Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Lars FORSMAN
Vivtempo:1938 - 2023
Devenlando:Svedujo
Agadlando(j): Svedujo
Prezento:Kiel knabeto mi ĝuis la hejman ludlernejon kune kun mia pli aĝa fratino. Kaj mi kaj ŝi fariĝis instruistoj pri lingvoj. Enlerneje miaj instruistoj foje riproĉis min, ĉar mi ne estis aktiva aŭ malbone aŭskultis sed mi estis tute okupita ensorbi iliajn metodikojn kaj instrumanierojn.
En la universitatoj Uppsala kaj Lund mi studis la germanan kaj anglan lingvojn, pedagogion, fonetikon kaj lingvistikon. Dank´al mia studado pri lingvaj laboratorioj mi ricevis mian postenon en la Popola Altlernejo de Karlskoga. La lernejo preparis novan konstruaĵon kaj mi fariĝis ĉefinstruisto pri lingvoj. Tiutempe mi kompilis multe da ekzercoj por uzado en lingvolaboratorioj.

Iam Zofia Fornalova vizitis nian lernejon kaj mi, tute senklera pri Esperanto, aŭskultis la miregan prelegon en Esperanto pri Ludoviko Zamenhof kaj lia lingvo. Kerstin Rohdin tradukis kaj post kelkaj jaroj ŝi finfine igis la entuziasmulon ekstudi. Dum angla leciono okazis jene:
Mi havis studanton, Kaj, en mia grupo kaj dumlecione mi diris; Would you like to tell me about the text, Kaj, vi ne devas rakonti ĉiujn detalojn. La klasanoj ekgapis kaj mi devis malkaŝi mian novan ŝatokupon. Je la fino de la lecionoj ili volis kelkajn minutojn de la fremda lingvo.
Sekvis studrondoj, someraj kursoj kaj finfine mi rajtis inviti al provlecionoj dum 8 semajnoj,
Je la fino la kursanoj rifuzis hejmeniri, ili volis studi la tutan semestron. Tiel naskiĝis la Esperantofako kun kvarmonataj kursoj, studantoj el 39 landoj entute kaj kelkaj iris de nul ĝis la internacia ekzameno de la lernejo. Studado 25 lecionojn semajne inkl. la lingvo-laboratorion, komunaj manĝoj, kie nur Esperanto funkiis, kunaj vesperoj, lecionoj, invititaj prelegantoj, kantado, hejmlaboraj taskoj kaj tiam kaj tiam ekskursoj, kie ili mem ofte prelegetis. Iu iam diris: ”La plej fruktodonaj kursoj estas la ekskursoj”.

En 1990 nia lernejo estis elektita aranĝi la svedan kongreson kaj la sekvan jaron la Internacian Junularan kongreson. La saman jaron mi trapasis altan ekzamenon dum la monda kongreso en Bergeno.
Post kelkaj semestroj pli kaj pli da eksterlandanoj partoprenis kaj ni ne havis iun komunan lingvon krom Esperanton. Komence mi devis elpensi multe da diversaj strekfiguroj, desegnoj, gestoj, ekzercoj surtabule aŭ sur paperblokoj reuzeblaj aŭ per kunportitaj objektoj. Tre bone funkciis la prelegetoj kun helpo de nur tri vortoj surtabule. Kaj ĉiun matenon atendis la ”Neplenumita de Forsman” surtabule, laú kio la studantoj mem devis korekti, enmeti vortojn, gramatikaĵojn, frazojn. Neniu volis foresti dum la unua leciono.

Rekta metodo dum kvar monatoj postulas multe da ekzercoj, kajeretoj, lerniloj kaj mi verkis dekon da lernolibroj por eskaladi la nivelojn. Jen kelkaj:
- Egaleco kaj Paco per Esperanto. Libro por komencantoj.
- Sascha, legolibro kun ekzercoj kaj demandaroj pri juna, germana studanto en Karlskoga.
- Ludoviko Zamenhof, antologieto kun ekzercaro kaj demandaro.
- Ekparolu Esperanton! Paroligaj ekcercoj kaj temoj.
- Gramatiko Esperanta. En la sveda. Multe da ekzercoj kaj klarigaj strukturoj.
- Ekzercoj kun desegnoj aŭ klarigoj en kvar lingvoj.
- Tri Studentoj. Paroligaj ekzercoj laŭ teksto kiun iam Hanna Pettyn iam verkis engazete.
- Pupteatraĵo pri Zamenhof, kiu ricevis la unuan premion dum UK en Bergeno.
- Lingvolaboratoriaj ekzercoj por diversaj niveloj.
- Kajereto en la sveda laŭ la 5 programoj en la sveda edukradio
- EPoGo Esperanto por gimnazianoj - Övningsbok
- EPoGo Esperanto por gimnazianoj - Textbok
- ESPERANTO .... över 50 miljoner träffar.

La celo de la lastnomita libro jenas:
· skribi libron en la sveda por povi informi al novaj grupoj,
· montri, ke Esperanto havas multe da libroj kaj estas grava interreta lingvo,
· per kontraŭpruvoj refuti antaŭjuĝojn, miskomprenojn kaj malverojn
· doni ekzemplojn kiel Esperanto povas faciligi lernadon de aliaj lingvoj,
· verki libron, kiu povas esti uzata kiel gvidlibro por ekzamenaj studoj,
· doni proponetojn al lingvoinstruistoj pri rekta metodo,
· kronologie dokumenti Esperantohistorion en Svedio kaj eksterlande,
· priskribi la situacion kaj la rapidan avancadon de la lingvo
· kaj laste doni al instruistoj, studantoj, diplomitoj de la universitato, politikistoj, parlamentanoj, ĵurnalistoj, verkistoj, bibliotekistoj k.a. la veran bildon pri Esperanto.

Dum la 15 instrujaroj en la Esperanto-fako mi renkontis multe da prelegantoj kaj lernantoj, kiuj nun aktivas diverslande en la mondo. Mi informis al gimnaziaj klasoj, societoj, kluboj, gazetoj, bibliotekoj preskaŭ ĉiun semajnon, skribis artikolojn por gazetoj, estis intervjuita en la sveda radio, iniciatis rondojn en diversaj urboj, instruis en internaciaj kursoj en Svedio, Danio kaj Finnlando, gvidis retan distanckurson, laboris kiel rektoro en la Sveda Esperanto-Instituto, iniciatis kaj gvidis dum multaj jaroj en mia lernejo internaciajn somerajn kursojn, kiujn mi poste translokis al la kursejo Lesjöfors por instigi la agadon tie.

Dum du semestroj ankaŭ la Eŭropa fako de la lernejo studis Esperanton propedeŭtike antaŭ la franca lingvo.
Mi ankaŭ skizis la 5 programojn por la Sveda Edukradio, kune kun Folke Wedlin en la Instituto tradukis dokumentojn por la ILEI-a referenckadro en Eŭropo kaj preparis ekzamenatojn en Svedio por UK-ekzamenoj.
Mi trifoje, kun kelkaj aliaj esperantistoj, vizitis eduk-ministrojn kaj la prezidanton de la parlamento por informi pri Esperanto.
Finfine post multaj aktivaj jaroj mi ĝuas mian otium cum dignitate aú kiel iu erare citis –
opio kun digitalis.

Lars Forsman, Rektoro de la Sveda Esperanto-Instituto, por la panteono de edaduko.net,
Karlskoga la 12an de decembro 2010

Lars forpasis la 18an de marto 2023

Intervjuon de Katalin Kováts, farita en 2002 por IPR kun Lars Forsman vi povas elŝuti en la DOSIERUJO.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; | Aldoni propran komenton

1.
Katalin je 2010-12-14 21:08:42

Bonvenon en nia Panteono kaj korajn gratulojn pro via multflanka kaj valora agado por la disvastigo de nia lingvo.
Katalin Kováts, redaktoro (15an de decembro 2010, en la tago de la 9a naskiĝtago de la retejo)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.