Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Paul GUBBINS
Vivtempo:1949 - 2016
Devenlando:Britujo
Agadlando(j): Britujo, Francujo, Hispanujo, Italujo, Usono
Prezento:Paul GUBBINS [g’benz] naskiĝis la 8-an de novembro 1949 en la banurbo Southport en nord-okcidenta Anglujo (la urbo fariĝis fono de la lernolibro Kunvojaĝu!). Li studis la germanan kaj la francan ĉe la Universitato de Manĉestro kaj diplomitiĝis en 1972. Studinte en Kanado, li doktoriĝis en 1978 ĉe Queen’s University, Ontario, per disertacio pri la germana verkisto E.T.A.Hoffman. Denove en Britujo, li trejniĝis kiel ĵurnalisto sed fine ekinstruis la germanan ĉe universitato en nord-okcidenta Anglujo. En 2004 li magistriĝis pri aplikado de komputilaj teĥnologioj en edukado. Pro kolapso de lingvo-lernado en Britujo, kaj en lernejoj kaj en universitatoj, li frue emeritiĝis kiel docento pri la germana kaj ekde 2005 instruas ĵurnalismon ĉe Staffordshire University.

Li esperantistiĝis en 1984 kaj sendis sian unuan artikolon al Monato en 1986. En 1990 li fariĝis redaktoro pri la rubrikoj Moderna Vivo kaj Politiko. Ekde 2000 li redaktas La Brita Esperantisto. Plurfoje premiita en la belartaj konkursoj de UEA (ĉefe, sed ne eksluzive, en la branĉo “teatro”), li aperigis plurajn teatraĵojn: la kolektojn Konto de l' vivo (1998) kaj La verda ranaro prezentas (2006) kaj la unuopajn dramojn Heksakloro unu komo tri (2005) kaj Zam- Zam- Zamenhof (2006). Krome li aŭtoris rakontojn kaj artikolojn en diversaj periodaĵoj, inkl. de Fonto kaj Beletra Almanako.
Lia lernolibro Kunvojaĝu! (1993; dua eldono 2006) ricevis en 1996 OSIEK-premion. Li verkis la vidbendserion Pasporto al la tuta mondo (1998; DVD 2005); la ekzercaron Subtekste (1998; dua eldono 2002); du aŭdkomprenajn kompaktdiskojn Verdaj Voĉoj (2004; 2007), kaj kontribuis per interagaj ekzercoj al edukado.net.

Dum 15 jaroj li respondecis pri la esperanta somera kursaro en Barlastono, Britujo, kaj ankoraŭ respondecas pri tieaj seminarioj. Li instruis Esperanton aŭ prie prelegis ekster Britujo i.a. en Francujo, Majorko, Italujo, Svedujo kaj Usono (tri fojojn ĉe NASK).

Li membras en la Akademio de Esperanto kaj en la Akademio Literatura de Esperanto.
Aktuale li okupiĝas pri esploroj rilate originalajn esperantajn dramojn kaj pri dulingva volumo (angla/esperanta) pri Esperanto-literaturo. Bedaŭrinde la du projektoj signifas malpli da tempo por instruado de Esperanto kaj por lerniloj.

Fonto: Paul Gubbins por la panteono de www.edukado.net, oktobro 2010.

5a de aŭgusto, 2016. Nun venis la malfeliĉiga novaĵo pri la forpaso de nia amiko kaj kolego, Paul.
Bonega kaj ampelksa nekrologo pri Paul aperis en Libera Folio. Dankon al Tim Owen pro ĝi. http://www.liberafolio.org/2016/forpasis-paul-gubbins-la-cefredaktoro-de-monato

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 32; | Aldoni propran komenton

32.
Boris je 2017-10-19 23:45:15

Iam mi verkis recenzon pri la bonega libro de Paul Gubbins "Kunvojaĝu", per kio komenciĝis nia konatiĝo. Poste ni multe kontaktis, precipe pro la kuna laboro en la gazeto MONATO, kies ĉefredaktoro li estis. Estas domaĝe, ke mi devas uzi is-tempon!

31.
traevoli je 2017-02-24 09:17:23

Mi ankoraŭ ne povas kredi ke Paŭlo estas for. Mi esperis ke iam en la estonteco li instruus kurson pri verkado. Sed nun? Temas pri neesprimebla perdo.

30.
Mireille je 2016-08-31 07:06:39

Nome de ILEI, tio estas nome de multaj geinstruistoj, mi deziras substreki la efikan kaj valoran agadon de Paul Gubbins en la fako instruado. Ni perdas majstron.

29.
Jxenifa je 2016-08-19 10:52:40

Kara memoro el Cxinujo pri lia traduko de la fama kanto 'Amazing Grace' por Internacia Esperanta Hxoro, verkita dum elstara ekskurso meritas lokon en arkivejo.
Elkorajn kondolencojn speciale al lia esperantista filino.

28.
Raita je 2016-08-13 07:18:29

Kiam forpasas tia homo, fermiĝas lia interna mondo, abunda sciaro, perdiĝas sentoj kaj ŝercoj, kapabloj. Ofte nur tiam la vivantoj
ekkomprenas , kion la forpasinto kunportis kaj ke la pordo fermiĝis nemalfermeble. Bonŝance restas memoroj kaj verkaĵoj, fotoj. Ni foliumu, legu, rigardu. Ni vidos almenaŭ liajn spurojn! Multegajn valorajn spurojn lasis P.G. Dankon!

27.
Burdo je 2016-08-09 13:46:59

Denove ni perdis bonegan esperantiston, bonegan homon. Tia malbona nova[o meze de la somero povas deprimi. Ripozu en paco.

26.
margaretha je 2016-08-08 19:01:57

Lia libro "Kunvojaĝo" donas al nia babilogrupo tre interesajn konversaciajn eblecojn. Ni restos dankemaj.
Miajn sincerajn kondolencojn al liaj familianoj.

25.
akrocefalo je 2016-08-08 19:01:32

Granda bedaŭro! Forpasis granda homo. Mi uzis lian lernolibron "Kunvojaĝu" plurfoje en kursoj por komencantoj, kaj ĉiam legis liajn ĉefredaktorajn vortojn en Monato. Li mankos al Esperantujo.

24.
homaran je 2016-08-08 18:32:45

Dum tri semajnoj en 2005, mia unua NASK-a partopreno, instruis min Paŭlo. Li jam malkovris la unuan e--an teatraĵon! Ĉiun tagon li proponis, "Ni iru en la freŝan a'eron!" Reenirinte la klasĉambron, diris klare kaj koncize Paŭlo al ni klasanoj, "Skribu monologon!" La mia estas "dediĉita al mia profunda instruisto, Paŭlo Gubbins." / Revenis al NASK 2007 tiu mia inspira (la sekvan vorton estis pre- feratan de Paŭlo) instruisto. Ja mi revenis. Studis ni William Auld. Ĉiun tagon proponis, jes, klare, koncize Paŭlo, "Skribu recenzon!" Skribis nia Paŭlo, post kelkaj pensindaj komentoj, sur la supro de mia paĝo, 'Bona provo'. / Mi larmas. --- Keneĉjo Goldbergo

23.
Forigita uzanto je 2016-08-08 09:29:43

Tro frue, neatendite, ŝoke li forlasis nin! Kiu nun zorgos pri Esperanto-teatro? Kondolence al la familio
Wera kaj Detlev Blanke

22.
jorgo je 2016-08-07 21:09:55

Kondolencojn el Vieno, Aŭstrio.

21.
Forigita uzanto je 2016-08-07 20:45:11

Sincerajn kondolencojn al la familianoj.
Paul, ripozu en paco.

20.
basiawarmia je 2016-08-07 18:26:45

Kondolencojn el Pollando

19.
giridhar je 2016-08-07 17:16:03

Kunfunebras
Giri RAO
Bengaluro, Barato

18.
esperob79 je 2016-08-07 10:43:03

Saluton,
Mi sincere bedauxras pro la neatendita kaj acxa novajxo. Paul oftege
helpis min per konsiloj pri la verkado kaj la redaktado de artikoloj:
mi estis iam "komencanto", sed danke al liaj rimarkoj - cxiam trafaj
kaj rektaj, sen tro da afablajxoj - mi sukcesis plibonigi multajn
aspektojn de mia "jxurnalisma" agado por "Monato" (kaj gxenerale ene de
Esperantujo). Li estis sincera homo; kaj tio estas malofta, altvalora
afero nuntempe!
Fine de julio li sendis al mi personan retmesagxon.
Sxajnas, ke li volis pasigi cxi tiun someran periodon trankvile kaj
diskrete, laux lia modera karaktero, tiom simila al la mia.
Mi lernis multon de Paul, pro kio mi estos cxiam dankema al li. Mi
volus renkontigxi persone kun li, sed tio neniam eblis. Li iam
konfesis al mi, ke li ne estas devota/pia persono: tamen mi memoros
pri li en miaj kristanaj pregxoj kaj esperas iutage povi babili
Esperante kun li en loko pli bela kaj ama ol cxi tiu ronda verdoblua
pilko. Roberto Pigro

17.
slavneui je 2016-08-07 10:30:35

Tristega novaĵo! Mi plurfoje partoprenis renkontiĝojn kiujn li (kun)organizis i.a. la lastan britan kongreson en Liverpool. Mi aprezis lian humuron, diversterenajn kapablojn kaj ankaŭ lian 'mal-orgojlon'. Ne forgesinda estas liaj longtempa kontribuo al Monato. Esperantujo perdas multe! (Piet Glorieux)

16.
reza je 2016-08-07 09:00:02

Elkorajn kondolencojn el Tajvano.

15.
ClaudeNourmont je 2016-08-07 08:39:20

Kia ŝoka novaĵo! Ni konis lin delonge, li iam vizitis nin en Luksemburgio en 1989, eble ni renkontis lin antaŭe en iu kongreso.
Ni korespondis pri Monato, pri aperindaj aŭ ne aperindaj artikoloj. Ni interŝanĝis pri tio ankoraŭ antaŭ kelkaj semajnoj. Mi tre ŝatis kunlabori kun li. Ve, li tre mankos al ni!
Miajn sincerajn kondolencojn al liaj familianoj. Triste.

14.
kristof je 2016-08-07 06:59:20

Mi admiras liajn verkojn. "Kunvojaĝu" estas unu el miaj plej estimataj lernolibroj. Mi bedaŭregas, ke neniam mi havos ŝancon persone renkonti lin…

13.
Luigia je 2016-08-07 06:10:10

Ni perdis veran amikon elstraran kaj instruiston kiu kapablis transdoni la amon al nia lingvo Esperanto. Dankon pro ĉio kion vi faris por ni, kara Paul. Ripozu en paco!
Kondolence
Luigia Oberrauch Madella kune kun la edzo Vittorio kaj la filino Alessandra

12.
respro je 2016-08-07 05:17:03

Kara S-ro Paul Gubbins, dankegon pro cxio, kion vi faris por la disvastigo kaj la beleco de nia kara lingvo Esperanto. Vi bedaurinde tro frue forlasis nin. Ni du estas samagxa, naskigxinte en la jao 1949j! Ci tiu maljxoja evento ja estas granda perdo por Esperantujo. Sincerajn kondolencojn al la familianoj.

11.
Lingvo je 2016-08-07 05:09:20

Mi havis la okazon kunlabori kun Paul nur dum la ĉi-jara "Buchanan Masterclass" en marto ĉe la Universitato de Liverpolo, kie li lastmomente pro urĝa bezono afable akceptis transpreni la lokan organizadon de la aranĝo. Lia plenkompetenta kolega subteno faciligis kaj ĝojigis mian taskon kaj tiun de ĉiuj kunlaborintoj. La partoprenantoj sentis sin prizorgataj kaj tute kontentaj, kaj liaj rilatoj kun la lokaj universitatanoj estis ekzemplaj. Liaj admirindaj kontribuoj, kiuj inkluzivis savi kaj sukcesigi la videoprojekton Pasporto al la tuta mondo, restos kun ni porĉiame kaj estu por ni inspiro kiu kompensu nian malĝojon pro la neatendita novaĵo. Li lasis sian universitatan karieron en bona ordo per definitiva emeritiĝo ĉi-jara, kvankam li estis petita tamen resti disponebla por eventuala anstataŭa instruado pro tio ke ankaŭ tie mankus lia kolega kaj instrua talento. Certe mia sperto reprezentas la privilegion de la miloj da personoj kiuj havis ian kontakton kun li persone aŭ kun liaj verkoj.

10.
probal53 je 2016-08-07 03:53:04

Paul Gubbins estis elstara talento -- rilate la teatron, la instruadon, la redaktadon, mi eĉ ne povas fari plenan liston. Li estis varmkora homo, kun kiu mi havis ege pozitivan rilaton kaj ofte kunagis. Mi sciis, ke mi povas kalkuli pri li. Kaj subite -- jen tiu ŝoka novaĵo! Mi apenaŭ kapablas reagi. Mi diru nur, ke se iu meritas lokon en listo nomata 'panteono', Paul certe meritegas ghin.

9.
Grazina je 2016-08-07 00:52:03

Sincerajn kondolencojn al la familianoj kaj tio estas vere granda perdo por la tuta nia movado. Paul restas en memoro kiel sprita kaj gaja ulo kiu samtempe estis tre kompetenta kaj laborema, multflanka esperantisto.

8.
Monika je 2016-08-06 22:01:19

Miaj sinceraj kondolencoj iru al la familianoj. Li estis valora homo, eĉ se mi konis lin nur tra liaj verkoj. Triste kaj kondolence: Monika

7.
Tim je 2016-08-06 21:28:16

Mi konfirmas la tristan novaĵon, ke Paul forpasis dumdorme hieraŭ nokte. Li estis 66-jaraĝa. Mi parolas kun la filino, Jill, kaj plusendis al ŝi la kondolencojn de la multegaj amikoj, kiujn Paul rikoltis.

http://esperanto.org.uk/eab/eab_news/2016-08-06-paul-gubbins-passes-away.html

6.
goberiko je 2016-08-06 21:24:46

La malbela novaĵo ŝokis min kiel fulmotondron. Mi ege aprezis lian lernolibron Kunvojaĝu kiun mi daŭre uzas ĉe miaj kursoj de Esperanto. Lia angla/Esperanta volumo estas ankaŭ tre utila por miaj gestudentoj, ĉefe en Amsterdamo. Mi konis lin en Liverpolo okaze de la unua eldono de la Mastroklasoj kaj mi sendis gestudentojn el Torino tien, kiuj sekvis lian kurson pri literaturo. Vi certe kunvojaĝos nun kun viaj gekaruloj, Paul. Federico Gobbo

5.
anna_lowenstein je 2016-08-06 20:45:20

Kiel ŝoka kaj doloriga novaĵo. Li estis la plej afabla kaj aminda homo, kaj ankaŭ bonega instruisto. Mi ĉeestis liajn lecionojn pri literaturo antaŭ kelkaj monatoj en Liverpolo - ili estis tre bone preparitaj, kaj vere interesaj kaj partoprenindaj. Mi scias, ke li havis planojn eldoni siajn lecionojn - neniam li aŭ iu ajn alia estus povinta imagi, ke lia vivo finiĝos tiel subite kaj neatendite.

4.
nicola86 je 2016-08-06 20:44:24

Viajn afablajn kaj malfalsajn vortojn, kuraĝigojn kaj konsilojn neniam mi forgesos. Estu al vi leĝera la grundo, Paul!

3.
ansardom je 2016-08-06 20:30:45

Viaj gesamidseanoj por ĉiam portos vin en niaj koroj kaj memoro!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.