Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Pierre DELAIRE
Vivtempo:1919 - 1985
Devenlando:Francujo
Agadlando(j): Francujo
Prezento:Pierre Delaire estas hodiaŭ memorata nur kiel esperantiginto de La Eta Princo. Dum sia tuta vivo li vivtenis sin per Esperanto, instruante kaj eldonante — ĉefe lernolibrojn. Li ne aktivis en la oficiala Esperanto-movado, sed kadre de fondita de li centro, Centre Esperanto-Office [Centro Esperanto-Office], kiun li poste renomis Centre National Esperanto-Office [Nacia Centro Esperanto-Office].
Lia plej konata libro, L’espéranto en douze leçons [Esperanto en dekdu lecionoj], havis sep eldonojn, de 1936 ĝis 1965. Generacioj da francaj Esperantistoj lernis per tiu lernolibro, hodiaŭ forgesita.
Li loĝis kaj aktivis ĉefe en Orleano (Francujo). Li junaĝe esperantistiĝis kaj havis nur dekses jarojn, kiam, en 1936, li fondis sian Centron kaj publikigis la unuan eldonon de sia lernolibro.
Dum la kvindekaj jaroj, li faris regulajn elsendojn pri Esperanto en la franca nacia radio, en kiuj li intervjuis famajn francajn verkistojn favorajn al Esperanto, kaj eĉ instruis Esperanton.

Li publikigis sian tradukon de La Eta Princo en 1961, pere de Esperantista Libro-Klubo ‘Edelvejso’, kiun li direktis kaj fondis, kun la apogo de pluraj Esperantistoj kaj Esperantistaj organizaĵoj. En 1984 Kanada Esperanto-Asocio republikigis la libron, en traduko funde reviziita de Delaire mem.

Li mortis en 1985, antaŭ la interreta erao, kaj estis, ŝajne, rapide forgesita. Bona amiko lia, konata franca Esperantisto, Jean-Louis TEXIER, ricevis, post la morto de Delaire, liajn Esperantajn arkivojn. Ĉirkaŭ la jaro 2003, Texier donacis ilin al la orleana Esperanto-klubo, Esperanto-Loiret.

(Rimarko: kompletigo de ĉi prezento tre bonvenas. Bv. helpi.)

Vidu ankaŭ VIKIPEDION: http://eo.wikipedia.org/wiki/Pierre_Delaire

La foto devenas de la UEA-arkivo.
Kompilis François LORRAIN por la Panteono de edukado.net.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; | Aldoni propran komenton

4.
Dieumegard je 2022-07-01 13:04:47

Eraro en mia antaŭa mesaĝo ! La jutuba filmo pri Pierre Delaire estas en https://youtu.be/cQXkPbIvuLI

3.
Dieumegard je 2022-07-01 13:02:17

Okaze de la centa datreveno de la naskiĝo de Pierre Delaire, la loka klubo de Orléans aktivadis pri la memoro de Pierre Delaire.
1) ni faris filmon (30 min.) videbla en https://youtu.be/ZKHIow3c99s kaj https://video.liberta.vip/w/riBcp6yiCeH47RYMX2AFRL (kun subtekstoj)
2) ni faris ekspozicion en paneloj, sed ankaŭ "virtualan ekspozicion", videbla en http://esperantodev45.free.fr/expo/ ; tiu virtuala ekspozicio havas pli da bildoj ol la "panela ekspozicio", kaj havas sondosierojn de intervjuoj de iuj famuloj far Pierre Delaire (en la franca, pri Esperanto), ekzemple Maurice Genevoix, Georges Duhamel, Bourvil...
3) ni skanis plurajn librojn, kaj metis la dosierojn pdf en http://esperantodev45.free.fr/?Documents_%22Pierre_Delaire%22

2.
baluo je 2016-03-24 12:18:58

En arkivoj de la Esperantomuzeo de Aŭstria Nacia Biblioteko mi trovis skanaĵon de la revuo Franca Esperantisto (numero de februaro 1934, paĝo 39 ) en kiu estas artikolo pri Pierre Delaire kiam li estis 14-jaraĝa.

1.
baluo je 2011-08-02 20:36:25

Estus bone, ke oni reeldonu la lernolibrojn de Pierre Delaire.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.