Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Marta Eugenia Alonso Gutiérrez.
Vivtempo:1944 -
Devenlando:Kubo
Agadlando(j): Kubo
Prezento:Marta Eugenia Alonso Alonso Gutiérrez.
Ŝi naskiĝis en la jaro 1944 en Ciudad de La Habana. Profesie ŝi estas profesoro, ŝi lernis en la pedagogia universitato, kie ŝi diplomiĝis en la jaro 1982. Ŝi laboris dum 27 jaroj kiel profesorino en mezlernejo kie ŝi pensiuliĝis.
Ŝi esperantiĝis en 1980 kaj post la tri semestroj de la baza kurso, li trapasis sukcese Tradukistan kaj Instruistan Kursojn. En 1983 li komencis instrui Esperanton ĝis nun.
Ŝi aktive partoprenas en la vivo de la asocio ekde 1980, en Municipa Estraro kaj Provinca Estraro kiel organizanto, ŝi estis ankaŭ komisiito pri turismo KEATUR, reprezentanto de la Provinca Estraro al la Nacia Komitato.
Ŝi membras la Nacian Estraron de Kuba Esperanto Asocio kiel Sekretario pri Edukado, kaj dum 9 jaroj estis Sekretatio pri Financo de la Nacia Estraro. Ŝi estas nacia ILEI reprezentanto en Kubo.
Ŝi partoprenis en la 75ª UK kiel LKK pri ekskursoj, kaj en la ILEI konferenco dum la 95ª UK.
Kiel orgonizanto ankaŭ partoprenis en ĉiuj KEA-Kongresoj ekde la jaro 1987 kaj en la TAKE okazinta en Kubo en la jaro 2004 estris financa LKK; partoprenis kiel respondeculo pri financo de la IKEK kongreso en la jaro 1999.
Ŝi sukcese trapasis la nivtipan KER-ekzamenon en la jaro 2010 en la meza nivelo B2 kompleksa.

Por la Panteono de edukado.net sendis Marta Eugenia Alonso Alonso Gutiérrez mem.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
emilia je 2016-12-17 19:25:28

Mia karega Martha: Gratulegon! Vi vere meritas tion. Amike. Guadalupe.

1.
Katalin je 2010-12-14 21:14:53

Bonvenon en nia Panteono kaj korajn gratulojn pro via multflanka kaj valora agado por la disvastigo de nia lingvo.
Katalin Kováts, redaktoro (15an de decembro 2010, en la tago de la 9a naskiĝtago de la retejo)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.