Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Ursula GRATTAPAGLIA
Vivtempo:1933 -
Devenlando:Germanujo
Agadlando(j): Brazilo, Germanujo, Italujo
Prezento:Ursula GRATTAPAGLIA (naskiĝis en Berlino en 1933) estas german-devena brazila esperantistino, administrantino de fondaĵo Bona Espero en Brazilo kun ŝia edzo Giuseppe. Ŝi estas membro de Rotario kaj Rotaria Amikaro de Esperantistoj.
Grattapaglia travivis la duan mondmiliton en Berlino kaj la orientaj germanaj provincoj, aneksitaj post la perforta elpelo de la germanoj de Pollando. Tio influis al ŝia posta esperantisteco. Ŝi eklernis Esperanton 16-jara, apud aliaj lingvoj, kaj ekde tiam aktivas en la movado, i.a. en la 1950-aj jaroj en Berlino. Post sesjara korespondado ŝi renkontis Giuseppe Grattapaglia kaj en la posta jaro ili geedziĝis.
Ŝi ekloĝis en Italio, aktivis pri kongreskaravanoj kaj eldonado de la itala landa Esperanto-revuo. Grattapaglia estis komitatano (1971-1992) kaj estrarano (1977-1983) de UEA. En sia profesia laboro kiel samtempa interpretisto en eŭropaj kongresoj, ĉefe en Italio kaj Germanio, ŝi utiligis okazojn por informi pri Esperanto, precipe politikistojn kaj ĵurnalistojn. Ekde 1974 ŝi laboras volontule kun sia edzo en Brazilo en la bieno-lernejo Bona Espero, esperantista eduka institucio por protekti, eduki kaj instrui infanojn en socia risko. Apud tiu laboro ŝi dum la lastaj sep jaroj aktivas en la internacia Rotaria Movado favore al Esperanto.
En 2005, ŝi fariĝis honora membro de UEA, pro sia laboro por Bona Espero. Ŝi estas ankaŭ honora civitano de la urbo Alto Paraíso de Goiás.

Informoj pri Bona Espero en YouTube.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
fejfi je 2010-12-14 23:50:33

Estimata samideanino Ursula,
mi profunde kapklinas antaŭ via grandega laboro en Bona Espero. Mi estimas kaj rememoras, ke foje, dum iu UK, mi povis sidi apud vi kaj iom paroli kun vi. Mi deziras al vi kaj al via edzo precipe firman sanon!
Estimplene
Fejfi

1.
Katalin je 2010-12-14 21:12:16

Bonvenon en nia Panteono Ursula. Korajn gratulojn pro via admirinda kaj valora agado en Bona Espero.
Katalin Kováts, redaktoro (15an de decembro 2010, en la tago de la 9a naskiĝtago de la retejo)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.