Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Helga FARUKUOYE
Vivtempo:1943 - 2009
Devenlando:Aŭstrujo
Prezento:Helga FARUKUOYE (naskiĝis en 1943 en Vieno, mortis tie la 12-an de Julio 2009) estis aŭstra instruistino pri lingvoj kaj afergvidantino de Aŭstria Socialista Ligo Esperantista (ASLE).
Jam en 1945 ŝia patro komencis paroli kun ŝi en Esperanto. La sperto de dulingveco, speciale la klara strukturo de Esperanto, poste multe helpis al ŝi pli facile lerni aliajn lingvojn. En la universitato de Vieno ŝi studis la latinidajn lingvojn kaj la germanan; en 1971 ŝi magistriĝis en la franca kaj la germana.
En 1975 ŝi edziniĝis al niĝeriano kun kiu ŝi havas du filinojn. De aŭgusto 1980 ĝis aŭgusto 1984 la tuta familio vivis en Niĝerio. En Adeyemi College of Education, universitata institucio, ŝi instruis la francan kaj ankaŭ ofertis kurson de Esperanto kiun frekventis multe pli da gestudentoj ol la francajn lecionojn. Pro la malboniĝinta situacio en Niĝerio ŝi devis reveni kun siaj filinoj al Aŭstrio, kie ŝi daŭrigis la Esperanto-instruadon al afrikanoj perkoresponde kelkajn jarojn.
En la jaro 1992, kiam dum operacio elmondiĝis d-ro Ekhard Mahovsky, afergvidanto de ASLE (antaŭe ALLE), ŝi transprenis la funkcion de afergvidanto ĝis 1996.
En 1998, dum la UK de Montpellier, ŝi ricevis pro tio la premion Deguĉi. Tamen baldaŭ poste la koresponda instruo finance ne plu eblis.
En 1994 ŝi magistriĝis pri interlingvistiko en la universitato de Budapeŝto. De 1995 ĝis sia frua pensiiĝo pro malsano fine de 2004 ŝi laboris en la Esperantomuzeo de Vieno kaj precipe kontribuis al la elektronika registrado de la Esperanto-kolekto en la datumbazo Trovanto. Pri la progreso de la laboro ĝi regule informis per dissendo-listo. Pli ol dudek jarojn ŝi instruis la internacian lingvon en la popola altlernejo Brigittenau, kiu situas en la samnoma 20-a distrikto de Vieno.

Ni atenadas kompletigojn kaj materialojn el la viena Esperantomuzeo.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.