Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Pedro Fernández RODRÍGUEZ.
Vivtempo:1943 -
Devenlando:Kubo
Agadlando(j): Kubo
Prezento:Li naskiĝis en Ciudad de La Habana en la jaro 1943. Li estas teknikisto pri Ekonomiko kaj laboradis dum 36 jaroj en la Ministerio pri la Konstruado, kie li pensiuliĝis.
Li esperantiĝis en 1985 kaj post la tri semestroj de la baza kurso, li trapasis sukcese Tradukistan kaj Instruistan Kursojn. En 1987 li komencis instrui Esperanton kaj faras tion ĝis nun.
Li membris la Nacian Estraron de Kuba Esperanto Asocio dum 9 jaroj kiel Sekretario pri Kulturo kaj 3 jaroj kiel Sekretario pri Edukado.
Li partoprenis en la 75ª, la 84ª kaj la 95ª Universala Kongresoj kaj la 24ª, la 33ª kaj la 43ª ILEI Konferencoj, ankaŭ en ĉiuj KEA Kongresoj ekde la jaro 1987 ankau li partoprenis la IKEK kongreso en Kubo en la jaro 1999 kaj en la TAKE okazinta em Kubo en la jaro 2004
Li sukcese trapasis novtipan KER ekzamenon en la jaro 2010 en la meza nivelo B2 (kompleksa).
Li apartenas al KEATUR, faka grupo, kiu okupiĝas pri la esperantaj turistoj ekde ĝia fondiĝo.
Li gajnis la Unuan Lokon en la Konkursa Ekzameno okazinta en la jaro 1985.
Li kuris en la trikilometra maratono en 1990.
Lia rakonto “La Lasta Vojaĝo” gajnis la unuan premion en la Konkurso pri Rakontoj en 1998.
Li gajnis la unuan lokon en la Instruista Festivalo kadre de la 5ª Nacia Kongreso de KEA.
Li estis redaktoro de la Noticaro “La Noktuo” dum 1999-2000.
Dum la VIa TAKE li estis kunordiganto de la ILEI Ekzameno. 2004.
Nun li laboras pri rakontoj originale verkataj en Esperanto.

Por la Panteono de edukado.net sendis Marta Eugenia Alonso Alonso Gutiérrez, en novembro 2010.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
Grazina je 2010-12-15 12:22:44

Kara Pedrito, korajn salutojn per tiu-ĉi vojo! :-) Sukceson en ĉiuj viaj agadoj por Esperanto kaj per Esperanto. Grazina

1.
Katalin je 2010-12-14 21:22:56

Bonvenon en nia Panteono kaj korajn gratulojn pro via multflanka kaj valora agado por la disvastigo de nia lingvo.
Katalin Kováts, redaktoro (15an de decembro 2010, en la tago de la 9a naskiĝtago de la retejo)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.