Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Araceli Aguilar y Aguilar
Edukado-ensalutnomo: aracelizabeth
Vivtempo: 1965 -
Devenlando: Meksiko
Prezento: Mi nomiĝas Araceli Aguilar y Aguilar kaj mi estas meksikanino kiu studis Licencion pri Informadiko. Poste mi studis Rejkion, Universalan Energion, Terapeŭtikan Hipnoton, Metafizikon, Kabalon kaj aliajn konojn el ĉiutempaj civilizacioj; tiuj konoj permesis al mi ekkoni Esperanton en 2011 kaj, tuj, mi eklernis ĝin! Por atingi tiun celon, mi serĉis kaj trovis Mallely Martínez Mateos, Prezidantino de la Meksika Esperanto-Federacio kaj ŝi, ŝia edzo Martin Schäffer kaj ŝia fratino Morayma instruis al mi kaj al, preskaŭ, 300 gelernantoj pli, kiuj estis invititaj de mi. Mi multe dankas al miaj esperant-gepatroj!
Mi estas konvinkita pri mia esperantistiĝo antaŭ ol mia naskiĝo; kiel ankaŭ okazis al vi, kiu legas ĉi tiujn literojn.
Ekde 2013, mi instruis Esperanton en kelkaj ministerioj de mia lando (Secretaría de Educación Pública, Instituto Nacional de Lenguas Indígenas, ktp) kaj ankaŭ en la dua plej grava meksika universitato, la Instituto Politécnico Nacional. Por disvastigi pli nian amatan lingvon kaj por fari tion dum malpli da tempo, mi uzis mian Kvarhora-Kurson. Tiu kurso estas por homoj kiuj havas iun ajn licencion, kaj mi instruis senkoste, sed nur kiam la ministerio havis, almenaŭ, 40 enskribitajn gelernontojn. Meksika Esperanto-Federacio ĉiam subtenis min kaj, tiam, ili pruntedonis vortarojn al mi kaj donis atestilojn al la sukcesintoj.
Dum tia Kvarhora-Kurso la gelernantoj:
• lernis la bazetan gramatikon de Esperanto,
• faris frazojn, kiujn kontrolis laborante en teamoj po du homoj,
• elektis 5 frazojn por laŭtlegi al la tuta grupo laborante, nun, en teamoj po kvin homoj,
• tradukis mesaĝon, kiun mi donis po unu gelernanto kaj kiu estis skribita de alilanda esperantisto (mi petis tiujn mesaĝojn en Fejsbuko) kaj finfine,
• ili laŭtlegis sian mesaĝon, en Esperanto kaj en la hispana, al la tuta grupo.
Tia Kvarhora-Kurso estas freneza, amuza kaj ege sukcesa, la gelernantoj ĉiam miras pri la facileco de Esperanto!
En 2019, mi partoprenis en la Paralela Universo, kaj la teamo de la Meksika Esperanto-Federacio estis unu el la venkintaj teamoj tiujare. Estis amuza kaj ni profitis la okazon por reklami kaj ekinstrui al homoj surstrate.

En 2019-2020, mi reklamis kaj instruis Esperanton en lernejoj de aliaj urbo-ŝtatoj de Meksiko per mia Kvarhora-Kurso.

En la jaro 2020, la tiujara “esperantisto de la jaro” Fernando Maia Jr, Luis Obando, Doniben Jiménez kaj Moisés Herrera pripensis fari kurson de Esperanto por hispan-parolantoj kaj UEA, TEJO kaj KEL subtenis ĝin, tiel granda estis la sukceso ke ili bezonis pli da instruistoj kaj trovis miajn karajn gekolegojn de tiu kurso kaj min. Dum la tri eldonoj de tiu kurso, mi feliĉe partoprenis kaj multe ĝojis kaj lernis. Tutcerte ili jam estas miaj familianoj; ĉar, kiel Zamenhof diris: “Ni estas granda rondo familia.”

Ankaŭ jam de kelkaj jaroj mi skribis por Eldonejo Lorenz, pli precize por Almanako Lorenz, kies anoj multe laboras por disvastigi Esperanton kaj por informi al la esperanta komunumo. Mi fiere kunlaboras kun ili! Celso kaj ĉiuj en la Eldonejo ĉiam subtenas mian laboron, tutcerte ili estas alia parto de mia familio. Jen kelkaj ekzemploj:

La vivo daŭrigas kaj la estonteco kalkulas je ni por reklami, disvastigi kaj instrui Esperanton, do ni kune kaj ĝoje laboros… ĝis la fina venko, karaj! Dume, akcepti la honoron esti enpanteonigita de la alte mirinda kaj valora Dr. Katalin Kováts signifos pli da volo por instrui pli bone!

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
leandro_abrahao je 2022-12-15 13:15:43

Araceli, mi ĝojas renkonti vin ĉi tie! Vi meritas la postenon! Vi estas tre diligenta persono! Vivu longe kaj sane! Gratulon!

1.
Katalin je 2022-12-15 00:11:26

Bonvenon, kara, en nia Panteono kaj dankon pro via sindona agado kaj ĉiama preteco helpi, subteni. Kore, Katalin

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.