Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Nora MOERBEEK-BARTELS
Vivtempo: 1930 - 1998
Devenlando: Nederlando
Agadlando(j): Nederlando
Prezento: La suba teksto estas mallongigita versio de la memoraĵoj, verkitaj de Rob Moerbeek, elŝuteblaj ĉi tie.
**********************
Nora Bartels, poste Nora Reinders-Bartels kaj fine Nora Moerbeek-Bartels, naskiĝis 21 aŭg. 1930 el gepatroj blindaj. Jam en sia dua vivojaro ŝi perdis ambaŭ okulojn pro tumoroj. Kun la du fratoj kaj ŝi la gepatroj evidente jam parolis almenaŭ kelkajn vortojn en Esperanto.
La patro ne longe vivis kaj la posta juda amiko de la patrino ne postvivis la militon, fakte jam tri-jara Nora eniris blindulejon en Bussum, kun maloftaj kontaktoj de la malriĉa patrino. En la institucio Bartimeus ŝi konatiĝis kun la posta edzo, brila orgenludanto kaj akordionisto Johan Reinders. Ŝi mem lernis pli, interalie stenografion kaj Esperanton
Loĝinte en Amsterdamo, ili transloĝiĝis al Beverwijk, kie Johan pli enspezis kiel policeja telefonisto. Nora venigis tien ankaŭ la surdan-blindan patrinon. Ilia sola filo, malforte vidanta Helmut, kiu studis nederlandistikon, pro la patrinflanka malsano mortis jam 24-jara.
Por konsoliĝi pri la doloro Nora ekinstruis Esperanton al Jacques Tuinder kaj Paul van den Berg (fondinto de la surd-blindula organizaĵo VAG, krome prezidanto de Nosobe).

Kun Paul ŝi sekvis en la Universitato de Amsterdamo la lekciojn de licenciito Adriana Middelkoop, Nederlande fama pro sia Esperanta vortaro. Lernema ŝi estis. La lingvo-praktikan, mezan kaj superan diplomojn ŝi perdiligentis en Nederlando, la UEA-ILEI-mezan en Hannabanilla 1990. Tiujn sciojn ŝi ekspluatis krom la profesia stenografio.
Por NGGE (Esperanto-instruista fakgrupo) ŝi protokolis, mem varbadis kursanojn kaj instruis: la pli junaj estraranoj de Nosobe (vidhandikapitaj esperantistoj) kaj la urbestredzino de la apuda Heemskerk, poste longtempa estraranino de Esperanto Nederland Joke Hoobroeck lernis la lingvon ĉe Nora. Ŝia maljuna lernantino Wil Annes, mem eksinstruisto al malfacile lernantaj infanoj, ebligis al Nora eldoni libron kaj partopreni kongresojn.
Tra Esperanto ŝi instruis la nederlandan al rifuĝinta lernejestrino el Irano.
Iom longe ŝi kunestris la Ekzamenan Komitaton, ĝis oni decidis aboli la tradukon el la nederlanda. Por Nora per tio degradiĝis la ekzamenoj.

Por FEN, la tiama kupola federacio de nederlandaj E-organizaĵoj, ŝi reprezentis Nosobe kaj por ĝia organo Fenomeno (nun Fenikso) krom fojaj artikoloj ŝi kunredaktis la Lingvan Rubrikon dum pluraj jaroj.

Por Beverwijk kaj Heemskerk ŝi kun Ton Verwoerd gvidis “Stelrondo”, interalie invitante pekinan radioparolistinon Rosa por varba kunveno en loka kulturcentro.
Laŭ ŝia propono Heemskerk inaŭguris strateton kun maljunulejo “Zamenhof” (nederlande-misprononce “Kune-Korto”), Zamenhoftage 1887, kaj precize post unu jaro ŝi edizgis Rob Moerbeek.

Ŝi iniciatis kursosemajnfinojn (ekde 1979 en Wemeldingen), kunorganizis du Internaciajn Kongresojn de Blindaj Eesperantistoj IKBE (la unuan en Breda, 1981; la duan kiel prezidanto de LKK en Vught 1988). Por nelegantoj de brajlo ŝi voĉlegis “La Kontakto” kaj ankaŭ poste kunorganizis la surkasedigadon de “Esperanto” kaj “Monato”, respektive helpe de Esperanto-kluboj en Groningen kaj Eindhoven.
Ankaŭ por la internacia LIBE ŝi dediĉis siajn fortojn: unue kiel kasisto, poste kiel sekretario kaj redaktoro de “Esperanta Ligilo” (EL). Krome ŝi vizitis bibliotekojn en Nederlando kaj Manĉestro por kompili Katalogojn de brajlaj kaj son-libroj. El la domo de la antaŭa redaktoro Raymond Gonin en Villeurbanne, Francio, ŝi helpis prepari la transportigon de la tuta EL-kolekto al Internacia E-Muzeo en Vieno. Sed ŝi ankaŭ enkondukis la UEA/ILEI-ekzamenojn en IKBE (ekde 1995) kaj poste en la internacian kongreson de AEH (handikapuloj). Tion agnoskis ILEI kaj AEH per honoraj membrecoj.

Pro siaj sekretariaj laboregoj – kaj helpo al individuaj pli malriĉaj samsortanoj, interalie en orienta Eŭropo, ŝi distingiĝis per la Kavalireco en la Ordeno de Oranje Nassau, reĝintage 1996.

Bona okazo por varbado dank’ al la publicaĵoj. Samcele servis la transdonoj de siaj tradukoj: Al Mies Bouhuys la E-version de “Anne Frank is niet van Gisteren”, pro kiu ŝi meritis la premion de la Libro de la Jaro 1988 kun oficiala transdono en Brajtono.

Jam en 1987 ŝi gajnis la unuan premion en tradukkonkurso de FEN per fragmento el “Sur kampo granita” de István Nemere, kies tuton ŝi povis publikigi en 1997, kiam aperis ankaŭ ŝia esperantigo de la preskaŭ kompletigita “Taglibro” de Anne Frank. Ĝin eldonis Libroteko Tokio, kies direktorinon Szyozi Keiko ni ekkonis per s-ano Tsukasa Kobayashi, kiu antaŭe petis permeson presi fragmenton en sia 24-hora E-kurso por japanoj.
Honoroj do ne mankis, sed ŝi mem kun kolego estrarano de Nosobe Jan Verheule, jam pli longe kavaliro en la sama ordeno, perpledis reĝinan distingon por la delonga kasisto-redaktoro de Nosobe, Jaap Wieringa.
Kompreneble ŝi vigle partoprenis ankaŭ la Esperanto-lekciojn de la posta edzo Rob Moerbeek, kuntradukante “Ne tiel, sed ĉi tiel. Por agrablaj kontaktoj kun nevidantoj”, kaj similajn broŝuretojn pri move handikapitoj kaj surd(blind)uloj. Falo en la fino de decembro 1997 haltigis ŝian nederlandigon de “La danĝera lingvo” de Ulrich Lins.
Por UEA ŝi estis interalie Dumviva Membro kaj Delegito en Beverwijk, Nederlando, kaj Fakdelegito pri blindulaj aferoj kaj Esperanto-instruado.
En Internaciaj kongresoj ŝi partoprenis post la morto de Helmut: en Hamburgo (1974) ŝi sentis sin izolita – tial ni kutimis direkti nin al solaj komencantoj por ilin paroligi, sed ekde Lucerno 1979 plivigliĝis la kontaktoj. 16 UK-jn,14 IKBE-jn kaj 4 ILEI-konferencojn ni ambaŭ vizitis.
En la Post la kongreso en Prago (1996) ŝi dum unu kaj duonan jarojn prezidis TADEN.
Nora forpasis post 82-taga litkuŝado, la 17-an de marto 1998.
En 2009 Nosobe rememoris sian 80-jariĝon. Kasedoj kun vortoj kaj precipe kantado de Nora havis emocian efikon nevortigeblan.

(Rob Moerbeek, por la Panteono de edukado.net)

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; | Aldoni propran komenton

1.
FaMo je 2014-10-23 08:24:07

Nora, mi ne konis vin, mi ne renkontis vin, sed vi estu ekzemplo por mi. Dankon al Rob ke li pluvivigas vin tiel.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.