Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Sophia MENSEN
Kromnomo:Sofino
Vivtempo:1926 - 2023
Devenlando:Nederlando
Agadlando(j): Francujo, Germanujo, Nederlando
Prezento:Naskiĝis je la 05-11-1926 en la iama komunumo Hillegersberg, hodiaŭa kvartalo de Roterdamo.
La gepatroj estis fervoraj social-demokratoj kaj agis politike.
La patro estis membro de la komunuma konsilantaro dum pli ol dudek jaroj ĝis la germana okupacio.
La etoso en la familio estis malferma kaj progresema.
Malgraŭ la limigita lerneja edukado la gepatroj havis vastan sciencan kaj kulturan interesojn. Esperanto kun sia interna ideo varmigis ilian koron.
Malriĉeco malhelpis la eklernadon.
Sophia vizitis etullernejon, bazan lernejon kaj kvarjaran mezlernejon.
Laboris postsekve en du oficejoj.
Travivis la t.n. "malsatvintron" 19444/45.
Post la milito eklaboris en konfekcia fabriko, sekvis vespere profesian trejnadon por instrukvalifiko.
Ŝi laboris en diversaj komunumaj bazaj lernejoj en Rotterdam kaj eklaboris en Montessori-lernejo en la jaro 195, akiris Montessori-diplomon en 1953.
Ŝi edziniĝis en la jaro 1952 kaj transloĝiĝis al Middelburg en la jaro 1956, kie naskis filinon en la jaro 1957 kaj filon en 1959.
En la jaro 1963 ŝi akiris estran instrudiplomon kaj estis direktorino de baza Montessori-lernejo de 1969 ĝis 1979.
Ŝi esperantiĝis en la jaro 1973 kaj diplomiĝis pri la Cseh-metoda instruado en la jaro 1989.
Por sia propra instrulaboro ŝi personaligis la Cseh-metodon kaj riĉigis ĝin per multe da bildoj.
Instruis ekde la jaro 1985 ĝis 2004 dufoje jare dum studsemajnfinoj, organizitaj de la Nederlanda Esperanto Asocio.
Instruis ekde la jaro 1991 ĝis 2004 ĉiujare dum la Printempa Semajna Internacia organizita fare de la Germana Esperanto Asocio.
Gvidis dufoje semajnan staĝon en Agde kaj Amiens, Francio kaj eĉ nuntempe instruas laŭbezone individuajn interesiĝantojn en sia loĝurbo Middelburgo.

Por la Panteono Sofino Mensen, en decembro 2010.

Sofino forpasis la 14an de januaro 2023, en Midelburgo, Nederlando.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 5; | Aldoni propran komenton

5.
NOTULISTO je 2023-03-01 09:16:59

La unuan fojon mi aŭdis kaj partoprenis la Esperanto-kurson de Cseh (1987) en Middelburg de Sophie, ĝi estis organizita de la iama Esperanto-grupo Midden-Zeeland. Strikta sed justa, ŝi juĝis kiel instruistino pri la respondoj de la partoprenantoj de la grupo. La prezidanto de tiu momento Dies Krombeen subskribis niajn atestojn, kune kun Sophie. En rotacia (lauhvice plenumata) prezidanteco de nia Esperanto-grupo, Sophie kaj Dies prezidis la grupon. Ili gvidis nian grupon en lerta kaj agrabla maniero. Aliaj membroj estis: Sally Krombeen-Van Aartsen, Simon Smits, Kees kaj Rie Dentz-Mijnsbergen, Sunja van Liere, Gerard van Werkhoven, Hans kaj Woosik Schutijser-Lee. Persone mia edzino kaj mi havas bonajn memoraĵojn pri Sophie. Ŝi instruis al mia korea edzino Woosik, la nederlanda kaj Esperanton kelkajn monatojn. En la monato de januaro 2020 ni havis alian agrablan tagon en Roterdamo kun Sophie kaj Simon Smits kune. Kiel aktiva grupo, ni organizis Esperanto-renkontiĝon ĉiumonate vendrede vespere ĉe unu el la hejmoj de la membroj. Krome, ĉiujare okazis ekskurso al loko en Zelando, kiun ni trovis interesa (Kastelo Westhove, Domburg; Grote Kerk en Veere; urbovojaĝo de Middelburg, la mitulo- kaj ostrofarmoj en Yerseke aŭ Esperanto-budo dum la Liberiga Festivalo de Vlissingen, ktp). Ni ankaŭ konservis kontakton kaj organizis ekskursojn kun la Esperanto-grupo Zeeuws-Vlaanderen gvidata de s-ro Jan den Toonder, Terneuzen kaj kun esperantistoj de Belgio. Mi havas tre agrablajn memorojn pri ĉi tiu tempo en Zelando kun la Esperanto-grupo gvidata de Sophie kaj Dies. Malgraŭ ŝia progresinta aĝo kiam ŝi ankoraŭ vizitis nin en Roterdamo, ŝia morto venas kiel kompleta kaj malagrabla surprizo por mia edzino kaj mi. Ripozu en paco, Sophie kaj ni deziras al ŝia familio kaj konatoj forton.

Hans Schutijser

4.
pacoporvi1956 je 2023-01-30 06:50:25

Elkorajn kondolencojn al la familio,amikoj kaj Geesperantistj.Ŝia forpaso estas granda perdo.Ŝi ĉiam restu en eterna paco!!

3.
Katalin je 2023-01-29 14:36:24

Kara Sofino. Kun granda malĝojo mi legis la mesaĝon de via filino pri via forpaso. Por marto estis planita ke mi vizitos vin, reciprokante vian vizito ĉe mi dum mia malsano. Multaj bildoj, memoraĵoj venas en mian kapon: nia renkontiĝo, kuna vojaĝo en via ruldomo de Hungario al la praga kongreso kaj de tie al Nederlando, miaj vizitoj ĉe vi en Midelburgo, multaj interŝanĝoj pri Cseh-metodo kaj instruado, viajn librojn kaj instruhelpilojn, kaj centon da leteroj mi konservos kun zorgemo. Kaj ni ne forgesu, ke vi estis por mi iusence ankaŭ Esperanto-patrino, eĉ kudris mian geedziĝrobon, ĉeestis ankaŭ nian geedziĝon en 2001.... kaj senĉese venas multaj, multaj aliaj memoraĵoj.... Ni konservos vin en mia koro. Ripozu en paco.

2.
Telemo je 2017-10-16 10:14:10

Ni havis la okazon konatiĝi kun Sofino dum PSI en 2000 kaj mi konfirmas, ke ege plaĉis al mia edzino Fabienne la kursoj de Sofino. Ŝi (mia edzino) ofte parolas pri la kursoj de Sofino. Ege impresis mian edzinon, kiel Sofino klarigis la signifon de la verbo "signifi" al blindulo! Kaj pri la staĝo en Amiens (fakte okazis ĉe la maro en sufiĉe vasta domo), ege plaĉis al la staĝanoj (Bedaŭrinde mi ne povis partopreni) sed la partoprenintoj tre bone memoras. Dankon Sofino!

1.
Katalin je 2010-12-14 21:21:38

Bonvenon en nia Panteono, Sofino kaj korajn gratulojn pro via multflanka kaj valora agado por la disvastigo de nia lingvo.
Katalin Kováts, redaktoro (15an de decembro 2010, en la tago de la 9a naskiĝtago de la retejo)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.