Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Stano Marček
Vivtempo:1953 -
Devenlando:Slovakujo
Agadlando(j): Ĉeĥujo, Finnlando, Germanujo, Hispanujo, Nov-Zelando, Pollando, Slovakujo, Svislando
Prezento:Aŭtobiografio
Naskiĝis la 5-an de januaro 1953 en Martin, Slovakio, kie loĝas ĝis nun. Studis pri aparata kaj aŭtomatiga teknikoj. Laboris en paperprodukta fabriko kiel konstruisto en tapetprodukta fako,kiel fakestro en celulozprodukta fako, eksterlabore studis pak-teknologion. Dum kelkaj jaroj samloke gvidis fakon pri elektroniko.
En postaj jaroj fariĝis manaĝero de (en tiama Ĉeĥoslovakio) tre fama slovaka rokmuzika grupo Team', kiu registris diskon ankaŭ en Esperanto, kaj koncertis dum la 74-a UK en Brajtono, la 45-a IJK en Kerkrade kaj la 62-a SAT-Kongreso en Illertisen. En postaj jaroj laboris kiel direktoro en loka kurtonda radio kaj kiel direktoro de komerca firmao. Nuntempe posedas propran komercan firmaon kaj eldonejon, kaj redaktas la revuon Esperanto de UEA.

Esperanton eklernis kiel 12-jara lernanto, en baza lernejo. Partoprenis en kelkaj someraj kursoj de Esperanto en Lanĉov, Ĉeĥio, kie akiris ankaŭ „diplomon de instruisto“. Vere diplomita instruisto de Esperanto, kun seriozaj ekzamenoj kaj la aprobo gvidi kursojn de Esperanto (asociaj ekzamenoj de la landa Esperanto-asocio, ĉe Tvarožek kaj Šaturová) fariĝis en la jaro 1977.
Pri la instruado havas multjarajn spertojn. Gvidis diversgradajn E-kursojn dum SET-Lanĉov kaj InPaSem (Ĉeĥio), SELKO, SES (Slovakio), Someraj E-kursoj en Finnlando (Universitato Jyväskylä), Pollando (Toruń), Germanio (Potsdam), Francio (TAKE/IKEF), Svislando (KCE, La Chaux-de-Fonds), Hispanio (Internacia Semajno), Nov-Zelando (Oceania Kongreso) k.a.. En 1982 organizis kaj direktoris Internacian Junularan Kursejon en Bardejov, Slovakio (4-gradaj kursoj, 80 partoprenantoj).
Aŭtoro de la lernolibro Esperanto per rekta metodo, kiu estas eldonita en 27 (kaj tradukata al pluaj) lingvoj. La lernolibron akompanas riĉa metodika materialo: 500 Instruaj bildoj por rektmetoda instruado, KD kun Modela elparolo, 2 KD-oj por komputila projekciado. Verkis ankaŭ Aŭdo-Vidan Konversacian Kurson de Esperanto por Progresintoj (diapozitivoj, kasedo kaj tekstlibretoj), kiu estis reeldonita kiel DVD. Tradukis al la slovaka kaj eldonis la libron La Zamenhof-strato de Roman Dobrzinski, redaktis kaj eldonis la libron Bona Espero, idealo kaj realo de la sama aŭtoro. Voĉelagas kaj eldonas sonlibrojn (KD) en Esperanto (Fabeloj de Andersen kaj de la fratoj Grimm, La Verda Podio kaj Verdkata Testamento de Raymons Schwartz k.a.), registris kaj eldonis la diskon Kantoj por kursoj. Membro de ILEI, Edukado.net, Lingvolanĉilo, rajtigita ekzamenanto de ILEI/UEA/IEI, membro de Akademio de Esperanto.
Verkis kaj eldonis tri instru-amuzajn librojn Krucenigmoj kaj humuro, Instrua amuzo kaj 107 Krucenigmoj en Esperanto. Per krucenigmoj kontribuis al Monato, Hungara Vivo, Norvega Esperantisto, Heroldo de Esperanto, revuo Esperanto kaj aliaj gazetoj. Junaĝe fondis kaj aligis al TEJO la slovakan landan junularan sekcion (JES). Redaktis la gazetojn Esperantisto Slovaka (1985-1995), Esperantista Vegetarano (1982-1997) Heroldo de Esperanto (2000-2001, kaj ekde 2002 redaktas la revuon Esperanto.

En nia katalgo troveblas tiuj verkoj de S. Marček


Por la Panteono Stano Marĉek, en novembro 2010.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; | Aldoni propran komenton

3.
Mireille je 2015-02-17 16:02:23

Novaĵoj pri Stano en februaro 2015.
En novembro 2014 Stano ricevis la Premion DEGUCHI.
Post la revuo Esperanto li transprenis la redaktadon de la ILEI-revuo JUNA AMIKO kaj faras por ĝi elstaran redaktan laboron.
Aldoniĝas, ke lia lernolibro nun ekzistas en 36 lingvoj.
Konstato: mirinda persono, altnivela pedagogo, lerta redaktoro. Bukedo da brilaj kapabloj!!!
Koran dankon Stano pro via energio kaj laboro por Esperanto!!!
Mireille Grosjean, prezidanto de ILEI

2.
fejfi je 2010-12-14 22:57:11

Stanko, mi estas fiera, ke mi estas en amika rilato kun vi!
Mi promesas, ke vian lernolibron Esperanto per rekta metodo mi uzos diligente kaj (espereble ankaŭ) saĝe.
Restu longe tiel milda kaj bonhumora homo kun larĝa koro!
Kore
Fejfi

1.
Katalin je 2010-12-14 21:21:05

Bonvenon en nia Panteono, Stano kaj korajn gratulojn pro via multflanka kaj valora agado por la disvastigo de nia lingvo.
Katalin Kováts, redaktoro (15an de decembro 2010, en la tago de la 9a naskiĝtago de la retejo)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.