Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Věra Barandovská-Frank
Edukado-ensalutnomo: nazdar
Vivtempo: 1952 -
Devenlando: Ĉeĥujo
Agadlando(j): Germanujo
Prezento: Věra Barandovská-Frank naskiĝis en 1952 en Opava (CZ). Post gimnazio ŝi studis klasikajn kaj modernajn lingvojn en la filozofia fakultato de Purkyně-Universitato en Brno. Magistriĝis per laboraĵo pri internacilingvaj proponoj de Komenio, doktoriĝis pri historio de antikva literaturo (PhDr) kaj pri klasika filologio (Dr), habilitiĝis pri interlingvistiko ĉe Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino per disertacio „La Latina kiel interlingvo“. En AIS ŝi atingis la gradon de orda profesoro.

Ŝi instruis en la Teknika Universitato Ostrava (CZ), Konstantin-Universitato Nitra (SK) kaj la Universitato Paderborn (DE), estas honora profesoro de Blaga-Universitato en Sibiu (RO), nun instruas ĉe la Interlingvistikaj Studoj de Adam Mickiewicz - Universitato Poznań (PL).

Ŝi laboris kiel eldonistino kaj redaktorino de la revuo Grundlagenstudien aus Kybernetik und Geisteswissenschaft en la Instituto por Kibernetiko en Paderborn. Estas membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, de UEA kaj de GIL (Gesellschaft für Interlinguistik, Berlino). Ŝi engaĝiĝas en latinlingva movado (Latinitatis Vivae Provehendae Associatio, Münster), verkis ĉ. 130 publikaĵojn, inter ili lernolibron de Esperanto por ĉeĥoj kaj du lernolibrojn de interlingvistiko.

Esperanton ŝi eklernis en kromlerneja kurso de Regina Geblová en gimnazio, pliboniĝis dum someraj Esperanto-tendaroj en Lanĉov kaj en Esperanto-kluboj en Opava kaj Brno. Jam dum studentaj tempoj ŝi partoprenadis interlingvistikajn seminariojn en Pollando, kiujn organizadis Ryszard Rokicki, kaj poste seminariojn organizatajn de Detlev Blanke en Orienta Germanio. Tie ŝi konatiĝis kun profesoro István Szedahelyi, kiu invitis ŝin prelegi dum interlingvistika konferenco en Budapeŝto en la jaro 1978. Tio estis komenco de ŝia serioza scienca intereso pri interlingvistiko kaj de ŝia kunlaboro kun Ilona Koutny, kiu kulminis en instruado ĉe la Interlingvistikaj Studoj en Poznano.

En 1988 Věra prelegis dum la UK en Roterdamo pri la ideo de Komenio fondi internacian universitaton. Post la prelego alparolis ŝin profesoro Helmar Frank, kiu ĵus estis fondinta AIS-on San Marino sur la samaj principoj. La rezulto estis ne nur engaĝiĝo en la instrua kaj esplora agado de AIS, sed ankaŭ geedziĝo, el kiu devenas denaska esperantistino Michaela.

La hobio de Věra estas lingvoj, precipe jenaj: latina, itala, franca, hispana, portugala, germana, angla, nederlanda, rusa, pola, slovaka kaj (iomete) japana. Tial ŝi interesiĝas pri latinidaj planlingvoj (ekz. Latino sine flexione, Occidental, Interlingua, Novial, Neo, Talossan, Lingua Franca Nova, Romanceconlangs), pri panslavaj projektoj (ekz. Lingua Slavica Universalis, Slovio, Slovo, Slovianski, Novoslověnski, Medžuslovjansky) kaj pri ligvokonstruado ĝenerale.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 8; | Aldoni propran komenton

8.
ĵajroad je 2022-12-26 21:10:11

Mia kara srno Věra Barandovská-Frank. Antaŭ gratuli vin pro eniro en tiu honorinda spaco mi volas diri, ke mi revas, kiam ni, kiuj lernas Eon, povas fari per ĝi superioraj studoj pri iu fakultato en esperanta universitato.Mi instigas esperantistojn, krom realigi tiun universitaton, disvolvi distancajn kursojn pri diversajn profesiajn konojn kaj ankaŭ komenci organizi, ne nur neproduktivaj kongresoj sed monprofitaj produktivaj kompanioj kiuj povas monapogi laboron kiel via! Pensu ni pri tio. Gratulon pro via elekto estu vi bonvena al tiu panteono.

7.
nazdar je 2022-12-23 21:48:04

Karaj gekolegoj, dankon por la gratuloj. Havu feliĉan Kristnaskon kaj espereble pacan jaron 2023
Vera

6.
ilonaesp je 2022-12-21 09:56:54

Kara Vera, gratulojn! Mi dankas pro la multjara kontribuo al la Intrlingvistikaj Studoj, pro interesaj prelegoj, valoraj artikoloj kaj ĉarma personeco.
Energian daurigon de via aktivado kaj bonan sanon
Ilona

5.
MargaretZZ je 2022-12-15 15:40:38

Kara Vera, gratulojn ! Mi ĝojas, ke mi povis ĝui viajn prelegojn !

4.
Tim je 2022-12-15 10:54:19

Bonvenon en la klubon, kara Věra, kaj dankon tre multe, pro viaj kontribuoj ĝuindaj kaj klerigaj al nia studado en Poznano. Sukceson kaj ĝojon deziras unu el viaj admirantaj studantoj!

3.
Arko je 2022-12-15 10:54:15

Kara Vera, Gratulon al vi!

2.
Mao87 je 2022-12-15 08:31:35

Kara Vera, gratulegon al vi kaj ankaŭ koran dankon pro via instruado en la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM en Poznano. Amike, Maurizio

1.
Katalin je 2022-12-15 00:09:25

Kara Vera, bonvenon en la Panteono, kien vi delonge devintus jam eniri. Dankon pro via valora agado kaj nia agrabla kunlaboro en Poznano. Sanon kaj pluajn sukcesojn al vi, amike, Katalin

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.