Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Danica Bedeković
Vivtempo: 1872 - 1955
Devenlando: Kroatujo
Agadlando(j): Kroatujo
Prezento: Danica Bedeković, la unua kroata E-vortaristino

Danica BEDEKOVIĆ (naskiĝis la 7-an de junio 1872 en Varaždinske Toplice, mortis la 25-an de marto 1955 en Zagrebo). Ŝia patro estis Josip Rus kaj la patrino Terezija Šenbruher. Ŝi finis porinstruistan lernejon en la monaĥinejo en Zagrebo kaj tarpasis ekzamenon pri civila lernejo (matematik-teknika grupo de instruobjektoj). Kiel instruistino ŝi postenis en Remete, Senj kaj Zagrebo (1890-1903). En 1903 edziniĝis al Vladimir (nobela) Bedeković-Pobjenički, banka oficisto en Zagrebo kaj ŝi ĉesis la instruadon. Krom la dommastraj okupoj, ŝian atenton kaptis Esperanto. Pri Esperanto ŝi eksciis en 1903, ellernis ĝin en 1905.
Ŝi estis ankaŭ ĵurnalistino kaj katolika aktivulino.
Ŝi estis unu el la fondintoj kaj la unua vicprezidantino de Društvo hrvatskih esperantista. En la jaro 1909 ŝi pretigis du gravajn librojn „Gramatika esperanta“ (apero: majo 1909) kaj iom pli poste, dum julio aperis la vortaro „Esperanto- hrvatski rječnik“.
La vortaron 296 p. eldonis „Društva hrvatskih esperantista“ kaj presis la presejo de Antun Scholz en Zagrebo. La enkondukon verkis la prezidanto de la Societo Mavro Špicer. Li i.a. skribis „ni, kroatoj estas la unuaj kaj ĝis nun solaj, kiuj posedas plene esperantan vortaron kun la riĉa enhavo de multaj vortoj, kiujn ni vane serĉos ĉe aliaj popoloj.“
Špicer mencias ankaŭ la avantaĝojn de Esperanto en la evoluo de la internaciaj rilatoj. Kaj ĉe la fino li aldonas „kaj nun kara libro, iru al la mondo kaj iĝu fidela akompanantino kaj instruistino al ĉiuj kiuj en vi serĉos la konsilon“.

Danica Bedeković en ŝia teksto klarigas ke ŝi uzis la vortaron de la aŭtoro de Esperanto, dr. Zamenhof Universala vortaro kaj Wörterbuch Deutsch – Esperanto, vortarojn de Borel kaj Jürgensen, kaj la vortaron Du mil novaj vortoj de Paul Boulet. Post la redaktado, ŝi trovis ankoraŭ kelkajn vortojn, kiujn ŝi aldonis kiel suplementon.

Ŝia Kroat-esperanta vortaro, 93 p. aperis en Zagrebo en la jaro 1921. La sama vortaro aperis en la jaro 1925 en Zemun brajle.
Ni menciu, ke Danica Bedeković redaktis ankau la kroatan gazeton „Kroata esperantisto“, ŝi gvidis kursojn, tradukis de la kroata al Esperanto, kaj partoprenis plurajn aranĝojn inter la du mondmilitoj.

Kompilis: Krešimir kaj Marija Belošević

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.