Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:August WEIDE
Vivtempo:1904 - 1993
Devenlando:Germanujo
Agadlando(j): Danujo, Germanujo, Nederlando, Norvegujo, Sud-Koreujo
Prezento:August WEIDE (naskiĝis la 8an de julio 1904 - mortis la 7-an de aprilo 1993 en Hamburgo, Germanio) estis dumviva membro de UEA kaj multjardeka aktivulo por Esperanto.
Li lernis la lingvon aŭtodidakte en la 20-aj jaroj, poste entuziasmiĝis pri la Cseh-metodo kaj gvidis laŭ ĝi multajn kursojn en Danlando, Norvegio kaj Nederlando. En la 50-aj jaroj li instruis en Hamburgo, i. a. en polica lernejo kaj vespera altlernejo. Ankaŭ lia dana edzino (forpasinta en 1982) estis esperantistino, samkiel iliaj infanoj kaj nepoj, kiuj denaske lernis la lingvon. Weide verkis sian unuan lernolibron ”ESPERANTO erlernen – die Sprachmauern entfernen!“ en la jaro 1948. Tiun sekvis la ampleksa 300-paĝa lernolibro Esperanto laŭ la patrina metodo (1979). Li kuntradukis Synnøve Solbakken (1939) kaj ABZ de amo (1972). En 1977/1978 li vojaĝis dufoje al Koreio por gvidi E kursojn. Weide estis honora prezidanto de la Hamburga E-klubo kaj en 1961 honorigita per honorbroŝo de Germana Esperanto-Asocio. Fondaĵon Saliko de UEA starigis Eliza Kehlet kaj Peter Weide en 1989 por honori siajn gepatrojn August kaj Edith Weide.


Bazaj informoj el Vikipedio.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.