Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Luigia OBERRAUCH MADELLA
Edukado-ensalutnomo:Luigia
Vivtempo:1937 -
Devenlando:Italujo
Agadlando(j): Hungarujo
Prezento:Luigia naskiĝis en 1937a en la regiono de la Dolomitoj, sur Ritten (Itale: Renon) en provinco Bozen (itale: Bolzano), Suedtirol (itale: Alto Adige, esperante: Suda Tirolo), Italio.
Post la abiturienta diplomo (1955) ĉe la germanlingva pedagogia altlernejo de Meran (Merano en la itala provinco Bozen-Bolzano) ŝi ekinstruis en germanlingvaj kaj poste itallingvaj bazlernejoj de Bolzano kaj Mantovo (Mantova).
En 1971 ŝi translokiĝis al Parmo (Parma) kie ŝi instruadis ĝis 1995 en bazlernejoj en kiuj ŝi respondecis pri speciala lernej-eksperimento de tre frua enkonduko de fremdlingva instruado. Temis unue pri ŝia gepatra lingvo, la germana, kaj poste pri la angla kiun preferis la plimulto de la gepatroj de ŝiaj gelernantoj.
Kun Esperanto ŝi konatiĝis somere 1987 en Grezijono (la kulturdomo de la francaj esperantistoj), kie ŝi feriis kune kun sia familio. Ankoraŭ nun ĉiuj tre plezure rememoras la instruadon de profesoro Dennis Keefe, kiu uzis vere taŭgan metodon por tiu ĉi kompleta mergiĝo en la internacian lingvon.
Zorgeme ŝi prezentis sin al multaj ekzamenoj unue en Francujo, poste en Italujo kaj dum la Universalaj Kongresoj en Valencio, Tampereo kaj Prago.
Ŝi havis la okazon studi ankaŭ per “Progetto ESP1 kaj 2” ĉe la tria universitato de Romo 1995-1997. Tiu ĉi malĉeesta kurso estis estrita de la profesoroj Mauro La Torre kaj Renato Corsetti.
Ŝi ekde 1995 studis la Cseh-metodon kaj dum la UK en Vilno trapasis la lastan ekzamenon, sekve estas diplomita Cseh-instruisto.
Septembre 1997 ŝi sukcesis en la instrurajtiga ekzameno de la Itala Instituto de Esperanto (IIE) kaj nun ŝi estas membro de ties estrara konsilo. De tri jaroj ŝi respondecas pri la itala sekcio de ILEI:
Ŝi gvidis kaj gvidas kursojn en sia urbo konsilante al la gelernantoj prezenti sin al la finkursaj ekzamenoj de la unua, dua kaj tria gradoj de I.I.E. kaj al la KER-ekzamenoj.
Ekde kelkaj jaroj ŝi helpas la lernantojn de KIREK ( Komputilreta Esperanto-kurso) kiu nuntempe allogas multajn homojn.

Feliĉe ŝi nun ne plu devas labori profesie kaj povas dediĉi sian tempon al aferoj kiuj rilatas al la internacia lingvo. En majo 2009 ŝi kandidatiĝis en Herzberg a Harz (Germanio) je lingva ekzameno ORIGO en kiu ŝi atingis la superan nivelon C1.
De 2005 ĝis 2008 ŝi kunlaboris en la EU-Projekto A.K.E.L. (Alternativa Komunikado inter Eŭropaj Lernejoj) kun instruistoj de Modeno (Italio), Polski Trambesh (Bulgario), Glostro (Britio) kaj Ejea de Los Caballeros (Saragozo/Hispanio).
De 2009 ĝis 2010 ŝia kunlaboro iris al EU-projekto I.M.D. (Interkultura kaj Multlingva Dialogo) favore de shtata mezlernejo “Cavour” de Modeno (Italio), de Escola Secundaria Braancamp Freire-Pontinha de Lisbono (Portugalio) kaj de la duagrada lernejo I.E.S. “Cuatro Caminos” de Don Benito (Hispanio).
Ekde kelkaj monatoj startis la nova EU-projekto “Junaj civitanoj sen landlimoj” kaj nun ŝi estas instruanta la lingvon Esperanton al la partoprenantaj gejunuloj kaj helpanta al la lernejaj geinstruistoj de la najbara urbo Modeno pliriĉigi la programon de la unua komuna renkontiĝo kiu okazos dum la paska semajno 2011 en la Kastelo de Grezijono (Francio).

Por la Panteono de edukado.net Luigia Oberrauch Madella en novembro 2010.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
verdulino je 2010-12-15 13:39:15

Saluton Karega Luigia, vi vere meritas gravan lokon en la Panteono de la Esperanto instruistoj. Kore vin salutas Silvia Garnero (verdulino) en la paĝaro de Edukado.net

1.
Katalin je 2010-12-14 21:22:40

Bonvenon en nia Panteono, Luigia kaj korajn gratulojn pro via multflanka kaj valora agado por la disvastigo de nia lingvo.
Katalin Kováts, redaktoro (15an de decembro 2010, en la tago de la 9a naskiĝtago de la retejo)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.