Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Sylla CHAVES
Vivtempo:1929 - 2009
Devenlando:Brazilo
Agadlando(j): Brazilo
Prezento:Aloísio Sartorato: LA HOMO SYLLA CHAVES

Sylla Chaves naskiĝis la 2-an de Junio 1929, en la sudbrazila urbo Santana do Livramento, ŝtato Rio Grande do Sul, Brazilo, urbo situita tre proksime al la brazila-urugvaja landlimo.. Laŭ Sylla mem “li estis filo de la poliglotaj gepoetoj Tullio kaj Zillah Chaves”, kiujn li profunde amis. Sylla ne estis sola filo. Li estis la kvina el ses gefiloj de gesinjoroj Chaves: Marilia, Mario, Lúcia, Lívio kaj Flavio, kun kiuj li havis bonegajn rilatojn. Sylla alte aprezis la familiajn valorojn, kiujn li bone tradukis en la muzikteksto de “Familio estas Ĉio”:

Estis en la familia sino, ke Sylla lernis ami Esperanton. Lia unua kontakto kun la lingvo internacia okazis en 1936, kiam Mario Prestinari, fervora gaŭĉa esperantisto, konvinkis la tutan familion lerni Esperanton. Li mem konfesas, ke de tiu epoko restis en lia memoro kelkaj vortoj kiaj kokideto. Kaj estis danke al la bone organizitaj kajeroj de sia fratino Marília, ke li jarojn poste sukcesis serioze komenci la lernadon de Esperanto. En 1937 la tuta familio transloĝiĝas al Rio-de-Ĵaneiro, kie li en 1946, post memlerno kaj legado de du libroj, informiĝis pri la ekzisto de Brazila E-Ligo kaj fariĝis “profesoro aprobita” post ekzameno kun la fama Porto Carreiro Neto. Kaj en la libro “Não só Idealistas mas Realizadores” li asertas ke “en tiu jaro mi ne nur lernis la lingvon, sed alproprigis al mi por la tuta vivo la ideologion de Esperanto”.

Pri lia profesia vivo, estas interese scii, ke li volis esti arkitekto, tamen studis Juron, fako en kiu li diplomiĝis en 1954. Sed jam en 1950 li estis aprobita en internacia konkurso kaj fariĝis oficisto de la Sekretariejo de UN, en Novjorko, urbo kie li loĝis inter 1950 kaj 1953. Tamen lia ĉefa profesia okupo estis tiu de profesoro, precipe pri komunikado, en supera lernejo de administrado ĉe Fondaĵo Getúlio Vargas, en Rio, dum pli ol 40 jaroj ekde 1953. Inter 1954 kaj 1956, li studis politikan sciencon en Parizo, kiel stipendiito de UN. Kaj inter 1957 kaj 1960, li loĝis en Parizo, kie li laboris ĉe la Sekretariejo de UNESCO, post partopreno en internacia selektado. En 1970 li iris denove studi, kiel stipendiito de la usona registaro, en Kalifornio, Usono, kie li magistriĝis pri komunikado en 1970. En la 80-aj jaroj li estis dum du monatoj invitita profesoro en la Instituto pri Kibernetika Pedagogio de la Universitato Paderborn, Germanio.

Alia signo de lia aprezo al familianoj okazis en la 80-a jaroj, kiam li mendis al Paulo Sérgio Viana la esperantigon de verko de sia frato Mario Chaves – Sano, strategio por ŝanĝo – kaj proprakoste publikigis ĝin.

La kompleta omaĝ-artikolo de Aloísio Sartorato elŝuteblas ĉi tie.

Jen kelkaj libroj de s-ro Chaves el nia Katalogo.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.