Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Lorenz FRIIS
Vivtempo:1904 - 1985
Devenlando:Danujo
Agadlando(j): Danujo
Prezento:Lorenz Friis naskiĝis la 23-an de januaro 1904 en Lundsgaardsmark ch. 15 km nordokcidente de Sønderborg kaj tial ĝis la reunuiĝo kun Danlando en 1920 estis germana civitano. Lorenz estis la plej aĝa el entute ses gefratoj. 1923-1926 li studis ĉe la seminario en Skaarup (apud Svendborg, Fueno). Post la akiro de la instruista diplomo li mallonge deĵoris ĉe diverstipaj lernejoj. Fine de la 1920-aj jaroj li estis dungita ĉe la popollernejo de Aaby en Aabyhøj (nun parto de la komunumo Aarhus); unu el liaj fakoj estis la germana lingvo. En 1930 li edziĝis al la nederlanda esperantistino Cornelia Margaretha Lignian. En 1932 naskiĝis la filino Ingrid (flegistino; nun ŝi loĝas en Italio kaj estas Honora Membro de DEA), en 1934 la filo Erik (gazeta fotisto ĉe Politiken). Ekde 1939 la familio loĝis en propra domo en Aabyhøj. Lorenz Friis forpasis la 11-an de marto 1985.

Esperanton Lorenz Friis eklernis en 1928 (pri tio oni trovas interesajn detalojn en la oka leciono de la kurslibro de Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-Lando). Malpli ol 6 semajnojn poste li komencis instrui la lingvon al siaj lernantoj. Translokiĝinte al Aabyhøj li faris same. Tio vekis intereson ĉe multaj gepatroj; ili petis lin aranĝi vesperajn kursojn. Tion li faris kun granda plezuro kaj bona sukceso. En 1929 li fondis lokan Esperanto-klubon.

En 1931 aperis lia unua lernolibro de Esperanto por danlingvanoj: Esperanto Lærebog; ĝi estis tre bezonata, sed pro manko de mono Centra Dana Esperantista Ligo (CDEL) rifuzis ĝin eldoni. Lorenz Friis akiris kontakton kun Kopenhaga eldonejo, kiu postulis, ke li enpagu relative grandan garantisumon. Tion li faris; la lernolibro rapide vendiĝis, sed tamen li ne rericevis sian monon. Por savi almenaŭ parton (¼) de la garantiaĵo li tial mendis la reststokon. La duan kaj postajn eldonojn (entute naŭ) li mem prizorgis per sia Dansk Esperanto Forlag. Iom post iom sekvis vortaroj (li estis kunaŭtoro), materialoj por ekzercado kaj romanoj. Dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj li ofset-prese reeldonis multajn internacie popularajn verkojn. En 1963 aperis lia brila 10-kajera kurso: Esperanto laŭ naturmetodo. La eldonejon li gvidis ĝis 1978.

Ankaŭ korespondajn kursojn Lorenz Friis ellaboris; dum pluraj jaroj li gvidis la lingvan paĝon de Dansk Esperanto-Blad.
En 1931 la juna germana Cseh-metoda instruisto Josef Allinger venis al Danlando por je propraj kostoj kaj risko gvidi kursojn. Tio bone sukcesis dum la vintro 1931-1932, sed somere li ne povis aranĝi vesperajn kursojn kaj tial ne havis enspezojn. Lorenz Friis proponis, ke ili eksperimente aranĝu ferian kurson por geinstruistoj. Tiu 10-taga aranĝo en pension-lernejo en Silkeborg (Jutlando) kun 25 partoprenantoj el Danlando, Norvegio, Svedio kaj Germanio plene sukcesis. Laŭ propono de la germana Cseh-instruistino Margrethe Saxl Lorenz Friis aranĝis en la sekva jaro ne nur elementan, sed ankaŭ perfektigan kursojn, denove grandsukcese. La nombro de kursanoj daŭre kreskis; en 1936 necesis transloki la ferian aranĝon al la Internacia Popola Altlernejo (IPA) en Elsinoro. Lorenz Friis bone sciis ligi al siaj kursoj tre kompetentajn geinstruistojn kiel ekz. Tiberio Morariu (Cseh-kurso) kaj Franc Moravec (perfektiga studrondo). En IPA ĝis 1975 miloj da gesamideanoj el ĉiuj partoj de la mondo ĝuis neforgeseblajn tagojn (Friis mem retiris sin unu jaron pli frue). Dum multaj jaroj li aranĝis similajn kursojn aŭtune en Vejle kaj poste en Aarhus. Dum la feriaj kursoj ĉiam regis tre varma etoso; ĉiaj diskutoj pri la Esperanto-politiko kaj pri movadaj aferoj estis strikte tabuaj.

Lau iniciato de Lorenz Friis Dana Esperanto-Instituto estis fondita en 1933. La celo estis inviti eksterlandajn Cseh-instruistojn kaj organizi kursojn por ili en diversaj regionoj. La financa bazo estis libervolaj kontribuoj.
Dum la vintro de 1933-1934 laboris en Danlando 4 eksterlandaj geinstruistoj, 7 en 1934-1935 kaj 11 en 1935-1936.
Lorenz Friis ankaŭ estis grava kunlaboranto por la verko Enciklopedio de Esperanto (1933-1934), kaj dum preskaŭ 25 jaroj li estis membro de la dana Esperanto-ekzamena komitato.
Ekde 1947 li dum multaj jaroj organizis kaj gvidis tre popularajn esperantistajn grupvojaĝojn, i.a. al Finnlando, Francio, Svislando, Aŭstrio, Jugoslavio, Grekio kaj Hispanio.
Dum la Dana Jarkunveno 1966 en Kopenhago – ĝi okazis en la Parlamentejo – la ĝenerala kunveno de Centra Dana Esperantista Ligo laŭ propono de Leo Søgaard-Hansen, prezidanto de CDEL, elektis Lorenz Friis Honora Membro.
En 1981 Lorenz Friis estis elektita kiel Honora Membro de UEA.



Verkis por la Panteono de www.edudako.net: Mogens Rude Andersen el Danlando

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.