Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Saburo ITO (nacilingve: 伊東三郎)
Kromnomo:I.U.
Vivtempo:1902 - 1969
Devenlando:Japanujo
Agadlando(j): Japanujo
Prezento:Saburo ITO [pseŭdonimo: I. U., nacilingve: 伊東三郎] (naskiĝis en 1902 en Okajama, mortis en 1969) estis japana esperantisto, socialisto kaj soci-sciencisto.
Ito studis francan lingvon en fremdlingva kolegio de Osaka. Jam en 1915 li entuziasmiĝis pri Esperanto. Li laboris por aranĝo de la 11-a Japana Esperanto-Kongreso en Okajama en 1923, de 1924 ĝis 1927 instruis Esperanton.
Li iniciatis en Tokio organizon de Japana Proleta Esperantista Unio (JPEU) en 1929 kaj ideologie ĝin gvidis. Li estis bona originala poeto tre malofta en Japanujo, lerta tradukanto de ĉinaj kaj japanaj klasikaj poemoj (kolektitaj en Verda Parnaso, 1932). Li publikigis en Japana-lingva verko Komenco de Esperanto-studado en Japanujo (1932) interesajn priskribojn kaj penetrajn analizojn pri la historio, literaturo, lingvo.
En 1956, li verkis biografion pri Zamenhof en la japana, kaj eldonis ĝin kiel kajero de la renoma serio Iwanami-sinsyo. Pro tio, li estis honorita per Premio Ossaka en 1956.
Multaj japanaj esperantistoj taksas lin vera E-pedagogo.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; | Aldoni propran komenton

3.
Mireille je 2012-07-01 01:07:16

Mirejo intervjuas Sinjorinon SANPEI Keiko en Sendai la unuan de julio 2012.
Mi lernis esperanton sub la gvidado de Sinjoro ITO Saburo, il estis mia unua gvidanto. Li verkis esperantan lernolibron, per kiu ni lernis. Estis facila kaj bonega lernolibro. Unue mi vidis lin, tiam mi eksentis, ke li estas kiel Kristo, tiam li parolis pri multaj gravuloj en la japana esperanto movado. Tuj post unu lernosemajno li alportis blankajn kartojn kaj disdonis ilin al la lernantoj kaj li diris: "Vi ĉiuj fariĝis esperantistoj, do vi skribu leteron al niaj moŝtuloj en Japanio". Mi faris tion, kiel ĉiuj. ITO san skribis la adreson sur la nigra tabulo kaj ni lernantoj kopiis la adresojn sur niaj kartoj. Do ni ricevis poste respondojn de tiuj gravuloj. Kompreble la ricevo de tiuj respondoj enorme motivigis nin. Pro tio mi estas kontenta, ke mi plu uzas esperanton.

2.
Mireille je 2012-06-21 05:43:08

Mirejo intervjuas Sinjoron HUJIMOTO Tatsuo en Kyoto la 21an de junio 2012.

Mi persone konis Sinjoron ITO.

Ni renkontiĝis hazarde dum Tokyo UK en 1965. Tiam mi demandis al ITO san: "Kiom longe vi estis arestita dum la dua mondmilito?" Ito respondis: "Nur ses jarojn."

Li loĝis en Tokyo, mi loĝis en Kyoto. Do ni renkontiĝis nur hazarde dum kunvenoj, kongresoj, k.s.
Pro tio kaj pro la fakto, ke mi jam uzis Esperanton antaŭe, mi ne estis lernanto de li.

Mi memoras, ke okaze de la jubilea kongreso de la Japana Esperanto Movado en 1956 en Tokyo, li gastigis min.
Ŝajnas al mi, ke li havis plurajn infanojn. Mi memoras, ke unu filino nomiĝis "MIĈIE" kiu estas vortludo en Esperanto: mi: ĉie.
Laŭ MIYAMOTO Masao ITO san havis ankaŭ filon, kies nomo estis "ŜTALO".

1.
Mireille je 2012-06-11 10:19:36

Mirejo intervjuas Sinjoron OSIOKA Moritaka en Hiroshima, la dekunuan de junio 2012.
"Mi estis lernanto de Sinjoro ITO. Eble mi estis unu el liaj lastaj lernantoj.
Li instruis al mi la A B C-n de Esperanto.
Tamen li multe parolis pri aliaj temoj en la japana, temoj rilataj la gravaj kaj valoraj personoj de la homaro. Li ĉiam emfazis, ke la homa racio fine venkos. Tiuj paroladoj estis interesaj, li ĉiam revenis al tiu temo. Li multe kuraĝigis ĉiujn, kaj tiuj paroladoj daŭre akompanas min en mia nuna vivo."

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.