, Tokio), sed same en la Esperanto-parko en Cormano (Italio) kie - kiel malfermita libro - troveblas la tradukita ĉapitro de Judita kies verkisto estas la „patro de la kroata literaturo“ (1450-1524).
Lucija mortis en Zagrebo, la 14-an de novembro 2015. Sed, estis forgesita nek ŝi, nek ŝia verkaro. Unu jaron post ŝi morto, Kroata Esperantista Unuiĝo okazigis la publikan aranĝon nomitan „Memorialo“. Al la "Memorialo" aldoniĝis la "Tradukkonkurso Lucija Borčić" (de la jaro 2017). Momente ĝi estas unika, ĉar oni povas partopreni tradukante al E-o de iu ajn lingvo! Por omaĝi plian ŝian amon, fotado, de la jaro 2019 al la Memorialo aldoniĝis "Internacia foto-konkurso Kroatio de via okulo".


Informoj pri la premioj kaj la plej gravaj verkoj
Premioj:
1985: Internacia konkurso Clelia Conterno, Milano – la unua premio por la poemo „Artist' bluas“
2001: EKRA, Razgrad, dua premio por poezio – ciklo da poemoj
2001: LIRO, Kaliningrad – premio por la poemo „Por la orfoj kaj plorantoj“
2008: KALENDULO, Zagreb – por la Granda vortaro esperanto-kroata
2009: SPEGULO Bialistok – premio por la Granda vortaro esperanto-kroata kaj por la traduko Dundo Maroje
Originaj verkoj:
1990: poemoj en „Jubilea versgirlando“, Zagreba Esperanto-Ligo
1991: poemoj en „Kroatia esperanto poemaro“, Internacia Kultura Servo
2001: „Pulsas la viv'“, originaj poemoj, Internacia Kultura Servo
2008: Granda vortaro Esperanto-kroata, (Kroatia Esperanto-Ligo kaj Sveučilišna knjižara, Zagreb)
2009: Granda vortaro kroata-esperanto, (Kroatia Esperanto-Ligo kaj Sveučilišna knjižara, Zagreb)
2011: „Reminiscencoj“ – 43 sonetoj en Esperanto (propra eldono)
2011: „Reminiscencije“ – reverso de la sonetoj al la kroata lingvo (propra eldono)
2011: „Otkucaji“– reverso de la esperantlingvaj poemoj el la poemkolekto el „Pulsas la viv'“ (propra eldono)
2016: „Post la naŭdekaj – notoj el maljunulejo“/“Poslije devedesete - zapisi iz staračkog doma“, Kroata Esperantista Unuiĝo

Tradukoj de la kroata lingvo al Esperanto:
1984: Zora Heide „Kantoj de l'silento“, Stockholm
1988: Ivo Andrić „Soifo“, Savez za esperanto BiH, Sarajevo
1985: Antun Šimunić „Elprovado de amo“
1985: Stjepan Planić „ Loĝkulturo“, Osijek
1987: Ante Vladislavić „Vestokulturo“, Osijek
1993: Mile Prpa „Reĝo de l' leonoj“, Zagreb
1995: Mile Prpa „Elementoj de l' elementoj“, Zagreb
1995: Pero Čimbur „Mi resanigis PPPetron“, Harald Schicke
1999: Vesna Parun „La bluoj“, Internacia Kultura Servo
2006: Siniša Glavašević „Rakontoj el Vukovar“, Kroata Esperantista Unuiĝo
2008: Marin Držić „Dundo Maroje“, Matica hrvatska, Dubrovnik (unu el 18 tradukoj)
2008: Šimun Šito Ćorić „Nije sve što oči vide – Granice su da se prijeđu – putne kronike“, Kroata Esperantista Unuiĝo
2011: Ljubica Kolarić-Dumić „Renkonten al sia stelo“, Kroata Esperantista Unuiĝo
2018: Marko Marulić „Judita“ (unua libro), Kroata Esperantista Unuiĝo

Tradukoj al Esperanto aperigitaj en la antologioj kaj komunaj eldonoj:
1953: „Jugoslavio kaj ĝiaj popoloj“, Slovenski savez za esperanto, Ljubljana
1983: „Kroatia poezio“ (aŭtoroj: Stanko Vraz, August Šenoa, Antun Gustav Matoš, Dragutin Domjanić, Tin Ujević, Miroslav Krleža, Antun Branko Šimić, Mate Balota, Vjekoslav Majer, Dobriša Cesarić, Frane Alfirević, Marin Franičević, Jure Kaštelan, Nikola Miličević, Ivan Slamnig, Vesna Krmpotić, Josip Sever, Dubravko Horvatić, Nikica Petrak, Luka Paljetak), Internacia Kultura Servo
1989: „Moderna bosnia-hercegovina novelo“, Savez za esperanto BiH, Sarajevo
1992: „Poemaro de kroatoj en Hungario/Pjesništvo Hrvata u Mađarskoj“ (aŭtoroj: Stipan Blažetin, Marko Dekić, Mijo Karagić, Đuro Pavić, Lajoš Škrapić), Kroata Esperantista Unuiĝo
1993: „Izolulo“ poemoj de la kroataj poetoj tradukitaj de Esperanto al 15 lingvoj (aŭtoroj: Dubravko Horvatić, Vjekoslav Majer, Dragutin Tadijanović), Kroatia Esperanto-Ligo
1997: „Antologio de kroataj unuaktaj dramoj“ (aŭtoroj: Marin Držić, Ivo Vojnović, Milan Begović, Ante Šoljan), Kroatia Esperanto-Ligo
1998: „En tiu terura momento“ (aŭtoroj: Tin Ujević, Boris Biletić, Tito Bilopavlović, Drago Britvić, Jevrem Brković, Ljerka Car-Matutinović, Šimun Šito Ćorić, Ante Čavka, Arsen Dedić, Ivo Dekanović, Blanka Dovjak Matković, Tomislav Durbešić, Ernest Fišer, Dražen Katunović, Željko Knežević, Nikola Martić, Nikola Miličević, Luko Paljetak, Zvonimir Penović, Nikica Petrak, s. Marija Anka Petričević, Toma Podrug, Željko Sabol, Milivoj Slaviček, Višnja Strahuljak, Ante Stamać, Milorad Stojević, Andriana Škunca, Antun Šoljan, Dragutin Tadijanović, Ivan Tolj, Borben Vladović, Igor Zidić, Sergio Zupičić), Školska knjiga
1998: „Barkoj el akvo“ elektitaj kroataj noveloj 1970-1995 (aŭtoroj: Višnja Stahuljak, Pavao Pavličić, Tito Bilopavlović, Viktor Biga, Nedjeljko Fabrio), Internacia Kultura Servo
2003: „Kroataj poetinoj“ - tradukoj de 49 poemoj de 13 poetinoj, Kroatia Esperanto-Ligo
2006: „Poemaro de burglandaj kroatoj/Pjesništvo gradišćanskih Hrvata“ (aŭtoroj: Mate Meršić Miloradić, Ivan Blažević, Ferdinand Sinković, Mate Šinković, Lajoš Škrapić, Ivan Horvat, Matilda Bölcs, Peter Tyran, Dorotea Zeichmann, Timea Horvat, Franc Rotter), Kroata Esperantista Unuiĝo
2007: „Poezio de molizaj kroatoj/ Pjesništvo moliških Hrvata“ - kuntraduko kun Zora Heide (aŭtoroj: Josip Barač, Gabriele Blascetta, Giuseppe Cicanese, Giovanni de Rubertis, Angelo Genova, Enrico Giorgetta, Mario Giorgetta, Rocco Giorgetta, Leopoldo Lalli, Milena Lalli, Emilio Ambrogio Paterno, Lucio Piccoli, Pasquale Piccoli, Gabriele Romagnoli, Antonio Sammartino), Kroata Esperantista Unuiĝo
2008: Ivica Špoljarec „Pupoj vive / 40 godina PIF-a“, Internacia Kultura Servo
2009: Ivan Golub „Lumo kaj ombro/Svjetlo i sjena“, kuntraduko kun Zora Heide kaj Marija Belošević, Kroata Esperantista Unuiĝo
Tradukoj de la angla lingvo:
1994: Yűksel Söylemez „Amo estas taso da kokidsupo/Ljubav je šalica pileće juhe“, Internacia Kultura Servo

Tradukoj de Esperanto al la kroata lingvo:
1988: „Sve dugine boje“, Internacia Kultura Servo

Ŝiaj artikoloj kaj poemoj aperis en diversaj E-gazetoj: La Suda Stelo, Esperanto, Heroldo de Esperanto, El Popola Ĉinio, Literatura Foiro, Fonto, Tempo, Voĉo, Heliko, Monato, Sennaciulo, La Ondo, La Tradukisto, Kroata Esperantisto, ZELano k.a. Ŝi redaktis la lingvo-rubrikojn en la gazetoj: Voĉo de handikapituloj, Borovo kaj Tempo. Ŝi lingve kontrolis E-gazetojn Voĉo, Tempo, Kroata Esperantisto kaj pluraj tradukoj eldonitaj en Kroatio, Makedonio kaj Bosnio kaj Hercegovino. Ankaŭ ŝi tradukis kvar turismajn broŝurojn pri Zagrebo.
Post la morto de Marinko Gjivoje ŝi finpretis la Leksikonon de aktivaj jugoslaviaj esperantistoj, Voĉo, Borovo, 1985.

Kompilis: Marija Belošević


https://eo.wikipedia.org/wiki/Lucija_Bor%C4%8Di%C4%87. Beloŝeviĉ Marija donu teston

Lucija Borčić (1921-2015): plej fruktodona kroata tradukistino - Marija Belošević | KAEST 2020
https://www.youtube.com/watch?v=3-2AK0hBq8U

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; | Aldoni propran komenton

1.
MaggyMaggy je 2022-12-17 10:23:44

Kiel mirinda esperantistino! Ŝi vere meritas esti en la panteono post tiom da sindediĉo por la movado.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.