Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Paul GUBBINS
Vivtempo:1949 - 2016
Devenlando:Britujo
Agadlando(j): Britujo, Francujo, Hispanujo, Italujo, Usono
Prezento:Paul GUBBINS [g’benz] naskiĝis la 8-an de novembro 1949 en la banurbo Southport en nord-okcidenta Anglujo (la urbo fariĝis fono de la lernolibro Kunvojaĝu!). Li studis la germanan kaj la francan ĉe la Universitato de Manĉestro kaj diplomitiĝis en 1972. Studinte en Kanado, li doktoriĝis en 1978 ĉe Queen’s University, Ontario, per disertacio pri la germana verkisto E.T.A.Hoffman. Denove en Britujo, li trejniĝis kiel ĵurnalisto sed fine ekinstruis la germanan ĉe universitato en nord-okcidenta Anglujo. En 2004 li magistriĝis pri aplikado de komputilaj teĥnologioj en edukado. Pro kolapso de lingvo-lernado en Britujo, kaj en lernejoj kaj en universitatoj, li frue emeritiĝis kiel docento pri la germana kaj ekde 2005 instruas ĵurnalismon ĉe Staffordshire University.

Li esperantistiĝis en 1984 kaj sendis sian unuan artikolon al Monato en 1986. En 1990 li fariĝis redaktoro pri la rubrikoj Moderna Vivo kaj Politiko. Ekde 2000 li redaktas La Brita Esperantisto. Plurfoje premiita en la belartaj konkursoj de UEA (ĉefe, sed ne eksluzive, en la branĉo “teatro”), li aperigis plurajn teatraĵojn: la kolektojn Konto de l' vivo (1998) kaj La verda ranaro prezentas (2006) kaj la unuopajn dramojn Heksakloro unu komo tri (2005) kaj Zam- Zam- Zamenhof (2006). Krome li aŭtoris rakontojn kaj artikolojn en diversaj periodaĵoj, inkl. de Fonto kaj Beletra Almanako.
Lia lernolibro Kunvojaĝu! (1993; dua eldono 2006) ricevis en 1996 OSIEK-premion. Li verkis la vidbendserion Pasporto al la tuta mondo (1998; DVD 2005); la ekzercaron Subtekste (1998; dua eldono 2002); du aŭdkomprenajn kompaktdiskojn Verdaj Voĉoj (2004; 2007), kaj kontribuis per interagaj ekzercoj al edukado.net.

Dum 15 jaroj li respondecis pri la esperanta somera kursaro en Barlastono, Britujo, kaj ankoraŭ respondecas pri tieaj seminarioj. Li instruis Esperanton aŭ prie prelegis ekster Britujo i.a. en Francujo, Majorko, Italujo, Svedujo kaj Usono (tri fojojn ĉe NASK).

Li membras en la Akademio de Esperanto kaj en la Akademio Literatura de Esperanto.
Aktuale li okupiĝas pri esploroj rilate originalajn esperantajn dramojn kaj pri dulingva volumo (angla/esperanta) pri Esperanto-literaturo. Bedaŭrinde la du projektoj signifas malpli da tempo por instruado de Esperanto kaj por lerniloj.

Fonto: Paul Gubbins por la panteono de www.edukado.net, oktobro 2010.

5a de aŭgusto, 2016. Nun venis la malfeliĉiga novaĵo pri la forpaso de nia amiko kaj kolego, Paul.
Bonega kaj ampelksa nekrologo pri Paul aperis en Libera Folio. Dankon al Tim Owen pro ĝi. http://www.liberafolio.org/2016/forpasis-paul-gubbins-la-cefredaktoro-de-monato

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 32; | Aldoni propran komenton

2.
Katalin je 2016-08-06 20:11:18

Karaj familianoj. Bv akcepti miajn sincerajn kondolencojn. Ni, instruistoj, longe memoros lin, kaj certe lernantoj de Esperanto longege uzos liajn instruilojn.
Paul, ripozu en paco.

1.
Katalin je 2010-12-14 21:14:25

Bonvenon en nia Panteono, Paul. Ŝajne vi havis pasporton ankaŭ tien ĉi. :-)
Korajn gratulojn pro via multflanka kaj valora agado por la disvastigo de nia lingvo.
Katalin Kováts, redaktoro (15an de decembro 2010, en la tago de la 9a naskiĝtago de la retejo)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.