Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Anthony Bodineau
Edukado-ensalutnomo:AnthonyLondono
Vivtempo:1974 -
Devenlando:Francujo
Agadlando(j): Britujo
Prezento:Mi naskiĝis en Francujo sed loĝas en Londono ekde 1999.
Mi aŭdis pri Esperanto de miaj gepatroj, kiuj lernis ĝin dum nur kelkaj monatoj en la sesdekaj jaroj. Ili neniam parolis ĝin kaj fakte forgesis pri ĝi sed ŝajnas, ke la vorto “Esperanto” restis en mia kapo ĉar en 2008 mi memoris pri tio kaj decidis kontroli ĉu tiu lingvo ankoraŭ ekzistas, vidis, ke jes kaj tuj faris bazan retmesaĝan kurson.

Dum pluraj jaroj mi lasis Esperanton flanke kaj rekomencis studi ĝin en 2015 laŭmemore. Mi poste partoprenis en pluraj kursoj organizitaj de la Esperanto-Asocio de Britio kaj de la nord-londona grupo. Mi komencis instrui al tut-komencantoj en la somero 2018 unue ĉeeste en Londono kaj poste rete kiam la kronvirusa pandemio komenciĝis.

Ĉar oni pli facile povas partopreni en retaj kursoj, ni komencis ricevi petojn por lerni Esperanton de homoj, kiuj loĝas ne nur ekster Londono sed ankaŭ ekster Britujo. Pro tio, ni decidis lanĉi la "londonan kursaron", kiun mi mem organizas. Ni nun instruas al proksimume 130 homoj en diversaj niveloj (tut-komencantoj ĝis progresintoj). La lernantoj venas el tri kontinentoj: el multaj eŭropaj landoj, el kelkaj aziaj landoj kaj el suda kaj norda Ameriko.

En 2021, Katalin Kovats, la redaktoro de Edukado.net, kontaktis min ĉar ŝi bezonis programiston por helpi ŝin lanĉi la retajn KER-ekzamenojn. Mi unue enketis pri jam ekzistantaj retaj ekzamensistemoj sed ne sukcese trovis taŭgan por ŝiaj specifaj bezonoj do decidis krei novan sistemon specife por la KER-ekzamenoj. Ĝi estis lanĉita fine de 2021. Mi nun gvidas la programan flankon kaj deĵoras dum la ekzamenoj.
En 2022, mi fariĝis prezidanto de la Londona Esperanto Klubo (LEK).
Por pliaj informoj pri la londona kursaro, bv viziti: https://londonaesperantoklubo.com

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 11; | Aldoni propran komenton

11.
Jorgos je 2023-05-02 15:52:31

Saluton Anthony !

Unue mi vin gratulegu pro kapabloj utilaj al nia afero !

Vi min certe ne konas... sed mi eble konis viajn gepatrojn, ĉu el ANGERS-regiono ?
Ĉu via patro estas poeto/poemisto ? Kaj ĉu ja via patrino registris vinil-diskon, en kiu unu ero forte aludas Greziljonon ?

Ĝis ie iam... VIa Jorgos.

10.
Luule je 2023-01-06 09:25:43

Gratulon, sanon, energion kaj feliĉon al vi! Elkore, Piret

9.
vaikuku je 2023-01-03 10:15:44

Gratulojn, kara Anthony! Estas plezuro kunlabori kun vi en Londona kursaro! Bonege organizita sistemo! Mi rekomendas!

8.
Marc je 2022-12-30 18:38:46

Gratulojn kara Anthony !

7.
Filuro je 2022-12-26 17:49:01

Gratulegojn kara:-) Sen vi la londona klubo ne funkciis tiel bone ! Mi dankas vin.

6.
lawenda je 2022-12-15 16:01:36

Gratulon kaj saluton al Vi! Krystyna

5.
Tim je 2022-12-15 10:51:19

Kiel bele, ke oni rekonis vin, Anthony: vi estas unu el tiuj gravuloj, kiuj kviete funkciigas ĉion diligente kaj senfanfarone malantaŭ la kulisoj, kaj via laboro, kiu ebligis retan trapasadon de ekzamenoj, estas elstara kontribuo. Elstare!

4.
Mao87 je 2022-12-15 08:36:07

Gratulegon, Anthony! Ne nur pro la enpanteoniĝo sed ankaŭ pro via granda laboro por Esperanto.
Kore,
'Rico' (Maurizio)

3.
Patrick75 je 2022-12-15 05:47:36

Gratulojn karulo!

2.
Katalin je 2022-12-14 23:52:26

Anthony, sen via helpo mi ne povintus realigi la revon krei retajn ekzamenojn. Multaj kandidatoj dise en al mondo dankemas al vi, ĉar ili povas trapasi la ekzamenojn en sia hejmo. Bonvenon en la Panteono.

1.
anna_lowenstein je 2022-12-14 23:26:30

Gratulon, Anthony! Mi tute ne sciis, ke vi eniros la Panteonon. Certe vi meritas tion!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.