Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Corrado GRAZZINI
Vivtempo:1883 - 1971
Devenlando:Italujo
Agadlando(j): Italujo
Prezento:Corrado GRAZZINI (graccini), naskiĝis la 8-an de decembro 1883 en Venecio, mortis la 21-an de septembro 1971 en Florenco), estis itala supera bankoficisto kaj libro-tenisto, prof., kaj Esperanto-pioniro kaj -vortaristo.

S-ro Grazzini fondis kaj dum kelka tempo estris la Nacian Asocion de Esperantistaj Geinstruistoj, la Esperan­tistan Unuiĝon de Italaj Katolikoj kaj aliajn organizaĵojn. Li estis estrarano kaj vicprezi­danto de la Itala Esperanto-Federacio, kaj de preskaŭ kvindek jaroj estas delegito de V.E.A. Kiel prezidanto de la loka Esp. Societo li ricevis okaze de la 29-a Univ. Kongreso en Varsovio honorigon per la Ora Jubilea Stelo pro sia pionira agado. Plue s-ro Grazzini estis vicprezidanto de la 9-a kaj 10-a italaj kongresoj, komitatano de la 27-a Univ. Kon­greso, organizis kiel prezidanto la 30-an ita­lan kongreson, kiu en la Zamenhofa jaro 1959 okazis en Firenze sub la patrona do de la itala ŝtatprezidanto.
Dum multaj jaroj li estis delegito de UEA en Florenco
Grandan nombron da kursoj li gvidis, eĉ en publikaj lernejoj kaj en ŝtata itala instituto por la blinduloj, faris paroladojn, verkis lernolibrojn, vortarojn. ar­tikolojn kaj tradukojn. Plej konata li eble estis kiel aŭtoro de lernolibro kaj vortaroj por italoj. Li ankaŭ kunlaboris ĉe diversaj periodaĵoj, kaj estis redaktoro de la "Itala Esp. Revuo".

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.