Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Mila van der HORST-KOLIŃSKA
Kromnomo:Patrino de Mazi
Vivtempo:1927 - 2019
Devenlando:Pollando
Agadlando(j): Nederlando, Pollando
Prezento:Mi naskiĝis la 26-an de aprilo 1927 en la loko Parafianów apud Vilno. Tiu tereno tiam apartenis al Pollando.
La lingvon mi lernis en 1960, en la kurso organizita de la loka Esperanto-filio Szczecin, en Pollando. Gvidis ĝin s-ino St. Palica (prezidantino de loka E-filio) uzante la Cseh-metodon kiun ŝi lernis de Cseh mem dum la 44-a UK en Varsovio, 1959.
Mi finis la kurson kun tre bona rezulto, aliĝis al loka E-grupo, kiu estis tre bone organizita, eniris la estraron, akceptis la taskon de sekretariino. Mi aliĝis al du E-asocioj laborantaj internaci-skale; nome al SAT en Parizo kaj al UEA en Roterdamo.

En 1963 UEA organizis UK-on en Sofio, Bulgario. Mi decidis partopreni ĝin pro du kialoj: unue por sperti kiel tiu lingvo funkcias en la internacia medio. Due por partopreni Cseh-kurson kiun gvidis Andreo Cseh mem.
Mi partoprenis la tutan Cseh-programon, ricevis ateston kaj decidis dum gvidado de E-kurso uzi la metodon mem nur parte ĉar mi ne havis la necesajn instru-materialojn.
Tiutempe en Polujo estis riceveblaj instrulibroj nur de A. Pettyn kiuj ne taŭgis por tiu metodo.
Intertempe mi havis kontakton kun A. Sekelj partoprenante en Szeged lian kurson kun la instrumaterialo verkita de li kaj Tibor «Kurso de Esperanto laŭ aŭdvida struktura metodo». Ĝi taŭgis, do mi uzis ĝin sukcese.

En 1975 Esperanto fariĝis al mi edz-peranto, mi ekloĝis en Hago kaj tuj vizitis IEI, ĉar interesis min ĉio ligita kun A. Cseh.
Tiutempe A. Cseh jam ne loĝis tie, sed la Instituton gvidis tre simpatia, interesa, bone organizita esperantisto A. Breddels. Ni konatiĝis, amikiĝis kaj li proponis al mi volontulan laboron. Mi kun ĝojo akceptis ĝin. Unue mi sukcesis prilabori la Katalogon de la E-libroj, kiujn IEI vendis. La Katalogo aperis jam komence de 1977, kun mia moto «Libro estas AMIKO kiu neniam perfidos vin, sed kontraŭe, donacos al vi multe da plezuro kaj scio. »

Ordigante la librojn mi trafis al jarkolektoj de LA PRAKTIKO eldonita de Cseh mem.
Montriĝis ke en ĝi estis tre interesa instru-enhavo en diversaj formoj kaj niveloj por lernantoj. Precipe interesis min la rubriko FARU LA KONTROLON, do mi pensis, ke valorus eldoni ĝin iam (tio realiĝis en kunlaboro de NGGE). Studante la instru-materialojn de A. Cseh mi venis al la konkludo, ke mi okupiĝu pri la Instrua Fako de IEI kaj tion mi proponis al la estraro. Tiam venis propono ke mi eniru la estraron. Mi dankis sed ne akceptis dirante ke mi preferas memstare labori KUN aprobo de la estraro. Tiel estis, sed kun 2-jara paŭzo (kaŭzita de loka esperantistino kiu invitis min al pola ekspozicio kaj bezonis min kiel tradukistinon sed survoje okazis aŭto-akcidento). Anstataŭ al ekspozicio ni trafis ambaŭ en hospitalon, ŝi por 4 monatoj mi por du jaroj kaj multaj operacioj. Feliĉe mi estis prizorgata de bonaj kirurgoj, do post du jaroj kun bastono mi povis reveni al pli-malpli normala vivo. Kun la Instituto mi estis en telefona kontakto. Komence de 1979 mi decidis reveni al la laboro ĉe IEI. Tion mi povis fari pro la propono de s-ro Breddels, kiu, irante per aŭto al la Instituto, prenis min, kaj mia edzo, revenante de la oficejo hejmen, prenos min de la Instituto. Tiu laboro, kvankam ne facila pro mia invalideco, necesis por mia aktiveco fizika kaj psika. Mi do decidis veni komence dufoje semajne. Poste laboris ĉiutage dum 20 jaroj, daŭrigante kaj plibonigante la programon de la Instrua Fako de IEI.

En 1979 UEA organizis kongreson en Lucerno. Dum la kongreso oni jam organizis Cseh-kursojn por komencantoj. La organizanto estis s-ro Breddels, sed li malsaniĝis kaj ne povis iri al Lucerno. Mi kun mia edzo estis jam aliĝintaj, do Adriano Breddels petis min ke mi anstataŭu lin. Li transdonis al mi ĉiujn dokumentojn, atestojn. La kurson tie gvidis s-ino Eva Farkas-Tatár, hungarino kiun mi jam konis persone. Mi akceptis la taskon helpe de mia edzo kaj ĉeestis ĉiujn lecionojn observante ŝian laboron. Ŝi uzis la metodon perfekte sed mi rimarkis ke inter la kursanoj ne estis nur komencantoj sed homoj kiuj konis la lingvon kaj venis rigardi kiel funkcias la metodo kaj ofte ĝenis ŝin. Do mi konsilis al ŝi ke ŝi sidigu la komencantojn en la unuajn vicojn kaj la observantojn malantaŭen kaj lasu la lastajn 10 minutojn de la leciono por starigi demandojn kaj proponojn por tiu parto de la partoprenantoj. Ŝi tion faris kaj evitis ĝenojn de aliaj. Tamen en mian kapon venis la ideo ke IEI organizu du grupojn: kurson por komencantoj kaj semiarion por tiuj kiuj deziris esti Cseh-instruantoj. La preparlaboroj daŭris plu. Dum UK en Budapeŝto mi jam mem organizis la t.n. Cseh-aranĝojn laŭ miaj planoj kaj programoj. La kurson tie gvidis Ferenc Jáki, observis ĝin la seminarianoj. La seminarion gvidis T. Tyblewski.
Tiu sistemo daŭris sub mia organizado dum ĉiu UK ĝis la 83-a en Montpelier, Francujo.

Intertempe mi organizis kaj eldonis la video-kurson MAZI, kies inaŭguro okazis dum UK en Tampereo, Finnlando (1995). Mi ricevis la titolon “Patrino de Mazi”. La laboron ĉe IEI mi finis en la jaro 1998. La kaŭzo estis, ke ŝanĝiĝis la estraro, venis novaj homoj kun kiuj mi jam ne trovis atmosferon por kunlabori, do mi foriris.
ILEI en 1996 kaj UEA en 2001 distingis min per honora membreco.
Pli da informoj pri mi mem kaj mia laboro por E-o oni trovos en mia persona biografio kiun mi nun skribas.

Mila van der Horst-Kolinska por la Panteono de edukado.net, Den Haag, Nederlando, novembro 2010.
La foton faris Katalin Kováts en la bjalistoka UK, en 2009.

Mila forpasis en maljunuldomo en Hago la 13-an de decembro 2019, nokte je la 2a horo.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 15; | Aldoni propran komenton

15.
Jorgos je 2020-01-06 00:25:56

Dankegojn al Katalin', al Silveh'.
Mi, malofta E-vojaĝanto, bedaŭras tion, ke mi neniam renkontis S-aninon Mila, eĉ okaze de Tut-Eŭropa Jubilea Biciklado en '87.
Mi ĝojas pro tio, ke siatempe mia praeca tajpilo estis en SETE uzita de Stefan' McGILL por unuajn provojn de MAZI-tekstoj surpaperigi... mia malgranda kontribuo al valora instru- & amuz-ilo, kiun mi por libro-servo amasete aĉetis ; verŝajne ankoraŭ en angulo de subtegmentejo posedas mi kelkajn ekz-ojn.
Espereble la movado ankoraŭ longe produktos samvalorajn amikemajn kreemajn homojn !
Kortuŝita Js.

14.
tiderat je 2019-12-16 22:15:55

Kun dankemo kaj estimo en mia koro mi adiaŭas la "Patrinon de Mazi". Kun miaj infanoj ni cent/kvincent/milfoje rigardis kaj ĝuis la famajn "Mazi-filmojn". Mi ne konis ŝin persone, nur tra la varmkoraj priskriboj de Katalin. Mi ege estimas la sindediĉan prizorgadon kaj atenton de Katalin kaj Sylvain!

13.
ClaudeNourmont je 2019-12-15 19:28:07

Post la kortuŝaj vortoj de Katalin apenaŭ eblas skribi ion. Mila faris grandiozan laboron, kaj ni ĉiuj devas danki ŝin pro tiu admirinda sindediĉo. Kaj do mi simple diras: dankon!

12.
jefke je 2019-12-15 15:28:34

Bedaŭrinde mi ne konis Mila van der Horst, sed post la kortuŝa laŭdo kiun faris Katalin la 14-an de decembro en la I.E.I. (https://www.youtube.com/watch?v=YYG2L2RAXIs), mi pli bone komprenis kial oni trovas bonkorulojn en la esperanta movado.

11.
Grazina je 2019-12-14 13:31:38

Valora vivo dum kiu multo estas farita por Esperanto! Restas belaj memoroj de niaj kontaktoj kaj nun ŝi ripozu en paco!

10.
Renatocorsetti je 2019-12-14 11:19:27

Kiel pasia uzanto siatempe de Mazi, mi dankas vin pro via laboro por Esperanto. Renato

9.
Monik je 2013-12-12 21:54:08

Estimata Mila,
Pro via akcidento mi malkovras vian vivon kaj agadon favore al Esperanto, mirinde kaj gratulinde !
Poŝtkartoj vojaĝos al vi por kunporti miajn bondezirojn de bona resaniĝo
kaj estos surprizo por Katalin !
Tutkore
Monika (el la francaj Alpoj)

8.
Katalin je 2013-12-12 11:03:35

Karaj Luigia, Staman, Reza kaj Alta,
Ni kun Mila nun, en la hospitalo rigardis viajn mesaĝojn kaj bondezirojn, kiuj varmigis ŝian koron. Ŝi diras, ke ŝi ĝojas pro tio ke vi uzis, uzas Mazi kaj memoras ŝin kun dankemo.
Mila havos opracion sekvontsemajne en la ŝultro..do, vere bonvenis kuraĝigaj vortoj.
Mila dankas ankaŭ ĉiujn aliajn, kiuj sendis poŝtkartojn, leterojn, fotojn... Por ili mi, Katalin, baldaŭ aparte skribos.

7.
Alta je 2013-11-30 16:05:20

Estimata sinjorino Mila van der Horst-Kolinska ,
Kun respekto mi sendis al vi meŝagon , trandicie de lando por mi nomas vin " onkllino" kaj hazarde interesas ke ni havas naskitaĝon saman . Kara onklino Mila , mi foje uzis vian belan " Mazi en Gondolando" kiam mi komencis Esperanton kaj pro tio elkore mi dankas vin . Mi ankaŭ deziras ke vi rapide saniĝas post la akcidento . Via kontribuo por Esperanto estas grava kaj granda . Dezirante al vi kaj via familianoj multe feliĉoj , viaj geamikoj ,gekununoj, geklubanoj agrablan kaj prosperan sukceplenan en Esperanta Verko .
Saluton !
Alta el Vjetnamio

6.
reza je 2013-11-30 14:57:35

Kara Mila,
Mi sendas al vi miajn plej korajn kaj varmajn salutojn el Tajvano. Mi ne scias chu vi memoras min au ne, sed kiam mi laboris volontule che UEA en 1989, mi kelkfoje renkontis vin i.a. en IEI kaj mi lernis multe de vi kaj ricevis motivojn dum tiu iom juna tempo.
Mi multe utiligis/as Mazi en miaj kursoj chu en Japanio au Tajvano kaj miaj lernantoj chu junaj au aghaj chiuj shatis ghin.
Estu vigla kaj sana kiom longe eblas.
Kore,
Reza Kheirkhah

5.
staman je 2013-11-30 11:39:41

Nome de Polaj esperantistoj kaj nome de nia e-grupo en Gliwice mi volas saluti vin kara Mila. Mi (ni) deziras al vi multe da sano ĝojo kaj feliĉo. Ni scias, ke vi neniam forgesos pri sia naskiĝlando kaj pri la radikoj de via deveno. Amike kaj samideane - Stanislaw Mandrak

4.
Luigia je 2013-11-28 08:52:39

Estimata sinjorino Mila van der Horst-Kolinska, kun granda malghojo mi legis pri via akcidento kaj povas imagi viajn suferojn.
Se mi povus fari ion por vi, mi volonte farus ghin, tamen mi loghas tre malproksime de vi, en Parmo, malgranda urbo de norda Italio. Plurfoje mi uzis vian belan "Mazi en Gondolando" kaj estas pro tio tre dankema al vi.
Mi bondeziras al vi rapidan resanighon kaj ankorau multe da agrablaj jaroj.
Tre amike salutas vin
Luigia Oberrauch Madella
silkovojo@aliceposta.it

3.
Grazina je 2010-12-15 12:24:44

Karega Mila,
korajn salutojn kaj dankojn pro via laboro ĝenerale kaj pro ofta subteno de mi persone! Elkoran brakumon.
Via Grazina

2.
fejfi je 2010-12-14 23:45:51

Kara samideanino Mila,
mi ŝatas Mazi-n kaj mi ŝatas ankaŭ vin mem, malgraŭ ke niaj vojoj jam delonge ne kruciĝis!
Sincere
Fejfi

1.
Katalin je 2010-12-14 21:15:51

Bonvenon en nia Panteono, kara patrino de Mazi!
Korajn gratulojn pro via multflanka kaj valora agado por la disvastigo de nia lingvo kaj la helpo kiun vi donis al mi komence de mia Esperanto-kariero.
Katalin Kováts, redaktoro (15an de decembro 2010, en la tago de la 9a naskiĝtago de la retejo)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.