Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Carla DE LORENZI
Vivtempo:1930 - 2020
Devenlando:Italujo
Agadlando(j): Francujo, Hispanujo, Italujo, Svislando
Prezento:Mi naskiĝis en Milano (Italio) je 1930/07/25.
Mi diplomiĝis kiel librotenisto, stenodaktilografisto, sociedukisto; mi havas “The Lawer” kaj “The Proficiency of Cambridge” kaj regas ankaŭ la Francan. Mi laboris en diversaj fakoj kiel administranto, sekretario, instruisto de la Angla, estro de usona komerca entrepreno. Dum 40 jaroj mi, kiel volontulo, okupiĝis pri maljunuloj sed, ekde la 80-aj jaroj, mi tion daŭrigis profesie en regiona (Piemonto -IT) agado, ankaŭ kiel estro de kursoj por socialaj geasistantoj.
Mi multe laboris por junuloj socie malfavorataj.

ESPERANTISTA AGADO. Mi komencis en 1969 kaj estis multe kuraĝigita de la gefratoj Mario kaj Katina DAZZINI kaj de la geedzoj Beppe kaj Ursula GRATTAPAGLIA. En 1970 mi helpis, kiel kasistino, en la organizado de la nacia kongreso (sur la ŝipo Caribia) en kiu partoprenis 300 homoj. En 1984 mi organizis en Torino ekspozicion pri lerneja korespondado. Mi prelegis en Chiavari kaj Rapallo (IT- Ligurio) pri Ĉinio, vidigante miajn diapozitivojn; en Francio pri “Kiamaniere maljuniĝi bone” kaj en Hispanio pri “La vivo de S-ro Cseh”.
Dum pluraj jaroj mi estis Konsilantarano kaj estrarano de IEF, precipe pri Parlamenta agado kaj EEC. Mi estis estrarano de ILEI kaj estas FakDelegito de UEA en Torino pri instruado.

Mi havas la unu-, du- kaj triagradan diplomojn de “Itala Instituto de Esperanto”, sukcesis la mezan ekzamenon de UEA/ILEI. Mi havas la diplomon de Cseh-Instruisto de “Internacia Esperanto-Instituto”; tiam oni bezonis tri jarojn kaj mi estis la lasta, kiu ricevis ĝin de A.C. MEE kaj E. SYMOENS. En 1989 en La Chaux-de-Fonds (CH) mi frekventis la tutan kurson kaj ricevis la altan ateston “Instruanto de UEA/ILEI” danke al la instigo de I. SZANSER kaj precipe de Gerard kaj Mila V.D. HORST-KOLINSKA, kiuj multe helpis kaj kuraĝigis min. Mila estas granda amikino kaj mi ankoraŭ dankas al ŝi.

Mi gvidis plurajn kursojn semajnajn, semajnfinajn, intensivajn, en diversaj urboj en Italio, precipe en Bolzano kaj Florenco; mi instruis laŭ la Cseh-metodo, laŭ la Zagreba metodo, la aŭdvida metodo (SEKELY) kaj pere de “Mazi en Gondolando”. Dum la nacia IT-Kongreso en Padova, pluraj kursintoj ricevis la Cseh-ateston de IEI; tio sama okazis en 1996 (Ferrara).
En Parma mi sekvis la BEK-kurson de Prof-ro Dennis KEEFE.
Eksterlande mi plurfoje gvidis kursojn: en Francio (Sète, Haber Poche, en Grésillon, dum unu monato), en Svislando (Lugano, kun D-ro Tazio CARLEVARO). En Katalunio (ES) dum naŭ jaroj mi gvidis unusemajnajn kursojn por komencantoj, progresantoj kaj paroligajn kursojn dum la aŭtuna “Internacia Kultura kaj Turisma Semajno”, per la Cseh-metodo kaj “Mazi en Gondolando”; pluraj hispanoj kaj francoj ricevis la ateston de I.E.I.
En Lyon (FR) ĉe “Centre Espéranto de la Région Lyonnaise Association Culturelle” mi organizis intensivan kurson por komencantoj kaj Seminarion A por Cseh-instruistoj: pluraj partoprenintoj sukcesis.
En 1963, estante la sola en Italio, kiu havis la Cseh-diplomon kaj la altan diplomon de UEA/ILEI, mi estis rajtigita instruistino de la “Internacia Ekzamena Komisiono”.
Mi laste agis en Montpellier -FR kaj Berlin -DE.

Tre malfacilan sed tre interesan aventuron mi travivis kiam, invitite de Lilia FABRETTO, mi instruis en la norda Svislando dum “Internacia Vegetarana Konferenco” (la alemana kaj la germana estis la oficialaj lingvoj, ambaŭ de mi ne konataj!).
Tamen, mi sukcesis instrui al pluraj personoj, kiuj neniam aŭdis ion pri Esperanto.

Mi lastatempe partoprenas en EO-aranĝoj kiel “profitanto”; en 2010 mi somere pasigis tri semajnojn en Grésillon -FR; en 2011 mi ĉeestos en “MES” Agay-Fréjus -FR. (k.t.p. ... ...)



Por la Panteono de www.eduakdo.net verkis Carla De Lorenzi, en decembro 2010.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
verdulino je 2010-12-15 14:07:00

Saluton Sinjorino De Lorenzi de unu el viaj ekzamenatinoj kiu loĝas en Settimo Torinese apud Torino. Mi ĉiam kun granda estimo pripensas vin. Silvia Garnero (verdulino en la paĝaro de Edukado.net

1.
Katalin je 2010-12-14 21:23:49

Bonvenon en nia Panteono, Carla, kaj korajn gratulojn pro via multflanka kaj valora agado por la disvastigo de nia lingvo.
Katalin Kováts, redaktoro (15an de decembro 2010, en la tago de la 9a naskiĝtago de la retejo)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.