Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Zsuzsa BARCSAY
Vivtempo:1942 - 2000
Devenlando:Hungarujo
Agadlando(j): Hungarujo
Prezento:BARCSAY Zsuzsa (1942-2000), iama delegito pri E-instruado, LKK-ano de la 68-a UK (1983), forpasis la 29-an de septembro en Budapeŝto.
Ŝi esperantistiĝis en 1971 kaj, studinte en la E-fako de Universitato ELTE, instruis tie metodologion ekde 1988. Kiel landa inspektoro edukministeria (de 1982) kaj tutlanda konsilanto pri E-metodologio (de 1988), ŝi zorgis ke Esperanto restu instruebla ĉiunivele en la hungara lerneja sistemo. Dum du jardekoj ŝi organizis la ĉiujarajn ŝtatajn konkursojn por bazlernejanoj. Ŝi mem gvidis multajn kursojn, ankaŭ eksterlande (Finnlando, Bulgario), kaj motoris sukcesan serion de internaciaj metodikaj seminarioj. Aktiva en ILEI kiel hungara sekciestro (1976-84), estrarano kaj komisiito (1991-95), ŝi prizorgis ĉi ties konferencojn kun granda atento al kvalita faka programo. Ŝi iniciatis kaj trifoje gvidis la ILEI-Gimnazion, studsemajnon por gejunuloj. Ŝi estris (1987-90) la lernejan agadon de Hungara E-Asocio kaj estis ties vicprezidanto pri instruado kaj ekzamenoj.

Faka biografio de Zsuzsa BARCSAY
Zsuzsa BARCSAY (ĵuĵa BARĉai) esperantistiĝis en la jaro 1971. Ŝi finstudis Esperanton en la Esperanto-Fako de ELTE (Scienca Universitato „Loránd EÖTVÖS"- etveŝ) en Budapeŝto. (1975-1987) Ŝi gvidis la lernejan sekcion de la Instrua Komisiono de HEA (Hungara Esperanto-Asocio) (1987-1990) Ŝi estis vicprezidanto pri instruado kaj ekzamenoj de HEA. Ekde 1982 ŝi estis nomumita landa inspektoro de la Hungara Eduka Ministerio, ekde 1988 ŝi estis landa konsilanto pri metodologio de Esperanto en Landa Pedagogia Instituto. Ekde 1987 ŝi estis eksperto pri Esperanto en la fremdlingva kolegio de Landa Pedagogia Instituto. Ekde 1988 ŝi instruis metodologion de Esperanto en la ĉeestaj, malĉeestaj kaj postuniversitataj kursoj de ELTE. Dum preskaŭ dek jaroj ŝi estis sekciestro de ILEI en Hungario, ĝis 1985. Skema vicigo de ŝiaj aktivecoj: Ŝi zorgis pri tio, ke Esperanto estu kaj restu instruebla je ĉiu nivelo de la hungara lerneja sistemo (ekde la bazlernejo ĝis la universitato, eĉ postuniversitatgrade); Ŝi kunlaboris en la verkado de la instruprogramoj de diversaj instruformoj; Ŝi ellaboris la postulojn kaj gvidilon por la abiturienta ekzameno, ĉiujare ŝi verkis testfoliojn; Dum du jardekoj ŝi organizis la ĉiujarajn ŝtatajn lernejajn konkursojn por bazlemejanoj, preparis la taskojn kaj gvidilojn, membris en ĵurioj; Ŝi organizis internaciajn tendarojn por lernejanoj; Ŝi mem gvidis multajn lingvokursojn al ĉiuaĝuloj, en- kaj alilande; Ŝi gvidis kaj organizis la kunlaboron de gekolegoj el 8 landoj por prepari metodikan videobendon por instruantoj; Ŝi prijuĝis kaj korektis plurajn eldonaĵojn; Si verkis fakajn informmaterialojn ekz. por la Kultura Komisiono de la Hungara Parlamento; Ŝi regule informis la hungarajn gekolegojn pri aktualaĵoj, ŝi kolektis informojn pri la instruado kaj publikigis statistikon pri ĝi; Ĉiujare ŝi kunorganizis Pedagogiajn Tagojn (la 15-an en la jaro 2000), t.e. lingvopedagogiajn semajnfinojn por hungaroj, sed ofte kun intemacia partoprenantaro;
Ŝi gvidis metodikajn seminariojn en Hungario dum pluraj jaroj, sed ankaú alilande (Finnlando, Bulgario); Ŝi iniciatis, organizis pedagogiajn, metodikajn kunvenojn (ekzemple Internaciajn Metodikajn Seminariojn por interligi instruistojn de la tiamaj socialistaj landoj), ŝi prelegis pri diversaj fakaj temoj; Estrarano pri instruado de ILEI en 1991-92, poste estrara komisiito ĝis 1998. Si iniciatis kaj organizis Gimnazion de ILEI-Konferencoj ekde 1992.

Fonto: http://eo.wikipedia.org/wiki/Zsuzsa_Barcsay

Elŝutebla nekrologo, verkita de Márta Kovács elŝuteblas ĉi tie.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.